(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Usk (urbo) - Vikipedio Saltu al enhavo

Usk (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usk)
Usk
urbeto
komunumo en Kimrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 2 629  (2021) [+]
Geografio
Geografia situo 51° 42′ N, 2° 54′ U (mapo)51.703611111111-2.9019444444444Koordinatoj: 51° 42′ N, 2° 54′ U (mapo) [+]
Usk (Kimrio)
Usk (Kimrio)
DEC
Situo de Usk
Usk (Britio)
Usk (Britio)
DEC
Situo de Usk

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Usk [+]
vdr

Usk estas malgranda urbo de Monmouthshire, Kimrio, 16 kilometroj nordoriente de Newport. Ĝi enhavas malpli ol 2 500 loĝantojn. Tra la urbo fluas Rivero Usk.

Usk fondiĝis ĉirkaŭ 55 p.K. kiel la plej frua romia fortikaĵo de Kimrio. Tamen ne post ĉirkaŭ 75 p.K. la romia legio translokiĝis al Caerleon ĉar Usk tro spertis inundojn kaj estis tro proksime ĉirkaŭata de montetoj. Tamen la loko restis loĝata kaj estis ferindustria bazo.

Dum la normanda epoko konstruiĝis kastelo, verŝajne ĉirkaŭ 1120. Ĉirkaŭ 1170 fondiĝis benediktana priorejo.

En 1403 la kimra princo Owain Glyndŵr atakis kaj forbrulis la urbon. Post la sekva pacigo, la kastelo parte kadukiĝis.

Kvin kilometrojn okcidente de Usk situas grava armilofabriko. Alia dunganto estas malliberejo.

Alfred Russel Wallace

[redakti | redakti fonton]

Proksime al Usk naskiĝis la sciencisto Alfred Russel Wallace (1823-1913).