Sirio (romia provinco)
Syria (latine por Sirio) estis provinco de la Romia Imperio.
Ĝi instaliĝis dum la jaro 64 antaŭ Kristo fare de la romia armeestro Gnaeus Pompeius Magnus (Pompeo) kaj ĝis la konkero fare de la araboj dum la 30-aj jaroj de la 7-a jarcento restis parto de la Romia Imperio respektive post la jaro 395 de la Bizanca Imperio. La hodiaŭa ŝtato Sirio, kiu ampleksas iom malpli da teritorio ol la tiama romia provinco, estas nomita laŭ ĝi.
Herodo Arĥelao, kiu regis la regionojn Judio, Samario kaj Idumeo, dum la jaro 6 post Kristo forbariĝis el Sirio. Dum la jaroj 34 kaj 37 la resto de la regoteritorio de Arĥelao ankaŭ iĝis fiksa parto de la Romia Imperio kaj iĝis la provinco Iudaea. Dum la regotempo de la romia imperiestro Hadriano post granda juda milito estis reorganizitaj kaj la provinco Judio ekhavis la nomon Syria Palaestina.
La potenca provincestro de Syria havis sian palacon en la urbo Antioĥio, kiu estis inter la plej grandaj kaj signifaj urboj de la Romia Imperio. Multe da romiaj soldatoj troviĝis en la provinco, por defendi la orientan limon de la imperio kontraŭ la Partoj - dum kelkaj generacioj kvar romiaj legioj konstante troviĝis en la regiono.
La provinco Syria eksportis interalie olivoleon, vinon, cedrolignon, ŝtofojn kolorigitajn per purpuro, vitraĵojn kaj meblojn ornamitajn per eburo. Krome la regiono estis la okcidenta fino de la komerca vojo por silko el Ĉinio kaj spicoj el Hindio.
Dum la jaroj 193 kaj 194 la regiono dividiĝis en la du provincojn Syria Coele kaj Syria Phoenice, kiuj dum la fino de la antikva epoko plue dividiĝis al pli etaj subunuoj. Laŭ la usona historiisto William Robert Shepherd (1871–1934), Syria Coele estis la parto oriente de la Lebanona montaro (sekve pli-malpli la nuna ŝtato Sirio) kaj Syria Phoenice okcidente de ĝi, do borde de la Mediteraneo (sekve pli-malpli la nuna ŝtato Libano),[1] sed laŭ plej multaj historiistoj la divido de la eksa romia provinco Sirio en 194 pli estis divido en nordan parton Syria Coele kaj Syria Phoenice sude. La tuto de tiuj siriaj provincoj tamen ĝis la mezo de la 6-a jarcento ekonomie kaj kulture floris kaj krom Egiptio konsistigis unu el la plej gravaj regionoj de la Romia kaj poste Bizanca Imperioj, kvankam ekde la 3-a jarcento ripete la armeo de la persa Sasanida Imperio invadis ĝin, ĉiam por mallonga tempo.
Inter la jaroj 634 kaj 638 la tuta regiono Levantenio kun la nuntempaj teritorioj de Palestino, Sirio, Jordanio, Libano, Israelo kaj sudorienta Anatolio estis konkeritaj de la araba islamana armeo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ jen la "mapo de Malgrandazio en la antikveco", de William Robert Shepherd el 1923, tiu mapo, titolita "sub regado de la grekoj kaj romianoj", probable celas situacion pli fruan ol fine de la 2-a jarcento
|