Unio de Kalmar
Kalmara unio | |||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kalmarunionen | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
blazono | |||||||||||||||||||||||||
historia lando • persona unio • reĝlando • konfederacio • dinastia unio | |||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj:
|
4 000 000
| ||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
La Unio de Kalmar estis unio de la reĝlandoj Danio, Norvegio kaj Svedio, kiu konsistis inter la jaroj 1397 ĝis 1523. La unio estis fakta politika realaĵo, kvankam ĝi formale neniam estis oficialigita.
Teritorio
[redakti | redakti fonton]Krom la nunaj ŝtatoj Danio, Norvegio kaj Svedio la unio ampleksis ankaŭ partojn de Finnlando, kiuj tiam estis parto de Svedio, la insulon Islando kaj la insularon Ferooj, kiuj estis parto de Norvegio, kaj dumtempe ankaŭ Ŝlesvigo-Holstinion, la plejan nordon de Germanio. La Regnaj Konsilantaroj en Danio, Svedio kaj Norvegio neniam subskribis la unian dokumenton, ĉar la reĝino Margareta la 1-a volis multe pli unuecan union ol la nobelaro en la tri nordiaj ŝtatoj. La insuloj kaj urboj de la burĝa komerca Hansa ligo en la regiono ne estis parto de la unio, kaj estis en forte konkurenca rilato al la najbaraj monarkioj. La okcidenta marbordo de Svedio kaj la insulo Bornholm tiuepoke estis okupitaj de Danio.
Krom la Unio de Kalmar, kiu dominis preskaŭ la tutan nordon de la Balta Maro, en la sudo de la maro ekzistis pluraj regnoj de la germanlingva Sankta Romia Imperio, nome la duklandoj Holstinio, Meklenburgo kaj Pomerio, la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj ĉirkaŭ la urbo Königsberg (ekde 1945 Kaliningrado), aldone la regnoj Pollando kaj Litovio kaj dumtempe flanke la Grandduklando Moskvo, kiu kun ŝanĝiĝanta sukceso bataladis kontraŭ Svedio, Litovio kaj la germanlingva Livonia ordeno pri iom da aliro al la Balta Maro.
La Unio de Kalmar estis dominita de la reĝlando Danio, kaj en Svedio kaj Norvegio nur estis tolerita fare de parto de la nobelaro kaj la ekleziaj gvidantoj. Gravaj temoj en la unio daŭre estis la libera aŭ monarkie kontrolita komerco, aparte pro la komerce fortaj Hansaj urboj de la regiono, la propraj interesoj de la plej altaj svedaj nobeloj kaj la posedo de la duklando Schleswig (Ŝlesvigo) en norda Germanio.
Antaŭhistorio
[redakti | redakti fonton]Dum 970 la dana reĝo Harald Bludenta (Harald Blåtand) konkeris grandan parton de Norvegio kaj nomumis la orienton de la lando parto de Danio. Dum 995 Norvegio denove ricevis norvegan reĝon, Olav la 1-a Tryggvason.
Dum la jaro 1035 la Ferooj iĝis parto de Norvegio, dum 1261 Grenlando kaj inter 1262 kaj 1264 Islando. Ekde 1319 la sveda reĝo ankaŭ restis reĝo de Norvegio, kaj tiel restis ĝis 1355.
Margareta la 1-a
[redakti | redakti fonton]Margareta la 1-a estis la filino de la dana reĝo Valdemaro la 4-a kaj edzino de la norvega reĝo Håkon la 6-a Magnusson. Kiam ŝia patro mortis dum la jaro 1375 kaj ne havis filon, ŝi helpe de diplomatoj kaj konsilantoj aranĝis, ke la dana Regna Konsilio elektis ŝian neplenaĝan filon Olaf la 3-a reĝo de Danio. Ŝi mem transprenis la regadon por sia filo.
Dum 1380 ankaŭ mortis reĝo Håkon, kaj Olav iĝis infana reĝo de Norvegio. Fakte Margareta nun estis reĝino de ambaŭ regnoj. Dum 1387 Olav mortis, ankoraŭ ne plenaĝa, kaj formale la regado de Margareta nun estus finita. Tamen ŝi konvinkis la Regnajn Konsiliojn de ambaŭ ŝtatoj konfirmi ŝian regadon: Ŝia juna parenco Eriko de Pomerio (el la pomeria princa dinastio Grifoj) iĝis unue reĝo de Norvegio, poste ankaŭ de Danio, kaj fakte Margareta ĝis ŝia morto restas regantino de ambaŭ regnoj.
Eriko de Pomerio
[redakti | redakti fonton]Juna parenco de Margareta la 1-a la Princo de Slupsko (Pomerio, Pollando) el la pomeria princa dinastio Grifoj Eriko de Pomerio iĝis unue reĝo de Norvegio, poste ankaŭ de Danio, kaj fakte Margareta ĝis ŝia morto restas regantino de ambaŭ regnoj.
Dum 1397 Margareta krome sukcesis establi la Union de Kalmar kaj unuigi la duoblan regnon Danio-Norvegio kun Svedio. Post ŝia morto Eriko de Pomerio transprenis la regadon de ĉiuj tri regnoj, kvankam la rilato al la sveda Regna Konsilio restis problema.
Nur dum 1523 Svedio sub la reĝo Gustavo Vasa malmembriĝis el la Unio. Norvegio kun siaj kolonioj plue restis ligita al Danio.
Regantoj
[redakti | redakti fonton]Listo de regantoj de la Kalmara unio.
Nomo | Regado Danio | Regado Norvegio | Regado Svedio | Rimarkoj |
---|---|---|---|---|
Margareta la 1-a | 1387–1412 | 1388–1412 | 1389–1412 | Regentino |
Eriko de Pomerio | 1412–1439 | 1412–1441 | 1412–1442 | Dinastio Grifoj (Greifen). Pranevo de la antaŭa |
Kristoforo de Bavario | 1439–1448 | 1441–1448 | 1442–1448 | Dinastio Vitelsbaĥoj. Nevo de la antaŭa |
Karolo la 1-a / 8-a | — | 1449–1450 | 1448–1470 | Dinastio Bonde |
Kristiano la 1-a | 1448–1481 | 1450–1481 | 1457–1464 | Oldenburga dinastio |
Johano la 1-a | 1481–1513 | 1481–1513 | 1497–1501 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa |
Kristiano la 2-a | 1513–1523 | 1513–1523 | 1520–1521 | Oldenburga dinastio. Filo de la antaŭa. Lia posteulo estis Frederiko la 1-a por Danio-Norvegio kaj Gustavo Vasa por Svedio. |
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Kalmara unio ĉirkaŭ 1400. Bonvole rimarku ke Gronlando tiam nur havis tre etan nordiulan popolon.
-
La Nordia flago, moderna flago bazita de mezepoka priskribo de regn-flageto de Eriko de Pomerio.
-
Desegnita kopio de alia flago uzata en nordia ŝipo dum reĝeco de Eriko, kaptiĝa de la Hanso dum la milito kun la unio.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Nacia tago de Svedio
- Nordio
- la artikolojn pri la duobla monarkio Danio-Norvegio,
- la Hansa Ligo kaj
- la pirataro Vitalienbröder, kiu kontraŭbatalis kaj la danan reĝinon Margareta la 1-a kaj la Hansan Ligon
- Historio de Danio
- Historio de Norvegio
- Historio de Svedio
- Historio de Islando
- Historio de Finnlando
- Eksaj landoj de Eŭropo
- Unuiĝo de ŝtatoj
- Administraj unuoj fonditaj en 1390-1399
- Aperis en 1397
- Administraj unuoj malfonditaj en 1520-1529
- Malaperis en 1523
- 16-a jarcento en Danio
- 16-a jarcento en Svedio
- 16-a jarcento en Norvegio
- 16-a jarcento en Finnlando