Schwabing
Schwabing | |||
---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio (1890–) kvartalo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 000 () [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 11° 35′ O (mapo)48.167211.5861Koordinatoj: 48° 10′ N, 11° 35′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Schwabing [+] | |||
Schwabing [ŜVAbing] estas urboparto de Munkeno, la ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi situas en la nordo de la urba teritorio, kaj en la 19-a jarcento literature famiĝis kiel ŝatata vivloko de bohemoj, adeptoj de vivmaniero, en kiu malŝatataj estas sociaj konvencioj, regulaj okupoj kaj severaj moroj. Ankoraŭ nun ĝi estas inter la plej favorataj kvartaloj de la bavara ĉefurbo. Post novorganizo de la urba administrado en 1992 la urboparto ampleksas la urbodistrikton 4 ("okcidenta Schwabing" kaj partojn de la urbodistrikto 12 ("Schwabing-Freimann"). La urboparto havas proksimume 100 000 loĝantojn, kaj estas la plej multe loĝata urboparto de Munkeno.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
rigardo el la strato Leopolda tra triumfa arko al la munkena universitato kaj la urbocentro -
moderna statuo "paŝanta viro" en la strato Leopolda -
la loka kirko Sankta Silvestro -
"foka fontano" ĉe placo Viktoria
Secesio
[redakti | redakti fonton]La publikaĵo Jugend ("juneco"), fama ĵurnalo de la stilo secesio komence de la 20-a jarcento publikiĝis en la urboparto, kaj pluraj domaj fasadoj en tiu stilo daŭre atestas pri tiu kultura heredaĵo.
-
Franz-Joseph-Str. 19
-
Münchner Freiheit
-
Ainmillerstr. 22
-
Ainmillerstr. 22
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Teatro de Münchner Lach- und Schießgesellschaft