Salamija
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Salmija. |
Salamija | |||
---|---|---|---|
urbo urbego populated place in Syria (en) vd | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 110 683 (2013) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 1′ N, 37° 3′ O (mapo)35.01111111111137.053055555556Koordinatoj: 35° 1′ N, 37° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 475 m [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Salamiyah [+] | |||
Salamija, arabe: سلمية, angle Al-Salamiyah laŭ alia transskribo Salamiyah estas urbego en okcidenta Sirio en Gubernio Hama en la samnoma distrikto. La urbego estas centro de sepimamismo. La grandurbo estas ŝerce nomita la "patrino de Kairo", ĉar ĉi tie naskiĝis fondinto de kaliflando de Kairo.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: km²
- Supermara alteco: 475 m
- Loĝantaro: 110,683 en 2013
- Horzono: UTC +2 (somere UTC +3)
- Telefonkodo: 33
- 35° 00′ 42″ N 37° 03′ 09″ O / 35.01167 °N, 37.05250 °O (mapo)Koordinatoj: 35° 00′ 42″ N 37° 03′ 09″ O / 35.01167 °N, 37.05250 °O (mapo)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Salamija situas en okcidenta parto de la lando sur montetaro. Hamao troviĝas 30, Homs 44, Tartus 107, Idlib 108, Latakio 128, Halepo 132, Duma 170, Damasko 182, Ar-Raka 206, Dair az-Zaŭr 284 km.
Historio
[redakti | redakti fonton]Salamija estas pratempa urbo, kiu unue estis konata dum la babilonaj tempoj en 3500 a.K. La urbo apartenis al Sumero (3000 a.K.), poste amoridoj (2400 a.K.), arameoj (1500 a.K.), nabateanoj (500 a.K.) vivis tie ĉi. Asirio detruis la urbon en 720 a.K. Post la rekonstruo ĝi jam apartenis al la Romia Imperio. Dum dominado de la Orientromia Imperio la urbo estis kristana centro. Denova urbodetruo okazis fare de persoj en 637. La urborekonstruo okazis jam dum la islama epoko kaj la urbo estis grava komerca centro. En la sekvaj jarcentoj la urbo estis ankaŭ sekreta centro de sepimamistoj. En 903 ribelantoj detruis la triafoje la urbon. En la sekvaj jarcentoj Salamija estis forlasita aŭ estis nur vilaĝo. En 1849 kun permeso alvenis semimanistaj enmigrantoj, en 1861 la iama urbo estis agrikultura vilaĝo. En 1919 alvenis la lastaj enmigrantoj. Nuntempe tie estas la plej granda loĝantarcentro de semimanistoj en la araba mondo.
La loĝantoj partoprenis multajn protestojn dum la enlanda milito, sed la registaro plejparte evitis uzi rektan perforton kontraŭ la manifestacianoj. Ekde 2013 la urbo estis plurfoje bombardita.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Salamija estas agrikultura centro.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Salamija kuras 4 vojoj, la pli gravaj al Hamao kaj Homs.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- turka banejo
- kastelo el la romia erao
- urbomuroj
- moskeoj
- restaĵoj de romiaj kanaloj, utiligitaj por la agrikulturo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- mapo, distancoj Arkivigite je 2017-02-13 per la retarkivo Wayback Machine
- oficiala paĝo