Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Bonan tagon al ĉiuj,
Hodiaŭ mi volas proponi la administrantiĝon de Kani. (Mi parolis kun li, kaj li akceptis mian proponon).
Kani vere ne bezonas prezenton: li estas inter la plej aktivaj redaktoroj de Vikipedio. Li estas aktiva ekde 2004 kaj, tra la jaroj, umis 255 975 redaktojn (!), kreis 26 322 novajn artikolojn kaj kontribuis al multaj aliaj. Nuntempe, li tre interesiĝas, inter aliaj, al la pliboniĝo de la tiel-nomataj «mil havendaj artikoloj», kaj dank'al sia redaktado la kero de la plej gravaj artikoloj de nia enciklopedio tre kreskis en kvalito dum la lastaj jaroj, iĝante eĉ pli kvalita ol la samaj paĝoj en iuj grandaj naciaj lingvoj kiel la portugala, la itala kaj la germana.
Oni endas rimarki, ke bedaŭrinde multaj el la administrantoj de nia Vikipedio malaktiviĝis dum la lastaj jaroj. Surbaze de la regulo «Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita» multaj el ili ne plu rajtas esti administrantoj; tio estas certe la kazo de Castelobranco (malaktiviĝis je la 21-a de marto 2021), de Chuck SMITH (20-a de aŭgusto 2019), de DidiWeidmann (14-a de majo 2020), kaj de KuBOT (9-a de januaro 2021).
Mi kredas, ke Kani faros tre bonan uzon de la novaj funkcioj. Tiamaniere, ni ankaŭ havos novan kaj diligentan administranton por nia enciklopedio. — Super Nabla🪰 08:04, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Kiel proponanto. — Super Nabla🪰 08:04, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Crosstor (diskuto) 08:45, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Konsentu la proponon de Super Nabla🪰. Amike Rei Momo (diskuto) 08:50, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Bona ideo, interalie ĉar Kani ĉiam kontrolas la novajn artikolojn kaj atentigas pri vandalaĵoj kaj fuŝoj. Kiel administranto li povos tuj korekti ilin, forigante evidentajn neenciklopediaĵojn. RG72 (diskuto) 08:52, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Dominik (diskuto) 08:59, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Sen ajna hezito. --ThomasPusch (diskuto) 09:08, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Fenikals (diskuto) 09:10, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Sj1mor (diskuto) 09:23, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --Claudio Pistilli (diskuto) 11:16, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: kompreneble. Arbarulo (diskuto) 13:05, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Taylor 49 (diskuto) 13:10, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Senhezite. - Moldur (diskuto) 16:54, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Ceancata --Ceancata (diskuto) 17:14, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Tre bona propono! Volonte mi aldonas mian subtenon--Rdelre (diskuto) 18:21, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Li komence de mia Eo-vikipedianeco helpis min. - Giorno2 (diskuto) 18:37, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Dankon pro la propono! -- Salatonbv (diskuto) 03:10, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Thomas Guibal (diskuto) 03:57, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Finfine Kani administrantiĝos! -- Radioamatoro (diskuto) 04:31, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: Memkompreneble.07:47, 26 jul. 2023 (UTC)—La komenton aldonis, sen subskribo, Narvalo (diskuto • kontribuoj) 07:47, 26 jul. 2023
- Por: --Vinkomarkov (diskuto) 10:40, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: -- Yekrats (diskuto) 16:28, 28 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Por: --LiMr (diskuto) 16:54, 29 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ
[redakti fonton]- ...
Sindetenoj
[redakti fonton]- ...
Mi dankas la afablajn vortojn de Nabla. Mi ne estas tiom optimisma kiel li, ĉar mi iom dubas pri miaj teknikaj kapabloj. Mi pretas labori kun helpo de aliuloj tiukadre. Ekzemple mi timas ĉu mi devas elteni du kontojn kun aparta pasvorto ktp. Aktiva vikipedieco ne nepre klasigas onin kiel taŭga administranto. Ĉiuokaze mi farus mian plej bonan. Mi dankos porajn voĉojn, sed ankaŭ tute ne malplaĉos al mi malporajn, ĉar mi komprenos tiujn kiel sincere pensitajn decidojn.--kani (diskuto) 08:26, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Komento: Ne maltrankviliĝu: la konto estos la kutima. Mi nur sugestis plifortigi vian pasvorton, se ĝi jam ne estas forta. — 08:34, 24 jul. 2023 (UTC) Super Nabla🪰 08:34, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Komento: Tre bone ke Kani administrantiĝas, certe li spertas pri nia vikio kaj estas la nuntempa ĉefa motoro por Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj kaj pluraj aliaj eroj! Certe pli da respondecoj kaj teknikaj kapabloj plibonigos lian laboron en aliaj pli kompleksaj taskoj. Li ĉiam estis komunikema eĉ mi memoras pri lingva debato inter ni pri 3 fakaj eblecoj, je la fino ni trovis taŭgajn solvojn. (feliĉe la leĝo de Tonjo ne malamikigis nin!) -- Radioamatoro (diskuto) 04:38, 25 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Komento: Diable! Mi alkutimiĝas vidi malmultajn kontribuojn al diversaj balotadoj, kaj mi gapas pro tioma akceptado. Mi suspektas, ke okazis terure lobiisma konspiro por laborigi min. Dankon al ĉiuj akceptintoj.--kani (diskuto) 18:43, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
- Komento: Mi pensas ke ĉiuj haveblaj voĉdonoj fakte jam kolektiĝis antaŭ semajno - Tamen mi atendis la kutimajn 2 semajnojn antaŭ ol fermi baloton. Nun mi pensas ke eblas vidi tendencon ke estas pli da poraj voĉdonoj ol kontraŭaj , kaj kun elkora gratulo al Kani fermas la baloton. ThomasPusch (diskuto) 15:38, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
Komunikado de administranto
[redakti fonton]...
Kani unuanime elektiĝas kiel administranto de la esperanta vikipedio. ThomasPusch (diskuto) 15:39, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
- Dankon. kani (diskuto) 00:00, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
- Nun burokrato donu la rajton. Taylor 49 (diskuto) 00:20, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
- Farite Taylor 49 (diskuto) 18:21, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.