Serapiono la Juna
Serapiono la Juna (1210-1290) | ||
---|---|---|
Bildo reprezentanta melonon de la "Carrara Herbal", datita ĉirkaŭ la jaro 1400, itala traduko de latina traduko de la libro pri la medikamentoj de Serapiono la Juna
| ||
Persona informo | ||
Ibn Sarabi | ||
Naskiĝo | 1210 en Oriento | |
Morto | 1290 en Oriento | |
Profesio | ||
Okupo | kuracisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Serapiono la Juna (1210-1290) estis hebrea aŭ araba verkisto de enciklopedia verko pri botaniko kaj sano.
Serapiono la Juna verkis medikament-botanikan libron titolitan "Liber de Simplicibus Medicamentis" ("Libro pri la simplaj medikamentoj"). La libro estas datita el la 12-a aŭ 13-a jarcento. Li estas nomita "la Juna" por distingi lin de Serapiono la Maljuna, alinome Yahya ibn Sarafyun, pli frua medicina verkisto kun kiu li ofte estis konfuzita.
Simplaj Medikamentoj de Serapiono la Juna estis verŝajne skribita en la araba, sed neniu araba kopio pluvivas, kaj ekzistas neniu noto pri scio rilate al la libro inter la mezepokaj arabaj verkintoj. La libro estis tradukita en la latinan en la malfrua 13-a jarcento kaj estis vaste cirkulita en malfruaj mezepokaj latinaj medicinaj cirkloj.
Partoj de la latina teksto kombinas bone kun partoj de pluviva araba teksto "Kitab al-Adwiya al-Mufrada" atribuita al Ibn Wafid (1008-1074). La tuta latina teksto tre dependas de la mezepoka araba medikamenta literaturo; kaj ĝi estas esence nur kompilaĵo de tia literaturo. Estas treege klare, ke la libro ne estis origine verkita en latina lingvo.
Nenio pri la biografio de Serapiono la Juna estas registrita ie ajn. En lia nura libro, estas citaĵoj de iu de certa medicina verkisto kiu mortis ĉirkaŭ 1074 (Ibn Wafid). Tio limigas la epokon kiam Serapiono la Juna skribis.
Oni do supozas, ke li skribis en la 12-a jarcento. Ankoraŭ eblas ke li skribis en la 13-a jarcento ĉar ekzistas neniu noto pri la plena libro ie ajn ĝis la malfrua 13-a jarcento. Surbaze de lia nomo li eble estis kristano ĉar "Serapiono" kaj ĝiaj arabaj ekvivalentoj "Sarafyun" kaj "Sarabi" estas grekaj nomoj.
Sed ĉar la identeco de tiu Serapiono estas tute nekonata, lia nomo Serapiono povas esti pseŭdepigrafo, per kio li uzis la aŭtoritaton de la nomo de la pli frua Serapiono por doni pli da kredo al sia propra laboro. Li nomas sin laŭ la sama nomo kiel Serapiono la Maljuna nomis sin. La distingo inter "la juna" kaj "la maljuna" estis lanĉita poste per aliaj post kiam oni rimarkis ke ili ne povas esti la sama persono. Pseŭdepigrafio estis ofta en la mezepoka epoko.
En la titolo "Simplaj Medikamentoj", "simpla" signifas nekunmetita: praktika medikamento plej ofte konsistantas el miksaĵo de du aŭ pli pli "simplaj". La verko estis skribita por kuracistoj kaj apotekistoj. En la frua parto de la libro, Serapiono la Juna klasifikas substancojn laŭ iliaj kuracaj trajtoj, kaj priskribas iliajn agojn.
La resto kaj plej granda parto de la libro estas kompendio de informoj pri individuaj medikamentoj cititaj de Dioskorido, Galeno, kaj multaj nomitaj mezepokaj arabaj verkistoj pri medikamentoj, kun relative mallongaj apogaj rimarkoj faritaj de li mem.
Parta kopio de la libro de Serapiono pluvivas el la mezepoka epoko en la hebrea. Unu historiisto de mezepoka araba medicino, Lucien Leclerc (1816-1893), prezentis iujn evidentaĵojn ke la libro eble estis skribita en la hebrea, spite ke preskaŭ ĉiuj informoj de la libro estis prenitaj el araba literaturo.
La latina traduko cirkulis en la 14-a kaj 15-a jarcentoj sub la titolo "Liber Serapionis Aggregatus in Medicinis Simplicibus", aŭ "Serapionis Aggregatoris de Simplicibus Comentarii", aŭ "Liber de Simplicibus Medicamentis", aŭ "Liber de Simplici Medicina".
Ekzistas ankaŭ manuskripto pri ĝi en traduko de ellatina al itala datita inter 1390-1404 kiu enhavas multajn kolorilustraĵojn de plantoj, kaj kiu la historiistoj nomis ĝin la "Carrara Herbal". Mezepoke la laboro foje estis kunligita kun la verkoj de la Serapiono la Maljuna, ĉar ofte oni kredas ke temas pri la sama persono.
Post la invento de la presado, eldonoj estis presitaj en la latina lingvo en 1473 (Milano), 1479 (Venecio), 1525 (Liono) kaj 1531 (Strasburgo). La eldono de 1531 estis kontrolita fare de la botanikisto Otto Brunfels.
Tre multaj longaj eltiraĵoj de la libro de Serapion estas reciklitaj en latina medicina ciklopedio skribita fare de Matthaeus Silvaticus datita de la jaro 1317, kiu estis vaste disvastigita en la latina malfrua mezepoka kaj presita multajn fojojn dum la fruaj jardekoj post la invento de la presilo.
En la frua 16-a jarcento, novaj botanikaj libroj de Peter Schöffer (unue publikigitaj en 1484), Leonhart Fuchs (1542), Rembert Dodoens (1554), kaj aliaj, enhavas informojn kiuj estas eksplicite atribuitaj al la verko de Serapiona la Juna.
La ĉefa historia intereso en la libro de Serapiono ekestiĝas el la fakto ke ĝi estis vaste legita fare de medicina-botanika akademiuloj en la latina en la jaroj 1300-1550 kaj ĝi havis rolon en la dissendo de la mezepoka araba medikamenta scio al la mezepokaj latinoj.
Ĝi hodiaŭ estas taksita kiel pli malalta ol komparebla al kompilaĵo de Ibn al-Baitar (1197-1248) titolita "Libro de Simplaj Medikamentoj kaj Manĝaĵoj" datita el la 1240-aj jaroj. La libro de Ibn al-Baitar en la araba ne estis tradukita al la latina dum la mezepoka erao.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Iacobus Philippus, interpres, "Herbarium Carrarense" 1390-1404
- Liber de Simplicibus Medicamentis
- Liber Serapionis Aggregatus in Medicinis Simplicibus, 1473
- Serapionis Aggregatoris de Simplicibus Comentarii
- Liber de Simplicibus Medicamentis, 1479
- Liber de Simplici Medicina
- De Simplicibus Medicinis opus praeclarum & ingens, 1531
- Breviarium medicinae, 1497
- Medici antiqui Graeci, Latini, atque Arabes. Qui de Febribus scripserunt..., 1594
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Dioskorido (40-90)
- Klaŭdo Galeno (129-216)
- al-Razio (854-925)
- Ibn al-Wafid (1008-1074)
- Matthaeus Platearius (1100-1161)
- Ĝeraldo de Kremono (1114-1187)
- Ibn al-Baitar (1197-1248)
- Yahya ibn Sarafyun aka Yohannan bar Seraphyon (floris 864-899), aŭtoro de la verko "Practica Joanniis Serapionis aliter breviarium noncupata", 1525
- Matteo Silvatico (1285-1342)
- Peter Schöffer (1425-1502)
- Otto Brunfels (1488-1534)
- Leonhart Fuchs (1501-1566)
- Rembert Dodoens (1517-1585)
- Lucien Leclerc (1816-1893), aŭtoro de la verko "Histoire de la médecine arabe" (1876)