Valencia CF
Valencia CF | |||
---|---|---|---|
futbala klubo • profesia sporta teamo | |||
Kluba nomo | Valencia Club de Fútbol | ||
Fondita | 18-a de marto 1919 | ||
Stadiono | Mestalla | ||
Kapacito | 53 939 | ||
Prezidanto | Lay Hoon (stato: 17-a de aŭgusto 2022) | ||
Trejnisto | Rubén Baraja (stato: 14-a de februaro 2023) | ||
Ligo | unua hispana divizio de futbalo (Primera División) | ||
2017/2018 | 4-a pozicio | ||
| |||
La asocio Valencia Club de Fútbol (prononco baˈlen
La klubaj koloroj estas nigro kaj blanko - karesnomo de la klubaj futbalantoj tial en la valencia lingvo estas „blanquinegros“, kaj la teama maskoto estas vesperto. La hejmaj matĉoj de la unua vira teamo ekde la jaro 1923 okazas en la stadiono Mestalla, kiu havas lokon por 53 939 spektantoj. Antaŭ la fino de de la 2010-aj jaroj laŭ la klubaj planoj finkonstruiĝos nova areno Nou Mestalla en la nordokcidento de la urba teritorio, kiu anstataŭigos la ĝisnunan stadionon.