Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/KuBOT
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Saluton. Mi estas KuboF, ekde la 18-a de Februaro 2013 mi estas administranto de Esperanta Vikipedio (kaj ekde 20-a de Decembro 2012 de Esperantaj Vikicitaro kaj Vikilibroj) kaj ekde 14-a de Septembro 2012 mi funkciigas ĉi tie roboton KuBOT. Ekde tiam mi estas la plej aktiva administranto kaj tre aktiva robotisto. Vidu ankaŭ mian administranto-kandidatiĝon.
Nuntempe mi petas administrajn rajtojn por mia roboto KuBOT. Nuntempe en nia Vikipedio estas ununura roboto-administranto, Roboto de Marcos. Tamen, dum lasta tempo Marcos funkciigas sian roboton pli-malpli nur laŭ miaj petoj. Tia funkciado malrapidigas min, Marcoson kaj ankaŭ ĝeneralan laboron ĉe Vikipedio. Ekzemple nun stagnas mia projekto pri ŝanĝo de ŝablonoj {{Por}} kaj {{Kontraŭ}} ĉar kelkaj el tiuj ŝablonoj ŝajne estas uzataj en protektitaj paĝoj, kiujn nuntempe mia roboto ne povas redakti.
Dum lasta tempo mi okupiĝas pri multaj aferoj kaj ĝenerale ne havas tro da libera tempo por Vikipediumado. Sekve mi supozas, ke administrajn rajtojn de la roboto mi ne uzados ofte (des pli, ke tiaj situacioj vere ne estas oftaj), tamen ankaŭ tio plifaciligos kaj plirapidigos mian laboron kaj evoluon de Esperanta Vikipedio.
Administrajn rajtojn de la roboto mi planas uzadi precipe por amasaj forigoj (eventuale malforigoj) kaj redaktado de protektitaj paĝoj.
Bonvolu vidi:
- laboron faritan per la roboto
- permespeton por roboto
- superrigardo de kontribuoj kaj rajtoj de KuboF
- informojn pri mia robotumado kaj administrado
por KuBOT, --KuboF (diskuto) 22:11, 16 Apr. 2014 (UTC)
Por
[redakti fonton]- Por: mi pensas, ke tio ĉi devus esti senproblema, se la robotisto mem jam estas administranto kaj delonge senprobleme kurigas roboton. Por travidebleco: mi estis atentigata de KuboF pri tiu ĉi kandidatiĝo en la IRC-kanalo #wikipedia-eo. darkweasel94 22:15, 16 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Ni bezonas kelkajn robotojn kaj KuboF faris jam ege utilajn laborojn per roboto.--pino (diskuto) 07:09, 17 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Ĉar la sola roboto kun tia rajto lastatempe apenaŭ estas akvita, ni bezonas plian. --Tlustulimu (diskuto) 13:31, 17 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Mi pensas ke li ne difektos Vikipedion. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:36, 29 Apr. 2014 (UTC)
- Por: La utilo ŝajnas evidenta, mi ne vidas problemon. Ziko (diskuto) 13:36, 29 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Same mi ne vidas problemojn, sed kelkajn avantaĝojn. --Literwka profilo diskuto 18:01, 29 Apr. 2014 (UTC)
- Por: Mi ĝojas pro via iniciatemo kaj ankaŭ fidas ke vi aferojn ne fuŝos! (kaj ilin riparus se tamen io tia okazus ;-) ). Do: DANKON, KuboF. Yves Nevelsteen (diskuto) 07:05, 30 Apr. 2014 (UTC)
Kontraŭ
[redakti fonton]- Kontraŭ: :--Crosstor (diskuto) 09:15, 17 Apr. 2014 (UTC). Mi kontraŭis ankaŭ la administtrantiĝon, kie mi skribis miajn argumentojn. Tio ne ŝanĝiĝis, kiun mi tre bedaŭras, ĉar Vp bezonus plurajn robotojn. Cetere mi donis robotlaboron, sed ne venis respondo Vikipedio:Roboto/Laboroj.
Sindetenas
[redakti fonton]Diskuto
[redakti fonton]- Estus utile se ĉiuj robotistoj antaŭe informus pri siaj intencoj lanĉi novan taskon, kun kiom eble plej multe da detaloj. --Dominik (diskuto) 07:41, 17 Apr. 2014 (UTC)
- Tio estas (laŭ mia supraĵa sperto) praktiko en kelkaj Vikipedioj, ekz. la angla. Tio certe malrapidigos laboron sed, precipe rilate al gravaj ŝanĝoj, povus esti konsilinda. Ekz. en Vikipedio:Roboto/Laboroj mencii taskon. Ĉu aliaj opinioj? --KuboF (diskuto) 11:15, 17 Apr. 2014 (UTC)
@Crosstor:, en voĉdonado pri mia administrantigo vi menciis, ke vi sentas vin minacata de forbaro, timas, ke mi forigados vian paĝojn kaj ĝenerale venĝos kontraŭ vi. Vi ankaŭ menciis, ke mi agos kiel Petr Tomašovský. Ĉu iu el tio efektiviĝis dum lasta jaro?
Rilate al via robot-laboro: ĉe lingvoprilaboro mi iom hezitas, ĉar mi ne ĉiam sufiĉe spertas pri detaloj. Ekzemple estas disputoj pri uzado de "de" en geografiaj objektoj, pro kio mi ne prilaboras la aferon. Alia afero estas teĥnikaj taskoj, ekz. mi jam dum longa tempo havas preparitan ŝablonon por prilabori {{Por}}, sed tion mi ne povas fari sen administraj rajtoj (ŝajnas, ke la ŝablono estas uzata en protektitaj paĝoj). --KuboF (diskuto) 11:15, 17 Apr. 2014 (UTC)
Rezulto
[redakti fonton]Farite Mi ĵus donis la statuson, ĉar estas 7 poraj voĉoj, sed nur 1 kontraŭa voĉo. --Tlustulimu (diskuto) 06:14, 3 Maj. 2014 (UTC)
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.