« Edukado estas la bonega motoro de persona disvolviĝo. Ĝuste per edukado filino de kamparano povas fariĝi kuracisto, filo de ministo povas fariĝi estro de mino, infano de farmistoj povas fariĝi prezidanto de granda nacio. Ĝuste tio, kion ni faras el tio, kion ni havas, ne kion ni donas, apartigas unu homon de alia. »
« (angle) Education is the great engine of personal development. It is through education that the daughter of a peasant can become a doctor, that the son of a mineworker can become the head of the mine, that a child of farmworkers can become the president of a great nation. It is what we make out of what we have, not what we are given, that separates one person from another. »
« Kiam vi regas la pensadon de viro, vi ne devas zorgi pri liaj agoj. Vi ne devas diri al li, ke li ne staru ĉi tie aŭ iru tien. Li trovos sian "taŭgan lokon" kaj restos en ĝi. Vi ne bezonas sendi lin al la malantaŭa pordo. Li iros sen esti informita. Fakte, se ne ekzistas malantaŭa pordo, li tranĉos unu por sia speciala profito. Lia edukado fariĝas necesa. »
« (angle) When you control a man's thinking you do not have to worry about his actions. You do not have to tell him not to stand here or go yonder. He will find his "proper place" and will stay in it. You do not need to send him to the back door. He will go without being told. In fact, if there is no back door, he will cut one for his special benefit. His education makes it necessary. »
« La celo de arta edukado ne estas produkti pli da artistoj, kvankam tio estas kromprodukto. La reala celo de arta edukado estas krei kompletan homan estaĵojn kapablaj konduki sukcesajn kaj produktivajn vivojn en libera socio. »
« (angle) The purpose of arts education is not to produce more artists, though that is a byproduct. The real purpose of arts education is to create complete human beings capable of leading successful and productive lives in a free society. »
« La ĉefajn kialojn por maltrankviliĝi Usono havas ses... La kvina vundebla loko de Usono estas tre malfortaj scioj de la usona loĝantaro pri la ekstera mondo. Amara vero estas ke la usonanoj timige malbone orientiĝas en la bazaj aferoj de la monda geografio, kurantaj eventoj kaj eĉ en ŝlosilaj punktoj de la monda historio… Laŭ studo de 2006, 63% de la usona junularo ne povis montri en la mapo de Proksima OrientoIrakon, 75% malsukcesis trovi Iranon, 88% — Afganion, kaj ĉio ĉi en la tempo kiam la lando realigis multekostan militkampanjon en la respektiva regiono. Ne pli bone statas la aferoj pri historio… pli ol 30% de plenkreskaj usonanoj ne povis nomi du landojn, kontraŭ kiuj Usono militis dum la Dua mondmilito… Laŭ rezultoj de la enketado, plenumita en 2002 de la Nacia Geografia Societo, komparanta sciojn pri geografio kaj kurantaj eventoj ĉe la junularoj de Svedio, Germanio, Italio, Francio, Japanio, Britio, Kanado, Usono kaj Meksiko, Usono okupis la antaŭlastan lokon, pene avancinte nur sian malpli evoluintan najbaron Meksikon… »
« …rolo de intelektularo ĉiam konsistis en tio, ke ĝi estis interliga ĉenero aŭ peranto inter malnovaj kaj novaj potencogrupoj. La plej famaj el tiaj grupoj estis helenajsklavoj, kiuj longan tempon servis kiel edukistoj kaj proksimaj konfidenculoj de la romiapotenco. Kaj nome tiun ĉi servistan rolon de konfidenciulo ĉe magnato — ne gravas, ĉu negoca, milita aŭ politika — edukisto plu ludis en la okcidenta mondo ĝis la nuntempo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Ĉe la elektrateknologio homaj taskoj komplete limiĝas je edukado kaj esplorado… tio signifas ke ĉiuj formoj de okupiteco transformiĝas je “pagenda edukado”, kaj ĉiuj formoj de riĉeco kreiĝas per movado de informoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Televidainfano ne kapablas antaŭvidi, ĉar li deziras engaĝiĝon kaj ne kapablas akcepti fragmentan kaj simple vidigitan celon aŭ sorton nek en edukado, nek en la vivo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
«Aŭtomatigo estas la informo kaj ĝi ne nur eliminas laborpostenojn en la mondo de laboro, sed ankaŭ eliminas fakojn en la mondo de edukado. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« En la eduka sfero la kutima divido de lernoplano je la fakoj arkaiĝis same kiel post alveno de la Renesanco arkaiĝis la mezepokaj trivium kaj kvadrium. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Daŭrigante en la spirito de la nunaj specimenoj de fragmenta senligiteco, niaj lernejaj lernoplanoj garantiite liverados al ni civitanojn, ne kapablajn kompreni tiun kibernitikanmondon en kiu ili vivas. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Oni senĉese gurdas ke el infano necesas eduki individuon. Kompreneble mi genuiĝas antaŭ tiu ĉi alta eduka idealo. Tamen kiu devas fari tion? Unuavice kaj precipe tio estas la plej ordinaraj nekompetentaj gepatroj, kiuj mem tre ofte dum duono aŭ eĉ dum tuta sia vivo restas grandparte la infanoj. »
« Nia problemo pri edukado kutime suferas pro unuflanka interesiĝo pri la aŭspiciata infano kaj same unuflanka malaltento al la needukiteco de la plenkreska edukisto. Ĉiu finlerninto estas apriore konsiderata esti tute edukita, do plenkreska. »
« ...nian nuntempan pedagogian kaj psikologian ekscitiĝon pri la infano mi suspektas je senhonesta komploto: oni parolas pri la infano, sed evidente supozas la infanon en la plenkreskulo. En la plenkreskulo fiksiĝis nome la infano, eterna infano; io ankoraŭ evoluanta, neniam finita, bezonanta ĉiaman flegadon, atenton kaj edukadon. »
« ...ni ne agnoskas, ke ni bezonas edukadon, ĉar tio plej senhezite memorigus al ni, ke ni mem estas ankoraŭ infanoj kaj grandparte bezonas la edukadon. »
« ...la gepatroj estas obseditaj je la vera fanatikeco provizi al la infanoj ĉiam kaj ĉion “plej bonan” kaj “vivi nur por ili”. Tiu sufiĉe populara stereotipo plej multe malhelpas al la gepatroj mem evolui kaj ĝi ankaŭ donas al ili rajton trudi al la infanoj sian “plej bonan”. Tamen efektive tiu “plej bona” estas tio, kion la gepatroj mem neglektas rilate sin mem. La infanoj estas orientitaj atingi tion, kion ne atingis la gepatroj, al ili estas trudataj la ambicioj, kiujn la gepatroj ne sukcesis realigi. Tiaj metodoj kaj idealoj naskas pedagogiajnmonstrojn. »
« Imagi la vivon de infano kiel procezon, do en la senĉesa moviĝo, ŝanĝiĝo, evoluo, multaj eĉ nun ne kapablas. Al tiuj homoj ĝis nun foje ŝajnas ke la infano estas nura kestego, el kiu oni reprenos tion, kion oni metis. Se oni metas amon al lupo aŭ kulo aŭ muŝo, do tiu ĉi amo restos en li ĝis la fino de lia vivo. Kaj ili klopodas enŝovi tien, en tiun ĉi kestegon, laŭeble pli da bonaj aĵoj kaj ege miras, kiam ili elprenas de tie tute ne tion, kion ili metis. »
« Представить себе жизнь ребенка в виде процесса, то есть в беспрерывном движении, изменении, развитии, многим и сейчас не под силу. Этим людям все еще порою мерещится, что ребенок есть просто сундук, в который что положишь, то и вынешь. Положишь любовь к волку, или к комару, или к мухе так эта любовь и останется в нем до самого конца его жизни. И они стараются напихать туда, в этот сундук, возможно больше хороших вещей и очень удивляются, когда вынимают оттуда совсем не то, что туда положили. »
« El tio, ke la infano en tri jarojn trapasas periodon de rompado de ludiloj, tute ne sekvas ke dekkvinjaraĝa li iĝos rompisto de sekurecŝrankoj. »
« Из того, что ребенок в три года переживает период ломания игрушек, отнюдь не следует, что к пятнадцатилетнему возрасту он сделается взломщиком несгораемых касс. »
« …majesta direktoro de popola lernejo, sur kies vizaĝo estas skribite: “Mi estas enuo kaj naŭzo, ĉar radikoj de lernado estas amaraj kaj nur ĝiaj fruktoj dolĉaj”. »
« …величественный директор народного училища, у которого на лице начертано: "Аз есмь уныние и тошнота, ибо корни учения горьки, и лишь плоды его сладки". »
« Unue, super la tuta lernejo pendas nivelanta mano de regulo. Estas reguligataj en ĉiuj detaloj ne nur limoj kaj enhavo de scio, sed ankaŭ nombro da horoj pojare, dediĉataj al ĉiu ĝia fako. Ne strebo al disvastigo de la scio staras sur la unua loko, sed obtuza timo de tiu ĉi disvastigo. Pri karakteraj specifaĵoj de la lernantoj estas forgesite komplete: ĉiuj supoziĝas esti tajlitaj laŭ unu mezuro, al ĉiuj estas instruata la sama skalo. Transiriga aŭ ne transiriga poento — jen sola mezurilo por taksado, ĉe tio oni ne prenas je konsiderado, kiom en tiu ĉi poento partoprenas blinda hazardo. Pri persono de la pedagogo ankaŭ estas forgesite. Li povas nek halti por troaj kvin minutoj je tia epizodo de scio, kiun li konsideras grava, nek dediĉi kvin minutojn malpli al tia epizodo, kiun li konsideras nesufiĉe grava aŭ antaŭtempa. Li estas devigata plenumi literon de la regulo — kaj nenion pli.
Sed tiukaze kial ne apliki telefonon? Oni dungu en la centro selektitajn kaj sufiĉe konvenajn al nivelo de la nuntempaj postuloj pedagogojn, kiuj ja disvastigu per telefono lumon de scio laŭ vizaĝo de la universo, dum surloke tenu nurajn mentorojn, kiuj zorgos ke la lernantoj ne petolu… »
«Прежде всего, над всей школой тяготеет нивелирующая рука циркуляра. Определяются во всей подробности не только пределы и содержание знания, но и число годовых часов, посвящаемых каждой отрасли его. Не стремление к распространению знания стоит на первом плане, а глухая боязнь этого распространения. О характеристических особенностях учащихся забыто вовсе: все предполагаются скроенными по одной мерке, для всех преподается один и тот же обязательный масштаб. Переводный или непереводный балл — вот единственное мерило для оценки, причем не берется в соображение, насколько в этом балле принимает участие слепая случайность. О личности педагога тоже забыто. Он не может ни остановиться лишних пять минут на таком эпизоде знания, который признает важным, ни посвятить пять минут меньше такому эпизоду, который представляется ему недостаточно важным или преждевременным. Он обязывается выполнить букву циркуляра — и больше ничего.
Но, в таком случае, для чего же не прибегнуть к помощи телефона? Набрать бы в центре отборных и вполне подходящих к уровню современных требований педагогов, которые и распространяли бы по телефону свет знания по лицу вселенной, а на местах содержать только туторов, которые наблюдали бы, чтобы ученики не повесничали…»
« Verĉjo libere parolis france kaj angle, sed iom konfuziĝis pri la rusa lingvo. Ŝin cetere frekventis rusa instruistino (ĉipa), kiu konatigis al ŝi koncizan gramatikon, koncizan sanktan historion kaj unuajn regulojn de aritmetiko. Sed [patrino] Sofia Miĥajlovna sentis, ke mankas io kaj fine komprenis ke mankas germanino. »
« Верочка свободно говорила по-французски и по-английски, но несколько затруднялась с русским языком. К ней, впрочем, ходила русская учительница (дешевенькая), которая познакомила ее с краткой грамматикой, краткой священной историей и первыми правилами арифметики. Но Софья Михайловна чувствовала, что чего-то недостает, и наконец догадалась, что недостает немки. »
«Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn.»
« La ĉefa celo de edukado en la lernejoj estu krei virojn kaj virinojn, kiuj kapablas fari novajn aferojn, ne simple ripeti tion, kion faris aliaj generacioj; viroj kaj virinoj kiuj estu kreivaj, inventemaj kaj eltrovemaj, kiuj povas esti kritikaj kaj kontroli, kaj ne akcepti, ĉion al ili ofertitaj. »