(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Universitato Kvazulu-Natalo - Vikipedio Saltu al enhavo

Universitato Kvazulu-Natalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Kvazulu-Natalo
La ĉefa horloĝa turo de Malnova Ĉefa Konstruaĵo, ĉe la Pietermaritzburg universitatejo.
La ĉefa horloĝa turo de Malnova Ĉefa Konstruaĵo, ĉe la Pietermaritzburg universitatejo.
universitato Redakti la valoron en Wikidata
moto Inspiring Greatness
Inspiranta Grandecon
Informoj
fondodato 2004
Geografia situo 29° 52′ 3″ S, 30° 58′ 51″ O (mapo)-29.867530.9808Koordinatoj: 29° 52′ 3″ S, 30° 58′ 51″ O (mapo)
lando Sud-Afriko
Nombroj
nombro de studentoj 38 000 vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Listoj
membro de
vd
Universitato Kvazulu-Natalo (Sud-Afriko)
Universitato Kvazulu-Natalo (Sud-Afriko)
DEC
Map
Universitato Kvazulu-Natalo
vdr

La Universitato de KvaZulu-Natalo (akronime UKZN; zulue INyuvesi yakwaZulu-Natali, afrikanse Universiteit van KwaZulu-Natal) estas universitato kun kvin universitatejoj en la provinco Kvazulu-Natalo en Sud-Afriko [1]. Ĝi establiĝis la 1an de januaro 2004 post fuzio inter la Universitato de Natal (fondita en 1910) kaj la Universitato de Durban-Westville (fondita en 1971).

La Universitato de Natalo estis precipe universitato por blankuloj, ĝuis altan akademian kvaliton kaj statuson, kaj estis konata pro kontraŭ-rasapartisma aktivismo en la postmilita periodo. Aliflanke, la Universitato de Durban-Westville estis precipe universitato por azianoj kaj aliaj etnaj malplimultoj en Sud-Afriko kaj ankaŭ estis forte ligita al rezisto al rasapartismo.

Organizo[redakti | redakti fonton]

UKZN konsistas el kvar kolegioj:

  • Kolegio de Homscienco
  • Kolegio de Juro kaj Administrado-Studoj
  • Kolegio de Sansciencoj (sansciencoj, medicino)
    • La Nelson R Mandela Lernejo de Medicino
  • Kolegio pri Agrikulturo, Inĝenieristiko kaj Scienco (teknologiaj temoj)

La universitato estas plue subdividita en la sekvajn kampusoj:

  • kampuso Howard College, Durbano
  • kampuso Pietermaritzburg, Pietermaritzburg
  • kampuso Westville, Westville
  • Nelson Mandela Medical School, Durbano
  • kampuso Edgewood, Pinetown

Lernejaj kotizoj estas proksimume 20,000 Rand jare por bakalaŭraj studoj, kaj 10-15,000 Rand ĉiujare por pli altaj gradstudoj, depende de la kampo de studo [2].

La konstruaĵo de la Monumenta Turo ĉe la Howard Altlerneja Universitatejo en Durban, Universitato de Kvazulu-Natalo

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]