La vilaĝo ekestis kadre de malfrua mezepoka koloniigo kiel tipa huba vilaĝo kun pli grandaj kamparanaj duone ĉarpentitaj bienoj sur ambaŭ flankoj de la rivero Chrudimka, kiuj pli malfrue estis kompletigitaj per pli malgrandaj bienetoj.
Unue estas Vítanov menciata kiel parto de sinjorejo Rychmburk en la jaro 1392.
En la 18-a jarcento en la vilaĝo laboris tri muelejoj, el ili unu kompletigita per segilejo. Sur vilaĝplaco staras kapeleto de Sankta Anna kaj forĝejo el la jaro 1873. La loĝantaro vivtenis sin per agrikulturado kaj per hejma teksado.
En la vilaĝo vivis kaj kreis fama ĉeĥa pentristo František Kaván. Por ĝia memoro estis ĉi tie en la jaro 1937 malfermita turisma vojo, kiu gvidas tra vilaĝoj en proksima ĉirkaŭaĵo, kiujn la majstro en sia verko eternigis.
Sur kelkaj domoj en Vítanov oni trovas elementojn de popola arĥitekturo, aparte faldoslabojn, kaj ankaŭ unu ĉarpentitan kabanon. En la vilaĝo troviĝas unu el malmultaj, ĝis nun konservitaj, gisferaj pontoj.