(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Teognido de Megara - Vikipedio Saltu al enhavo

Teognido de Megara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Θέογνις οおみくろん Μεγαρεύς
(570 a. K. - 485 a. K.)
"Longu Sophistu Poimenikōn", verko de Teogno de Megara, kompilita de la sofisto Longoso kaj eldonita de Gothofredvs Ivngermanvs (1540-1610), en 1605
"Longu Sophistu Poimenikōn", verko de Teogno de Megara, kompilita de la sofisto Longoso kaj eldonita de Gothofredvs Ivngermanvs (1540-1610), en 1605
Persona informo
Θέογνις ὁ Μεγαρεύς
Naskiĝo 570 a. K.
en Megara, Grekio
Morto 485 a. K.
en Megara, Grekio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Peloponeza Ligo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
elegiisto
epigramisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 6-a jarcento a.K.E.–5-a jarcento a.K.E. vd
Verkado
Verkoj Elegies vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Theognidis Megarensis estis greka lirika kaj elegia poeto, kiu vivis ĉirkaŭ la 5-a jarcento a. K.. La verko atribuita al li konsistas el gnomika poezio tre tipa por la epoko, havante etikajn maksimojn kaj praktikajn konsilojn pri vivo. Li estis la unua greka poeto konata kiu esprimis zorgon pri la sorto kaj supervivado de sia propra verko kaj, kune kun Homero, Heziodo kaj la aŭtoroj de la Homeraj Himnoj. Li estas inter la plej fruaj poetoj kies laboro estis konservita en kontinua manuskripta tradicio (la verko de aliaj arkaikaj poetoj estas konservita kiel disaj fragmentoj).

Fakte pli ol duono de la pluekzistanta elegia poezio el Grekio antaŭ la aleksandria periodo estas inkludita en la ĉirkaŭ 1.400 versoj atribuitaj al li, kvankam pluraj poemoj tradicie atribuitaj al li estis verkitaj per aliaj, ekz. Solono kaj Eŭeno. Kelkaj el tiuj versoj inspiris antikvajn komentistojn kiuj aprezas lin kiel moraliston tamen la tuta korpuso estas aprezita hodiaŭ pro lia reala portretado de la aristokrata vivo en arkaika Grekio.

Kelkaj difinoj

[redakti | redakti fonton]
5-a-jarcenta kylix de Tanagra (Beotio, Grekio) prezentanta kuŝantan simpoziston kun speco de cimbalo, ludante kun leporo kaj kantante lirikan verson de Teogno de Megara. Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno.

Ekzistas necerteco koncerne la lokon de naskiĝo, Megara NiseaMegara Iblea en Sicilio, kaj pri la epoko; fakte la dato de la [[Suido|Suida leksikono] (544-540 a.K.) kontrastas kun la atestoj de la teksto, kiuj kondukas nin al la persaj militoj. El nobla origino, Teognido estis malamiko de la demokratia reĝimo establita en sia urbo (kiun li devis forlasi por reveni post longa ekzilo, sed sen reakiri sian perditajn posedaĵojn).

Teognido estis do tute absorbita pri la kulto al la pasinteco, kiun li ne plu povis revivi kaj sin donis al melankolia pesimismo, sed ne malespera vivkoncepto, kiel ĝi aperas en la "Corpus Theognideum". Tio estas elegia antologio komponita de 1389 versoj en 2 libroj, la unua el 1230 versoj kun morala kaj politika enhavo, la dua inspirita en la "Musa puerilis"[1]. La kerno de la kolekto konsistas el la admonoj (ὑποϑῆκかっぱαあるふぁιいおた) al Cirno, filo de Polipao, junulo kara al la poeto.

Ĉi tiuj avertoj, fine de la 5-a jarcento, formis la bazon de gnoma antologio komponita kiel simpoziaj celoj kaj poste uzata por edukaj celoj; aliaj "ὑποϑῆκかっぱαあるふぁιいおた" kaj versoj de aliaj poetoj estis aldonitaj (Solono (638 a. K. - 558 a. K.), Mimnermo, Tirteo, Focilido), tiel ke estas malfacile distingi la aŭtentan verkon de Teognido. Ili estas priskriboj de la vivo, kiujn Teognido, malestima oligarko, alparolas al Cirno por ensorbigi en li sentojn de malfida malamikeco kontraŭ la insolenta plebo kaj la kulto de antikva tradicio.[2]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Poemo kiu portretas voluptan, samkseksaman, pederastan rilaton.
  2. Treccani