Telegrafa papero
Telegrafa papero aŭ telegrafa bendo estis la plej frua cifereca elektronika komunikilo, kiu estis uzata por transmiti la prezinformon de la borso pere de telegrafaj linioj, en uzo inter ĉirkaŭ 1870 al 1970. Ĝi konsistis el paperaj stribendoj kiuj fluis tra maŝino nome borsindikilo, kiu presis mallongigitajn entreprenajn nomojn per alfabetaj simboloj sekve de nombraj borsoprezoj kaj voluma informado.
Telegrafa papero eksmodiĝis en la 1960-aj jaroj, dum televido kaj komputiloj plie uziĝis por transmiti financan informadon. La koncepto de telegrafa papero pluas, tamen, en la elektronikaj borsindikiloj de la borsaj muroj kaj de financaj televidkanaloj.
La prezkomunikado pere de telegrafa papero estis inventita en 1867 de Edward A. Calahan, laboristo de la American Telegraph Company.[1]
Telegrafostria parado estas parado okazanta en urba etoso, kiu ebligu forĵeti grandajn kvantojn de dispecigita papero (origine fakte telegrafa papero, sed nuntempe ĉefe konfeto, kio havigas ankaŭ la nomon konfetoparado) el la najbaraj oficejaj konstruaĵoj sur la parada vojo, kreante celebran efikon kiel neĝoŝtormeca kirliĝo. La koncepto originiĝis el kaj estas ĉefe uzata asocie kun Usono, ĉefe kun Novjorko.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (2010-11-15) Technical Analysis: The Complete Resource for Financial Market Technicians. FT Press. ISBN 978-0-13-705944-7.[rompita ligilo]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Exchanges - Ticker Tape Terminology The Investment FAQ. 19a Septembro 1999. 20a Aprilo 2007
- Understanding the Ticker Tape (symbols) Investopedia 25a Februaro 2005. 20a Aprilo 2007
- Thomas Edison's Ticker Tape Patent
- Ticker Tape Digest (brief history of the ticker tape)
- IEEE Global History Network: The Stock Ticker
- WorldWideSchool: Edison and the Stock Ticker Arkivigite je 2007-10-12 per la retarkivo Wayback Machine
- The Stock Ticker Company: History of ticker machines. Arkivigite je 2014-12-25 per la retarkivo Wayback Machine
- Software emulating stock ticker tape on your desktop
- Telegraph History: Some Early Days of Western Union's Stock Ticker Service, 1871-1910 Arkivigite je 2015-11-07 per la retarkivo Wayback Machine de Charles R. Tilghman