(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Salurn - Vikipedio Saltu al enhavo

Salurn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Salurn · Salorno
Salurn
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Trentino-Sudtirolo/Supra Adiĝo
Provinco BZ Sudtirolo
Geografia situo 46° 14′ N, 11° 12′ O (mapo)46.23333333333311.2Koordinatoj: 46° 14′ N, 11° 12′ O (mapo)
Alto super marnivelo 224 m
Areo 33 km²
Loĝantaro 3766 (2023)
Loĝdenso 114 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Capriana (TN), Cembra Lisignago (TN), Giovo (TN), Altavalle (TN), Kurtinig, Margreid, Mezzocorona (TN), Montan, Neumarkt kaj Roverè della Luna (TN)
Patrono la apostolo Sankta Andreo
Festa tago 30-a de novembro
Nomo de loĝantoj salornesi, salorneri (itale) kaj Salurner (germane
Poŝtkodo 39040
Imposta kodo H719
Kodo laŭ ISTAT 021076
Telefona prefikso 0471
Estro
Retpaĝo www.gemeinde.salurn.bz.it
Salurn · Salorno (Italio)
Salurn · Salorno (Italio)
DEC
Situo de Salurn · Salorno

Map

vdr
la mezepoka fortikaĵo Haderburg apud Salurn

Salurn (germane, prononco laŭ sistemo IFA [saˈlʊrn], kaj ladine) respektive Salorno (itale) - formale Salurn an der Weinstraße, Salorno sulla Strada del Vino respektive Salurn sun la streda dl vin, do "... ĉe la vina vojo" - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. El lingvoscienca vidpukto, oni tuj sude de Salurn (en loko germanlingve nomata "Salurner Klause") lokigas la limon inter german- kaj itallingvio. Ne nur la teritorio de la norma germana lingvo finiĝas tie, sed ankaŭ tiu de la bavara dialektaro.

Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 766 loĝantoj sur areo de 33,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Capriana (TN), Cembra Lisignago (TN), Giovo (TN), Altavalle (TN), Kurtinig, Margreid, Mezzocorona (TN), Montan, Neumarkt kaj Roverè della Luna (TN).

Lingva distribuo

Kvankam el lingvoscienca vidpunkto oni sude de la komunumo lokigas la limon inter loĝlokoj precipe germanlingvaj norde kaj itallingvaj sude, pro forta ŝtata subteno de alveno kaj loĝigo de aliregionaj itallingvanoj tiu grupo intertempe konsistigas pli ol la duonon de la loĝantaro en la kulture kaj historie germanlingva komunumo: Laŭ la censo de 2011, ankoraŭ 37,7% de la loĝantoj parolis la germanan kiel denaska lingvo, 61,9% parolis denaske la italan kaj 0,4% la ladinan.

Gefiloj de la urbo

Eksteraj ligiloj

Salurn vidata de la mezepoka fortikaĵo