Zizifo
Aspekto
La zizifo (Ziziphus) estas genro de fal- aŭ daŭra-foliaj arboj kaj arbedoj el ramnacoj kun karnaj drupoj; precipe tropika kaj subtropika genro de ĉirkaŭ 40 specioj, pluraj kultivataj por sukerhava, manĝebla kaj medicine uzata drupo.
Kelkaj specioj
[redakti | redakti fonton]- Jujubzizifo (Ziziphus zizyphus) estas jujubarbo, de kiu oni rikoltas jujubojn.
- Lotusozizifo (Ziziphus lotus) estas dorna trunkarbusto, al kiu oni atribuas la lotusofrukton kiu laŭ greka legendo forgesigas la patrolandon al homoj, kiuj ĝin manĝas.
- Ĵoazarbo, Ziziphus joazeiro, ĝi estas mezgranda arbo en sia natura kaatingo kaj fermita medio, kun tordaj branĉoj protektitaj de dornoj.