Vilyvitány
Etoso
Vilyvitány [vijvitAnj] estas malgranda unuigita vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Sátoraljaújhely.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Areo: 13 km²
- Alto super marnivelo: 204 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.495/21.5665
- Loĝantaro: 320
- Poŝtkodo: 3991
- Telefonprefikso: 47
Situo
[redakti | redakti fonton]Vilyvitány situas sur deklivoj, laŭ la slovaka landlimo, fine de sakovojo. Pálháza troviĝas 9, Sátoraljaújhely 16, Sárospatak 24, Gönc 26, Miskolc 92 km-ojn.
Historio
[redakti | redakti fonton]Dum la historio estis tie 2 vilaĝoj: Vily kaj Vitány. Post Traktato de Trianon la vilaĝoj trovis sin apud la nova limo de Ĉeĥoslovakio. Ili unuiĝis en 1940. Ekde 2008 ankaŭ Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la kontrolado ĉesis ĉe la limo. Vilaĝservo estas migra poŝto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- kalvinana baroka preĝejo el la 18-a jarcento
- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Anna de 1805
- golgoto
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En la iama Vily naskiĝis pedagogo József Bakos.