Retia fervojo
La Retia Fervojo (mallonge: RhB; germane Rhätische Bahn; itale Ferrovia retica; romanĉe Viafier retica) estas etŝpura fervojkompanio en Kantono Grizono en Svislando. Jure la kompanio estas Akcisocieto kun sidejo en Koiro. La akcikapitalo apartenas al la Kantono Grizono (51 %), al la Svisa Konfederacio (43 %) kaj al diversaj posedantoj kiel komunumoj kaj privatuloj (6 %).
La Retia Fervojo posedas vastan trajnreton kun longeco de entute 384 km.
Mapo
[redakti | redakti fonton]Historio
[redakti | redakti fonton]La konstruado de la Retia Fervojo estis rezulto de iniciato de la nederlanda inĝeniero Willem-Jan Holsboer, kiu havis la ideon pri trajnlinio de Landquart al Davos, kiu fariĝis la unua linio de la reto de la posta Reta Fervojo. La Schmalspurbahn Landquart–Davos AG (LD) estis fondita la 7-an de februaro 1888. Origine estis planita dentoradfervojo por grimpi la altecdiferencon sur la montara vojo. Ankaŭ oni diskutis varianton kun pintturniĝoj, sed pro la sukceso de la Gotard-Fervojo sen dentoradoj kaj pintturniĝoj oni malakceptis ambaŭ variantojn kaj konstruis puran adhesian fervojon kun nur unu sola pintturniĝo en Klosters, kiu estis poste anstataŭigita per ordinara turniĝo. La komence planita norma ŝpuro pro manko de financaj rimedoj ne povis esti realigita; tial oni elektis mallarĝan ŝpuron unumetran. La konstrulaboroj komenciĝis la 29-an de junio 1888.
Jam en 1889 eblis malfermi la vojparton inter Landquart kaj Klosters, kaj nur ok monatojn poste estis finkonstruita la tuta vojo ĝis Davos.
Pro pliaj planoj, kiujn same iniciatis Holsboer, oni komencis konstrui aliajn relvojojn en aliajn partojn de la Kantono Grizono kaj tial ŝanĝis la nomon de Landquart–Davos AG en la jaro 1895 al Retia Fervojo, kiu nomo restis ĝis hodiaŭ.
En 1897 la Retia Fervojo post plebiscito fariĝis grizona ŝtata fervojo.
Monda kulturheredaĵo de UNESKO
[redakti | redakti fonton]La Albulo- kaj Bernino-Linioj de Retia Fervojo estis akceptitaj la 7-an de julio 2008 en la listo de la Monda Heredaĵo de UNESKO.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Mapo (PDF) Arkivigite je 2022-12-17 per la retarkivo Wayback Machine