Teŭkro
Teŭkro | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Patro | Telamono |
Patrino | Hesione |
Edzo/Edzino | Eune |
Infanoj | Asteria |
Laŭ la greka mitologio, Teŭkro (latine Teucer, Teucrus aŭ Teucris, malnovgreke
Teŭkro estas la mita fondinto de la urbo Pontevedro en Galegio. Legendo diras, ke la mita pafarkisto, sekvis marvirinon en ekzilo al la Pontevedra golfo kaj poste fondis la urbon.
Kiam la longa Troja Milito finiĝis kaj li kune kun sia duonfrato Ajakso kaj lia kuzo Aĥilo revenis al sia lando, la herooj ne estis bone akceptitaj, eĉ de siaj propraj familioj. Teŭkro, malakceptita de sia patro, iris serĉi novan patrujon en la Okcidento kaj alvenis en Iberion, vojaĝis laŭ la marbordo de la regiono Hispania, transiris la Ĝibraltaran Markolon kaj fondis grekan kolonion nomatan Hellenes, kiu poste iĝus la urbo Pontevedro.