Tetrozo
Aspekto
Tetrozoj estas monosaĥaridoj, kies karbona bazostrukturo entenas kvar karbon-atomojn. Ili ĉiuj havas la sumoformulon C4H8O4 kaj distingiĝas per la speco de la karbonil-funkcio. Se temas pri keton-grupo, oni parolas pri ketozoj, se pri aldehid-grupo, ĝi nomiĝas aldozo.
La aldotetrozoj
[redakti | redakti fonton]La aldotetrozoj posedas 2 kiralajn centrojn, do ekzistas 4 diversaj stereizomeroj, el kiuj nur la D-eritrozo kaj la D-treozo troviĝas nature.
La ketotetrozoj
[redakti | redakti fonton]El la du Ketotetrozoj nur la D-eritrilozo troviĝas nature.