(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Zifta - Vikipedio Saltu al enhavo

Zifta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zifta
urbo Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Loĝantaro 93 740  (2006) [+]
Geografio
Geografia situo 30° 43′ N, 31° 14′ O (mapo)30.71194444444431.239444444444Koordinatoj: 30° 43′ N, 31° 14′ O (mapo) [+]
Alto 16 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Zifta (Egiptio Nildelto)
Zifta (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Zifta

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zifta [+]
vdr

Zifta (arabe زفتى, kopte ⲍⲉⲃⲉⲑⲉ) estas urbego en nordorienta Egiptio, en Nildelto, en Provinco Garbija.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En Zifta loĝis 102 411 en 2018 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Zifta kuŝas sur la maldekstra bordo de la orienta branĉo de Nilo 16 m super la marnivelo, ĝuste ĉe la kontraŭa bordo troviĝas Mit Gamr. Tiu Mit Gamr troviĝas 2, provinca sidejo Tanto 15, Benho 28, Zagazigo 29, Kafr aŝ-Ŝejĥo 40, Abu Kebir 41, Ŝebin el-Komo 45, ĉefurbo Kairo 75, Damiato 95, Ismailio 99 kilometrojn (aere) [1].

En la 12-a jarcento Zifta estis grava regiona komerca centro precipe por teksaĵoj, silkoj, linoj, indigoj, sezamoj. Ekde la 1670-aj jaroj la loko estis signifa laborejo, kie oni prilaboris kafsemojn. En 1919 la britoj ekzilis la lokajn gvidantojn, tial ribelo okazis, eĉ oni deklaris sendependecon kaj respublikon.

En Zifta oni produktas pretajn vestaĵojn kaj laktaĵojn. Menciindas, ke digoj ĉe Nilo estis konstruitaj inter 1881 kaj 1952.

3 fervojaj linioj, unu ĉefvojo kaj 3 flankovojoj kuras al Zifta. Po unu pontoj (nur voja kaj komuna voja-fervoja) funkcias tra la Nilbranĉo, kiu estas navigebla.

Zifta situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas ĉirkaŭ 50 mm. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 13-27 °C.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans