(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Webex - Vikipedio Saltu al enhavo

Webex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Webex
negoco vd
Dum 1995 - nekonata/nuntempe
Fondintoj Subrah Iyar vd
Sidejo Foster City
Lando Usono
Agokampo WebEx
ISIN-kodo US94767L1098
TTT Oficiala retejo
vdr

Webex de Cisco estas usona kompanio, kiu disvolvas kaj vendas programaron por retaj kunsidojVideo Teleconference Calls (VTC).

Ĝi estis fondita en 1995 kiel WebEx fare de Subrah Iyar kaj Min Zhu kaj akirita fare de Cisco Systems en 2007[1].

Cisco Systems ofertas diversajn produktojn por reta kunlaborado inter privataj individuoj kaj kompanioj sub la nomo Webex . Ĉi tio inkluzivas, ekzemple, retkunsidajn solvojn, IP-telefonion, tujan mesaĝadon, dosiertranslokigon, ekrankundividon kaj aliajn funkciojn.

Por pli grandaj kompanioj aŭ asocioj ankaŭ aliaj helposolvoj disponeblas kiel ekzemple diversaj virtualaj kunvenejoj por povi kunsidi aŭ kunlabori internacie. Tiel ili ŝparas monon je transportkostoj kaj gajnas tempon.

La individuaj produktoj havas modulan strukturon kaj povas esti adaptataj kaj vastigataj laŭ propraj bezonoj. Krom aplikaĵoj por la moveblaj platformoj Android kaj iOS, estas ofertataj labortablaj klientoj (angle: desktop clients) por Vindozo, Linukso kaj macOS.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (en) Om Malik, Why Cisco paid $3.2B for WebEx? Arkivigite je 2020-06-13 per la retarkivo Wayback Machine, Gigaom, la 15-an de marto 2007.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Reta kunsido

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Webex-retejo