(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Popola Partio por Libereco kaj Demokratio - Vikipedio Saltu al enhavo

Popola Partio por Libereco kaj Demokratio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popola Partio por Libereco kaj Demokratio
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie
emblemo
partio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 24-a de januaro 1948 vd
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Ideologio

Konservativa liberalismoporeŭropismo

Retejo Oficiala retejo
Jura formo fondaĵo en Nederlando
vdr
Popola Partio por Libereco kaj Demokratio
Volkspartij voor Vrijheid en Democratie
Emblemo de Popola Partio por Libereco kaj Demokratio
partio
Lando  Nederlando
Estro Mark Rutte
Fondiĝo 1948
Ideologio Liberalismo
Retejo http://www.vvd.nl/
vdr

La Popola Partio por Libereco kaj Demokratio (nederlande: Volkspartij voor Vrijheid en Democratie; VVD) estas nederlanda liberala dekstra konservativa politika partio. Kiel liberala partio ĝi tre valorigas privatan posedon, individuan liberecon kaj liberan merkatan ekonomion.

La partio fondiĝis en 1948 kiel heredanto de diversaj antaŭmilitaj politikaj partioj kaj grupoj. La partio konsideras sin ankaŭ heredanto de la pensado de Johan Thorbecke, nederlanda politikisto kiu reformis la nederlandan konstitucion en 1848.

La Popola Partio por Libereco kaj Demokratio partoprenis en diversaj registaroj, sed sidis en la opozicio de 1952 ĝis 1959, de 1965 ĝis 1967, de 1989 ĝis 1994 kaj de 2002 ĝis 2003. La partio alvenis denove en la opozicion en februaro 2007. Ekde oktobro 2010 Mark Rutte estas la unua ĉefministro de la partio.

En la Eŭropa Parlamento, la partio estas en la Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]