Sombrero
Etoso
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/ac/Harry_S_Truman_sombrero.jpg/220px-Harry_S_Truman_sombrero.jpg)
La sombrero estas tipo de ĉapelo el Latin-Ameriko, speciale el Meksiko.
Plejofte la sombreroj estas faritaj el pajlo aŭ felto. La nomo devenas de la hispana vorto sombra, kio signifas ombron. Sombreroj origine estis portataj de latin-amerikanaj kampolaboristoj kiel protekto kontraŭ la suno. Nuntempe la sombrero estas konsiderata kiel parto de la tradiciaj vestoj de Meksiko. En la hispana lingvo ĉiu ĉapelo kun rando nomiĝas sombrero.