Viktoro de Vita
Viktoro de Vita | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 30-an de novembro 429 | ||||
Morto | 30-an de novembro 489 (60-jaraĝa) en Sardio | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pastro historiisto de kristanismo historiisto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | History of the Vandal persecution vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Viktoro de vita (latine: Victor Vitensis; 430 ĉirkaŭ – post 484 estis episkopo de la afrika provinco de Bizacena, Aŭtoro de la Historia persecutionis Africanae Provinciae, temporibus Geiserici et Hunirici regum Wandalorum, la precipa samtempa atesto pri la kontrraŭniceaj politikoj de la ariana regno de Vandaloj.
Dekomence dividita laŭ kvin libroj, la verko estas hodiaŭ publikigita laŭ tri, kies la unua, kiu okupiĝas pri la regno de Genserico (427-477), estas resumo de aliaj verkoj, dum la restantaj du, kiuj kovras la regnon de Unnerico, estas la rezulto de la atestoj de Viktoro.
Spite de fojaj troigoj en liaj priskriboj, malmultas la eventoj rakontitaj kaj neokazintaj.
Viktoro lanĉas lumon sur la religiaj kaj sociaj kondiĉoj de Kartago kaj pri la afrika liturgio de tiu epoko. Lia historio entenas multajn dokumentojn alimaniere ne alireblaj, kiel la kredokonfeso de la ortodoksaj episkopoj, inter kiuj sankta Eugeno de Kartago, prezentita al al Unnerico dum la ariana-katolika sinodo de 484.
Du dokumentoj– Passio beatissimorum martyrum qui apud Carthaginem passi sunt sub impio rege Hunerico kaj Notitia Provinciarum et Civitatum Africae – kiuj origine estis inkluzivitaj en la vero, eble ne apartenas al Viktoro; la unua povus estis verko de lia samtempulo, dum al dua listigas la katolikajn episkopojn kunvokitajn al la sinodo de 484] laŭ la geografiaj zonoj de iliaj sidejoj.
En la Katolika Eklezio kaj en iuj ortodoksaj eklezioj Viktoro de Vita estas kultata kiel sanktulo kaj festata la 23-an de aŭgusto.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- latine Monvmenta Germaniae Historica, edidit Societas Aperiendis Fontibvs Rerum Germanicarvm Medii Aevi, Avctorum Antiqvissorum Tomi III pars prior, Berolini apud Weidmannos 1879: Victoris Vitensis Historia persecvtionis africanae provinciae svb Geiserico et Hvnirico Regibvs Wandalorvm, recensvit Carolvs Halm Arkivigite je 2012-03-06 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] Latinlingva teksto
- Patrologia Latina 58, 125-434.