(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Kardiovaskula sistemo - Vikipedio Saltu al enhavo

Kardiovaskula sistemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sangocirkula sistemo)
Kardiovaskula sistemo
tipo de anatomia sistemo
klaso de anatomia unuo Redakti la valoron en Wikidata
organa sistemo • individua anatomia ento
vdr
Cirkula sistemo de la homa korpo.
Sekco el la homa koro.

La kardiovaskula sistemo (aŭ sangocirkula sistemo) estas organa sistemo kiuj ebligas transporti sangon tra la tuta korpo.

La sangocirkula sistemo de homo konsistas el sango, koro, kaj sistemo de arterioj, kapilaroj kaj vejnoj, kiuj transportas sangon al ĉiu korpa histo. Ĉiuj sango-angioj de homa korpo, metitaj unu post la alia, longas proksimume 160 000 kilometrojn.

La "pulma cirkulado" transportas oksigenon de la aer-recesoj de la pulmoj al la koro per la sango. La sango enhavas mikroskopajn rondajn ruĝajn korpusklojn (ruĝajn globulojn), nome la eritrocitojn. La korpuskloj estas ruĝaj, ĉar tiuj ĉeloj enhavas oksigen-hemoglobinon. La hemoglobino transportas oksigenon kaj poste transportos la karbondioksidon reen al la pulmoj. Oksigeno kaj karbondioksido interŝanĝiĝas en la pulmoj per osmozo.

La pulmaj vejnoj kondukas la sangon provizitan per oksigeno al la koro. La sango eniras la maldekstran atrion, pasas tra valvo, kaj eniras la maldekstran ventriklon. De tie, la sango fluas tra la aorto kaj pasas tra la arterioj kaj kapilaroj al la tuta korpo. Tio nomiĝas la "sistemika cirkulado".

En la kapilaroj la sango interŝanĝas oksigenon por karbondioksido, kaj nutraĵon de la digesta sistemo por ekskreciaj kemiaĵoj, kiuj iros per la sango al la renoj. De la kapilaroj la sango reiras kun karbondioksido al la koro tra la vejnoj kaj eniras la dekstran atrion. La blueta sango fluas de la dekstra atrio sinsekve al la dekstra ventriklo, denove al la pulma cirkulado tra la pulma arterio al la pulmoj. En la pulmoj la sango perdas la karbondioksidon kaj denove pleniĝas de oksigeno.

Alia sistemo estas limfocirkula sistemo.

Ĉiu viva ĉelo de homa korpo bezonas oksigenon kaj nutraĵon.

Homa kardiovaskula sistemo

[redakti | redakti fonton]
Homa kardiovaskula sistemo, kiu funkcias ankaŭ por ĉiuj mamuloj:
Sistema cirkvito: sistemaj arterioj (en ruĝa koloro), sistemaj vejnoj (en blua)
Pulma cirkvito: pulmaj arterioj (en ruĝa), pulmaj vejnoj (en blua).

La ĉefaj komponantoj de la homa kardiovaskula sistemo estas la koro, la sango, kaj la sangaj vaskuloj.[1] La koro havas kvar kavojn, la sango fluas laŭ du diferencaj cirkvitoj: nome la "pulma cirkulado" kiu portas la sangon de la dekstra ventriklo al la pulmoj por ke ĝi ricevu oksigenon kaj la "sistema cirkulado" kiu portas la sangon oksigenhavan de la maldekstra ventriklo al ĉiuj organoj kaj histoj de la organismo.[2] Averaĝa plenkreskulo havas proksimume kvin litrojn da sango, kio estas proksimume la 7 % de ties totala korpa pezo.[3] La sango estas komponata de plasmo, ruĝaj globuloj, blankaj globuloj kaj sangoplateto. La cirkulanta sango fluas laŭ la kompleta cirkvito averaĝe unu fojon por minuto se oni estas en ripozo, kaj ĉirkaŭ ses fojojn por minuto dum intensa aktivaĵo.[4]

Funkcioj de la cirkula sistemo

[redakti | redakti fonton]
Sanga vaskulo.

La kardiovaskula sistemo estas ĉefe sistemo de transporto kiu faciligas la veturadon tra la organismo de diferencaj substancoj, ĉefe de la oksigeno kaj de la nutraĵojn. Tamen, la listo de funkcioj estas tre ampleksa kaj inkludas la jenajn:

  • Transporti oksigenon el la pulmoj al la histoj kaj karbonan dioksidon el la histoj al la pulmoj por ties eliminado pere de la elspirata aer.
  • Distribui la nutraĵon al ĉiuj histoj kaj ĉeloj de laorganismo.
  • Transporti forĵetendajn produktojn kiuj estas produktitaj de la ĉeloj ĝis la renoj por ties eliminado pere de la urino.
  • Transporti substancojn ĝis la hepato por ke ili estu metabloligitaj de tiu organo.
  • Distribui la hormonojn kiujn oni produktas en la glandoj de interna sekrecio. Pere de la vaskula sistemo la hormonaj substancoj povas funkcii en lokoj tre for de la loko en kiu ili estis produktitaj.
  • Protekti la organismon kontraŭ la eksteraj agresoj fare de bakterioj kaj virusoj cirkuligante tra la sango leŭkocitojn kaj antikorpojn.

Sangaj vaskuloj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sanga vaskulo.
En la skemo montriĝas kiel arteria vaskulo branĉiĝas en vaskuloj kiuj poste grupiĝas por formi vejnajn vaskulojn.

La sango alvenas al ĉiuj organoj kaj histoj pere de kompleta reto de duktoj kiuj nomiĝas sangaj vaskuloj. Inter ili distingiĝas la arterioj kiuj transportas la sangon elirintan el la koro kaj la vejnoj kiuj faras la inversan vojon kaj transportas la sanon kiu eniros en la koron.

La arterioj branĉiĝas en arterietoj kiuj estas de pli malgranda kalibro. La arterietoj branĉiĝas en la kapilaroj kiuj estas tre fajnaj vaskuloj sen muskola tavolo kaj tie estas kie okazas la interŝanĝo de substancoj kun la histoj. Je la revenvojo al la koro la sango pasas de la kapilaroj al malgrandajn vejnetoj kiuj siavice ariĝas por formi la vejnojn.

Transversa sekco de homa arterio.

Sango kaj limfo

[redakti | redakti fonton]

La sango estas tipo de specializita de fluaĵa konektiva histo, kun likva koloida matrico, kompleksa kombinaĵo kun tre karaktera ruĝa koloro. Ĝi havas solidan fazon (formaj elementoj), kiuj inkludas la leŭkocitojn (blankaj globetoj), la eritrocitoj (ruĝaj globetoj), la trombocitoj (sangoplatetoj) kaj likvan fazon, formita de la sangoplasmo.

La limfo estas travidebla likvo kiu trairas la limfajn vaskulojn kaj ĝenerale mankas al ĝi pigmentoj. Ĝi produktiĝas pro la troa likvo kiu eliras de la sangaj kapilaroj al la interĉela aŭ interhista spaco, kaj estas kolektita de la limfaj kapilaroj, kiuj drenas al limfaj vaskuloj pli dikaj ĝis kunverĝi en duktoj kiuj fluas en la subklaviajn vejnojn.[5]

Homa koro

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Koro.
Sekco de la koro.

La homa koro havas la proksimuman grandon de fermita pugno kaj pezas ĉirkaŭ 200-350 gramojn, disponas de kvar kavoj, du aŭriklojn kaj du ventriklojn. La dekstra aŭriklo estas konektata kun la desktra ventriklo tra la trikuspida valvo, dum la maldekstra aŭriklo estas konektata kun la maldesktra ventriklo tra la mitrala valvo. La koro estas en la centro de la torako, super la diafragmo, inter la dekstra kaj la maldekstra pulmoj, iom devojiĝinta al la maldekstra flanko, pro kio ĉirkaŭ du trionoj de la organo estas en la maldekstra duontorako kaj nur unu triono estas en la dekstra duontorako.

La koro kuntiriĝas aŭtomate je averaĝa frekvenco en ripozo de inter 60 kaj 80 korbatoj por minuto. La normalaj korbatoj estas kontrolitaj per la propra koro mem. Por ke la koro funkciu, necesas la enaŭrikla nodeto kiu troviĝas en la dekstra aŭriklo. Tiu nodeto pafas proksimume ĉiun sekundon nervan elanon kiel kuntiriga ondo kiu faras, ke la aŭrikloj kuntiriĝas; poste tiu elano alvenas al alia nodeto kiu estas inter la du atrioj nomita "aŭrikloventrikla nodeto", tuj super la ventrikloj; tiu lasta nodeto plenumas la funkcion transigi la nervan elanon tra la sistemo de kora kondukado ĝis la ventrikloj por okazigis ties kuntiriĝo.

La koro de ripozanta persono pumpas proksimume kvin litrojn da sango por minuto, tio estas 75 ml por korbato. Dum 70 jarok de averaĝa vivo de individuo, ties koro batas ĉirkaŭ 2 600 milonojn da fojoj. Ĉiu korbato konsistas de kuntiriĝo aŭ sistolo, sekvita de malstreĉiĝo aŭ diastolo. Inter ĉiu korbato la koro ripozas proksimume 0.4 sekundojn.[6]

Vaskula fluado tra la korkavoj de homa koro.

La supra kava vejno kiu refluigas la sangon de la kapo kaj la brakoj kaj la malsupra kava vejno kiu devenas de la malsupra parto de la korpo, enfluas en la desktran aŭriklon. El la desktra aŭriklo, la sango pasas tra la trikuspida valvo ĝis la dekstra ventriklo kiu pelas ĝin al la pulmarterion, kiu disiĝas en du branĉojn kiuj portas la sangon al la kapilaroj de ĉiu pulmo, kie la oksigeno eniras en la sangon kaj la karbona dioksido eliras el ĝi. Poste, la sango revenas tra la pulmovejnoj ĝis la maldekstra aŭriklo kaj de tie, pasinte tra la mitrala valvo, alvenas al la maldekstra ventriklo. La maldekstra ventriklo pelas la oksigenhavan sangon tra la aorta valvo al la aorta arterio kiu distribuas ĝin tra la diversaj arterioj ĉiam pli kaj pli malgrandaj ĝis la kapilaroj kie kompletiĝas la ciklo.[7]

Pulma cirkulado

[redakti | redakti fonton]

La circulación pulmonar es la parte del sistema cardiovascular en la que la sangre pobre en oxígeno se bombea desde el corazón derecho a los pulmones a través de la arteria pulmonar, y vuelve oxigenada al corazón izquierdo a través de la vena pulmonar.[8] La sangre pobre en oxígeno parte desde el ventrículo derecho del corazón por la arteria pulmonar que se bifurca en dos troncos para cada uno de los pulmones. En los capilares situados en los alveolos pulmonares la sangre se oxigena a través de un proceso conocido como hematosis y se reconduce por las cuatro venas pulmonares que dirigen la sangre rica en oxígeno hasta la aurícula izquierda del corazón.

Sistema cirkulado

[redakti | redakti fonton]
Circulación pulmonar y sistémica.

Es la parte del sistema cardiovascular que transporta la sangre oxigenada desde el ventrículo izquierdo al resto del cuerpo a través de la arteria aorta y sus ramas. La circulación sistémica es, en términos de distancia, mucho más larga que la circulación pulmonar. El recorrido de la sangre comienza en el ventrículo izquierdo del corazón, continúa por la arteria aorta y sus ramas hasta el sistema capilar. A partir de los capilares la sangre pobre en oxígeno es conducida por diferentes venas que convergen en la vena cava superior y la vena cava inferior que desembocan en la aurícula derecha del koro.[9]

Cerba cirkulado

[redakti | redakti fonton]
El polígono de Willis asegura el suministro constante de sangre al cerebro.

El volumen del cerebro humano representa únicamente alrededor del 2 % del total del cuerpo, sin embargo, recibe el 16 % del flujo cardiaco, es decir entre 750 y 1250 cm³ de sangre por minuto. La actividad metabólica del cerebro consume gran cantidad de oxígeno y glucosa en 24 horas. La sangre llega al cerebro a través de las 2 arterias carótidas internas y las 2 arterias vertebrales que se unen para formar la arteria basilar. En conjunto forman en la base del cerebro una estructura llamada polígono de Willis gracias a la existencia de las arterias comunicantes anteriores y posteriores que unen los diferentes vasos formando un anillo vascular. La función principal del polígono de Willis es igualar las presiones entre los diferentes vasos que llevan sangre al cerebro, garantizar el suministro de sangre a todas las áreas y ofrecer una ruta alternativa en caso de que se produzca la obstrucción de una de las ramas.[10]

Rena cirkulado

[redakti | redakti fonton]

El aporte de flujo sanguíneo a los riñones es muy alto, alrededor de 1200 ml/minuto, que corresponde al 20 % del volumen cardiaco. La circulación renal se caracteriza por tener dos redes capilares. La arteria renal es el vaso sanguíneo que lleva la sangre al riñón, se ramifica progresivamente hasta dar lugar a las arteriolas aferentes de las que parten los capilares glomerulares. Los capilares glomerulares confluyen en las arteriolas eferentes de las que parten una segunda red de capilares, los capilares peritubulares, a partir de los cuales se originan los vasos venosos que confluyen en la vena renal.[11]

Portala sistemo

[redakti | redakti fonton]
Diagramo montranta la hepatan portalan vejnon kaj ties teritorio.

El sistema porta es un subtipo de la circulación general originado de venas procedentes de un sistema capilar, que vuelve a formar capilares al final de su trayecto. Existen 3 sistemas porta en el cuerpo humano:

  1. Sistema porta hepático: Las venas originadas en los capilares del tracto digestivo desde el stomako hasta el recto que transportan los productos de la digesto, se transforman de nuevo en capilares en los sinusoides hepáticos del hepato, para formar de nuevo venas que desembocan en la circulación sistémica a través de las venas suprahepáticas que desembocan en la vena cava inferior.
  2. Sistema porta hipofisario: La arteria hipofisaria superior procedente de la carótida interna, se ramifica en una primera red de capilares situados en la eminencia media. De estos capilares se forman las venas hipofisarias que descienden por el tallo hipofisario y originan una segunda red de capilares en la adenohipófisis que drenan en la vena yugular interna.
  3. Sistema porta renal: La arteriola aferente, en el glomérulo, que luego pasa hacia la arteriola eferente.

Korvaskulaj malsanoj

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Korvaskula malsano.
Imagen de una arteria normal y otra afectada de arterioesclerosis lo que provoca disminución del flujo de sangre.

Las enfermedades cardiovasculares son todas aquellas que afectan al sistema cardiovascular, sobre todo al corazón y los vasos sanguíneos. En el mundo occidental son la primera causa de muerte, en España a lo largo del año 1999 fueron causantes del 36 % del total de los fallecimientos. Las enfermedades que causaron mayor número de muertes fueron la cardiopatía isquémica incluyendo el infarto agudo de miocardio, la insuficiencia cardiaca y el accidente vascular cerebral. En muchas ocasiones el origen de estos trastornos es la arterioesclerosis en cuya génesis tiene gran importancia los hábitos de vida no saludable, incluyendo la falta de ejercicio físico, el tabaquismo, la alimentación inadecuada con exceso de sal y grasas saturadas que conduce a la obesidad. También tiene gran importancia el control médico de los factores de riesgo vascular entre los que se incluyen la hipertensión arterial, la diabetes mellitus y los niveles elevados de colesterol en sangre (hipercolesterolemia).[12]

Cirkulado ĉe senvertebruloj

[redakti | redakti fonton]
  • Insektoj. Ĉe insektoj, la cirkula sistemo estas de tipo malferma aŭ lageca. Ties ĉefa celo estas la transporto de nutraĵoj, ĉar la oksigeno moviĝas tra aliaj vojoj. La cirkuliga likvo ne estas sango sed hemolimfo, la koro havas formon tubecan, ĝi estas en dorsa pozicio kaj havas variajn flankajn truojn nomitajn ostioloj. La koro pumpas la hemolimfon al la arterioj kiuj elfluas en la lagecaj spacoj, la reena vojo al la koro de la insekto estas farata tra la ostioloj.[13]
Sekcio de la korpo de anelido en kiu estas videbla la dorsa kaj ventra duktoj kiuj troviĝas konektitaj en ĉiu segmento de la animalo.
  • Anelidoj. La anelidoj aŭ segmentohavaj vermoj disponas de fermita cirkula sistemo kiu utilas kaj por la distribuado de oksigeno kaj por la transportado de nutraĵoj. Ili havas sangon kiu enhavas hemoglobinon aŭ aliajn molekulojn parencajn kiel la hemeritrino (rozkoloreca) aŭ klorokruorino (verdeca). Ekzistas ĉefa dorsa dukto kiu portas la sangon en direkto al la antaŭa parto de la animalo kaj alia ventra dukto kiu faras la reenan vojon. La tervermoj, por ekzemplo, havas kvin parojn de malgrandaj koroj kiuj estas nur malgrandaj segmentoj de sangokonduktoj kiuj havas la kapablon kuntiriĝi periode por peli la sangon.[13]
  • Cefalopodoj. Kaj polpoj kaj kalmaroj havas fermitan cirkulan sistemon. La cirkulanta likvo estas hemolimfo kiu estas pumpita tra la duktoj per aro de 3 koroj, el kiuj unu ĉefa aŭ sistema kaj du helpaj, po unu en ĉiu branko. La hemolimfo transportas oksigenon pere de la pigmento hemocianino.[13]

Sangocirkulado ĉe vertebruloj

[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj vertebruloj disponas de fermita cirkula sistemo specializita kiu transportas la sangon el la koro al la histoj kaj limfan sistemon kiu elfluas en la antaŭa kaj transportas la limfon. La cirkula sistemo de la vertebruloj estas ĉiam formata per koro enhavanta fortan muskolon kiu kuntiriĝas kaj eltiriĝas ritme kun frekvenco variebla dependa de la specio kaj de la grado de aktiveco. La duktoj povas esti vejnoj kiuj transportas la sangon el la histoj al la koro, arterioj kiuj transportas la sangon en la mala direkto, tio estas el la koro al la histoj kaj kapilaroj kiuj estas malgrandaj duktoj en kiuj kuniĝas la arteria sistemo kun la vejna sistemo.

En la fiŝoj la cirkulado estas simpla, ekzistas unusola cirkvito kaj la koro havas nur du ĉambrojn: nome unu aŭriklo kaj unu ventriklo. La amfibioj prezentas unusolan ventriklon kaj du aŭriklojn, pro tio la sango de la du aŭrikloj miksiĝas en la ununura ventriklo (nekompleta cirkulado). En la reptilioj ekzistas muro kiu separas parte la ventriklon en du partoj, sed kiu ne malhelpas la mikson inter la du sangoj, pro tio ili havas ankaŭ nekompletan cirkuladon. En la birdoj kaj la mamuloj inklude la homon, la koro enhavas kvar ĉambrojn kaj la cirkulado estas duobla kaj kompleta, ekzistas muro kiu separas totale la dekstran ventriklon disde la maldekstra ventriklon malhelpante la mikson de la du sangoj.[14]

Cirkulado ĉe fiŝoj

[redakti | redakti fonton]
Gadus morhua.
Du-ĉambra koro de fiŝo.

La fiŝoj posedas fermitan cirkuladon,[15] kaj simplan (la sango pasas nur unusolan fojon tra la koro en ĉiu turno) kaj kompletan (ne estas mikso de sango kaj oksigenhava kaj senoksigena). La koro estas tuboforma kaj rekta, kaj montras vejnan sinon kiu kolektas la sangon, unu aŭriklon kaj unu pelantan ventriklon. La sango venas el la vejnoj de la korpo ŝarĝita de CO2 al la koro. La ventriklo pelas la sangon tra la branka arterio al la brankoj, kie ĝi ricevas oksigenon kaj cirkulas tra arterioj por disiĝi tra la tuta korpo. La reveno de la sango senoksigena al la koro fariĝas tra vejnoj.

Cirkulado ĉe amfibioj

[redakti | redakti fonton]
Red-eyed tree frog
Ruĝokula arborano (Agalychnis callidryas) estas tipa amfibio.

En la unuaj pulmohavaj vertebruloj (nome amfibioj kaj reptilioj nekrokodilaj) la koro estas en toraka situo kaj estas duobla cirkulado, ĉar ekzistas malgranda aŭ pulma cirkvito, kiu portas la sangon tra la vejnoj al la pulmoj kaj reportas al la koro la sangon arterian el tiuj, kaj granda aŭ ĝenerala cirkvito, kiu portas la arterian sangon al la cetero de la korpo kaj reportas la vejnan sangon al la koro.

En tiuj animaloj la koro havas tri kavaĵojn: nome du aŭriklojn (kaj dekstra kaj maldekstra) kaj ununuran ventriklon tre muskolecan. La dekstra aŭriklo ricevas la vejnan sangon devenan de la cetero de la korpo, kaj sendas ĝin al la ventriklo por ke tiu pumpu ĝin al la pulmoj tra la pulma arterio. La maldekstra aŭriklo ricevas la arterian sangon devenan de la pulmoj kaj sendas ĝin al la ventriklon kiu pumpu ĝin al la cetero de la korpo tra la aorto. Inter la du arterioj estas tubeto nome arteria dukto aŭ dukto de Botal. La aŭrikloj kutiriĝas sincekve, pro kio la mikso de sangoj en la ventriklo estas malabunda. Ĉiuokaze, la duobla cirkulado estas nekompleta.

Cirkulado ĉe reptilioj

[redakti | redakti fonton]
Natriko.

La reptilioj havas fermitan cirkulan aparaton, duoblan kaj nekompletan; tio estas, la sango ne eliras el la duktoj dum sia fluado, pasas dufoje tra la koro kaj en la ventriklo miksiĝas la sango kiu alvenas al la pulmoj kaj tiu kiu alvenas el la cetero de la korpo. La koro estas dividata en tri kavaĵoj; nome du aŭrikloj kaj unu ventriklo kun maldika separaĵo, escepte ĉe la krokodiloj kiu estas perfekte murigita. El la maldekstra aŭriklo eliras la pulma vejno kiu portas sangon (oksigenhava) el la pulmoj kaj el la dekstra aŭriklo, la kava vejno kiu portas la sangon (senoksigenan) de la cetero de la korpo. El la ventriklo eliras unusola arterio kiu portas la sangon al la di cirkvitoj; nome kaj pulma kaj sistema.

Cirkulado ĉe birdoj

[redakti | redakti fonton]
Eritrocitoj de birdo. Oni notu, ke ili havas elipsan formon kaj havas po unu kernon.

La cirkula sistemo de la birdoj estas fermita, duobla kaj kompleta. La koro konsistas el kvar kavaĵoj, nomedu aŭrikloj kaj du ventrikloj kaj ties funkciado estas simila al tiu de la mamuloj. Unu diferenco disde tiuj estas ke la ruĝaj globuloj de la sano estas elipsaj kaj havas po unu kernon.

Cirkulado ĉe mamuloj

[redakti | redakti fonton]

La mamuloj disponas de fermita, duobla kaj kompleta cirkula sistemo. La koro havas kvar kavaĵojn, nome du aŭrikloj kaj du ventrikloj. Ne miksiĝas la sango oksigenhava kun la ne oksigenhava kiel okazas ĉe la reptilioj. La modelo de homa kardiovaskula sistemo povas esti aplikita al ĉiuj mamuloj.

Cirkulado en la vaskulaj plantoj

[redakti | redakti fonton]

La vaskulaj plantoj disponas de cirkula aparato, kvankam ili ne havas sistemon de pumpado komparebla al la koro de la animaloj. La duktaj histoj specializitaj kiuj transportas la sevon tra la vegetaloj povas esti de du tipoj:[16]

  • Lignaj duktoj aŭ ksilemo kiu portas la malnetan sevon el la radekoj al la folioj. La malneta sevo enhavas akvon, mineralajn salojn kaj aliajn nutraĵojn.
  • Liberianaj duktoj aŭ floemo kiu portas la sevon prilaboritan en kontraŭa direkto el la folioj al la radikoj. La prilaborita sevo enhavas akvon, sukerojn, plantoregulilojn kaj mineralajn salojn.

Funkciado

[redakti | redakti fonton]

Sistolo estas la parto de la korbata ciklo, dum kiu ĉambroj de la koro kontrahiĝas post repleniĝo per sango. La malo de sistolo estas diastolo, dum kiu la koraj muskoloj malkontrahiĝas.

Koagulado estas la procezo per kiu la sango perdas sian likvecon kaj iĝas ĝelo, kiu siavice formas koagulontrombon. Tiu procezo eventuale rezultas en hemostazo, tio estas, en la ĉeso de la perdo de sango el damaĝita tubo, sekvita de ties riparo. La mekanismo de koagulado postulas la aktivigon, aligon kaj agregado de platetoj, kune kun la stokado kaj maturigo de la fibrino.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hall, John E. (2011). Guyton and Hall textbook of medical physiology (dekdua eldono). Philadelphia, Pa. p. 4. ISBN 9781416045748.
  2. Saladin, Kenneth S. (2011). Human anatomy (tria eldono). New York: McGraw-Hill. p. 540. ISBN 9780071222075.
  3. Pratt, Rebecca. "Cardiovascular System: Blood". AnatomyOne. Amirsys, Inc. Arkivita el la originalo la 24an de Februaro 2017.
  4. Guyton, Arthur C. (2001). Tratado de fisiología médica (10a eldono en hispana). McGraw-Hill Interamericana. p. 4. ISBN 970-10-3599-2. OCLC 49608187. Konsultita la 22an de majo 2021.
  5. Sherwood, Lauralee (2011). Human Physiology: From Cells to Systems. Cengage Learning. pp. 401–. ISBN 978-1-133-10893-1. Arkivita el la originalo la 29an de Julio 2020. Alirita la 27an de Junio 2015.
  6. «El latido cardíaco». Centro de Kardiovaskula Informado de la Texas Heart Institute. Konsultita la 14an de novembro de 2016.
  7. Dr. Javier Pascuzzi. «ciclo cardiaco». Arkivita el la originalo la 18an de novembro 2016. Konsultita la 12an de novembro 2016.
  8. Ŝablono:Cita web
  9. Circulación mayor o circulación sistémica o general.
  10. Anatomía básica cerebral para el cardiólogo intervencionista. Rev. Costarr. Cardiol. 2009 julio-diciembre, Volumen 11, No. 2
  11. Fisiología de los aparatos y sistemas. Autor: Edgar Segarra Espinoza. Consultado el 23 de enero de 2019
  12. Obesidad y riesgo cardiovascular. Estudio DORICA. Editorial médica panamericana. Consultado el 20 de febrero de 2018
  13. 13,0 13,1 13,2 Biología: la vida en la tierra. Teresa Audesirk, 2008. Konsultita la 20an de februaro 2018.
  14. Ciencias naturales y su didáctica Julia Morros Sardá, pp. 121-122.
  15. Hill, Richard W., Fisiología animal [1] Alirita la 1an de oktobro 2018, 2006, eldonejo Ed. Médica Panamericana, isbn=9788479039905, hispana, kun Wyse, Gordon A., kaj Anderson, Margaret.
  16. Patricia Campos. Biología, volumen 2. 2002. Editorial Limusa, S.A. Konsultita la 28an de februaro 2018.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Ettore Bartoli, Medicina Interna: Metodologia, Semeiotica, Fisiopatologia, Clinica, Terapia Medica, Genova, Restless Architect of Human Possibilities sas (R.A.H.P.sas), 2010, ISBN 978-88-904381-1-0.
  • Silvio Fiocca et al., Fondamenti di anatomia e fisiologia umana, 2a eld., Napoli, Sorbona, 2000, pp. 189-277, ISBN 88-7150-024-5.
  • William Francis Ganong et al., Fisiologia medica, Padova, Piccin, 2011, ISBN 978-88-299-2113-3.
  • Uwe Gille: Herz-Kreislauf- und Abwehrsystem, Angiologia. En: Franz-Viktor Salomon u. a. (Hrsg.): Anatomie für die Tiermedizin. 2., überarbeitete und erweiterte Auflage. Enke-Verlag, Stuttgart 2008, ISBN 978-3-8304-1075-1, S. 404–463.
  • B. Gołąb, W. Traczyk: Anatomia i fizjologia człowieka. Łódź: Ośrodek doradztwa i szkolenia Jaktorów, 1997. ISBN 83-86212-42-X.
  • Philippe Gorny, Storia illustrata della cardiologia dalla preistoria ai giorni nostri, Milano, Editiemme, 1988, ISBN mankas.
  • Karel F. Liem et al., Anatomia Comparata dei Vertebrati - Una visione funzionale ed evolutiva, Napoli, Edises, 2006, p. 649, ISBN 88-7959-255-6.
  • Mario Mattioli, La scoperta della circolazione del sangue, Napoli, Edizione Scientifiche Italiane, 1972, ISBN mankas.
  • Rita Monahan-Earley, Ann M. Dvorak, William C. Aird: Evolutionary origins of the blood vascular system and endothelium. En: Journal of Thrombosis and Haemostasis. Band 11, Supplement 1, Junio 2013, S. 46–66, COI:10.1111/jth.12253, PMC 5378490.
  • Ormai S.: Élettan-kórélettan (Semmelweis Kiadó, 1999) ISBN 963-9214-04-3
  • Pesthy G.-Nácsa K.: Orvosi tanácsok otthonra (Reader's Digest, 1995) ISBN 963-8475-03-X
  • Léo Testut kaj André Latarjet, Miologia-Angiologia, en Trattato di anatomia umana. Anatomia descrittiva e microscopica – Organogenesi, vol. 2, 5a eld., Torino, UTET, 1973, ISBN mankas.
  • Bruno Trimarco et al., Cardiologia, Napoli, Idelson Gnocchi, 2013, ISBN 978-88-7947-568-6.
  • Went István: Élettan (Medicina Kiadó 1962)

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Aparato circulatorio en la hispana Vikipedio.