En 2004, Ĉinio anoncis celon krei harmonian socion (ĉine: 和谐社会), kaj poste uzis tiun celon por motivigi interretan cenzuron, oficiale de pornografia kaj perforta enhavo. Kiam oni protestis la cenzuron, Ĉinio ekcenzuris la ĉinan vorton "cenzuri/cenzuro", do ĉinaj interretanoj anstataŭe ekuzis la vorton 和谐 (héxié), kiu signifas harmoniigi/harmoniigadon. Pro plua cenzuro de tiu vorto, oni ekuzis ĝian homofonon, 河蟹 (héxiè), kiu signifas riverkrabon.
Pro lasta cenzuro de "riverkrabo", oni estas nuntempe diranta 横行 (hénĝíng/tumulti), kaj eĉ 水产 (akvaĵon, eŭfemisme de "riverkrabo").
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikoloj River crab (Internet slang) en angla Vikipedio kaj 河蟹 (網路用語) en ĉina Vikipedio.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.