Spano
Aspekto
Spano aŭ pjado estas malnova mezurunuo de longo, malsame normigita en diversaj jur-sistemoj, sed origine proksimume egala al la distanco inter la ekstremoj de la polekso kaj de la eta fingro de disetendita mano (t.n. "granda spano").
Malgranda spano estas la distanco inter la ekstremoj de polekso kaj meza fingro.
Arkitekture spano estas distanco inter du apogpunktoj de volbo, plafono aŭ inter du pilieroj de pont-arko kaj simile (PIV2).