Trilovireo
Trilovireo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Trilovireo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Vireo gilvus (Vieillot, 1808) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Trilovireo, Vireo gilvus, estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de Vireoj, kiuj estas malgrandaj paserinoj de Ameriko, de koloroj olivverdecaj al sablokoloraj.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ties reprodukta vivejo estas malfermaj deciduaj kaj miksitaj arbaroj el suda Alasko tra sudokcidenta Kanado kaj la tuta Usono (escepte la plej sudorienta pinto kun Florido) al orientaj montarĉenoj en Meksiko kaj Okcidenta Florido. Ĝi ofte nestumas laŭlonge de riveroj. Ĝi migras al suda Meksiko kaj Gvatemalo kaj Honduro en Centrameriko. En sudorienta Meksiko estas populacio de loĝantaj birdoj la tutan jaron. La vintrejoj estas kutime malfermaj arbaroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Plenkreskulo estas 12 cm longa kaj pezas 12 g. Ili estas ĉefe olivecgrizaj en kapo kaj supraj partoj kun blankaj subaj partoj kun iom da flaveca nuanco ĉeflanke; ili havas brunajn okulojn kaj la bridareo estas hela iom flaveca en komenco de frunto kontrasta kun pli malhelgriza komenco de ĝenerale griza krono. Estas blanka larĝa kaj markata superokula strio, grizeca traokula strio kaj hela marko subokula. Ili havas dikajn bluecgrizajn krurojn kaj fortikan bekon. Okcidentaj birdoj estas ĝenerale pli malgrandaj kaj havas pli malhelajn grizajn kronojn. Ĉiukaze temas pri senmarka birdo (nek flugilstrio nek okulringo) pli facile aŭdata ol vidata.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]Ili manĝas insektojn ĉiun sezonon en arboj, saltetante inter branĉoj kaj foje flugetante. Ili manĝas ankaŭ fruktetojn aŭ berojn, ĉefe antaŭ migrado kaj en vintrejoj, kie ili estas – kiel aliaj vireoj – emaj je semoj de Simarubo, sed ili ne kuraĝas al hom-modifita vivareo por preni ilin[1]. Ankaŭ helikojn, araneojn kaj similajn malgrandajn bestetojn.
Ili faras profundan tasforman neston pendatan el arbobranĉo aŭ arbusto, situa relative alte oriente kaj pli malalte okcidente. La ino demetas 3 al 5 ovojn, plej ofte 4. Masklo helpas je kovado dum 12 aŭ 13 tagoj kaj povas kanti el la nesto. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 14 tagoj. Tiu specio suferas nestoparazitadon fare de la Bruna molotro.
La kanto estas agrabla rapida trilado (kio nomigas la specion) kun altataona lasta noto, simila al tiu de la Bunta paserino, tre ofte elsendata el altaj arbopintoj. Estas subtilaj diferencoj en kanto inter orientaj kaj okcidentaj birdoj, almenaŭ kie la teritorioj koincidas en Alberto. Kelkaj fakuloj disigas la orientan kaj okcidentan rasojn de tiu specio (ĉefe pro la kanto kaj kutimaro anstataŭ pro la simila aspekto) en du separatajn speciojn:
Du formoj
[redakti | redakti fonton]La Okcidenta trilovireo, V. swainsonii, kiu inkludus subspeciojn V. g. swainsonii, kiu reproduktiĝas el sudorienta Alasko kaj sudokcidento de Kanadaj Nordokcidentaj Teritorioj al Montaro de Sankta Petro Martiro, Kalifornia Duoninsulo, kaj V. g. brewsteri, kiu reproduktiĝas el suda Idaho, Wyoming, kaj Montano al sudcentra Oaĥako. Tiuj du subspecioj vintras en Meksiko. La grupo swainsonii inkludus ankaŭ V. g. victoriae, izolatan populacion kiu reproduktas en Laguna-Montaro, Suda Malsupra Kalifornio, kaj migras al nekonatajn vintrejojn.[2]
La Orienta trilovireo, V. gilvus, reproduktas el centra Alberto kaj norda Montano orienten kaj suden tra plej parto de Usono kaj partoj de suda Kanado, for de la teritorio de la antaŭe menciata grupo. Ili vintras sude de la Istmo de Tehuantepeko el sudcentra Ĉiapaso al Nikaragvo. Ĝi finas sian aŭtunan plumoŝanĝadon en la reproduktaj teritorioj, dum la grupo swainsonii finas ĝin post eliro.[2]
La Brunkrona vireo (Vireo leucophrys), loĝanta en Centrameriko kaj norda Sudameriko, estis foje konsiderata samspecifa kun la Trilovireo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Foster (2007)
- ↑ 2,0 2,1 Gardali, Thomas and Grant Ballard. 2000. Warbling Vireo (Vireo gilvus), The Birds of North America Online (A. Poole, Ed.). Ithaca: Cornell Lab of Ornithology; El Birds of North America, Perrete 2009-06-22. Oni postulas subskribon.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2004). Vireo gilvus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12 May 2006. Database entry includes justification for why this species is of least concern
- Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF fulltext Arkivigite je 2020-02-11 per la retarkivo Wayback Machine
- Hilty, Steven L. (2003): Birds of Venezuela. Christopher Helm, London. ISBN 0-7136-6418-5
- Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. ISBN 0-8014-9600-4
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Speciinformaro pri la Trilovireo – Laboratorio Cornell de Ornitologio
- Trilovireo - Vireo gilvus - USGS Patuxent Bird Identification InfoCenter
- Informaro kaj fotoj de Trilovireo - Suddakotaj Birdoj kaj Birdumo
- Fotaro de Trilovireo - VIREO
|