« Post ekzekuto la amaso eĉ pli ol iam ajn sentas timon de la morto. Ĝi disfalas kaj disiĝas, kvazaŭ panike forkurante. Ju pli grava estis la viktimo, des pli granda estas la timo, trafanta la amason. Ĝi povas konserviĝi nur se ekzekutoj sekvos seninterrompe unu la alian. »
« Disfalo de la persekutanta amaso, eksterminta sian viktimon, okazas speciale rapide. Tion bone konas regantoj, kies potenco estas minacata. Ili ĵetas al la amaso viktimon por haltigi ĝian kreskon. Multaj politikaj ekzekutoj estis faritaj sole por tiu ĉi celo. Aliflanke gvidantoj de la radikalajpartioj ofte ne komprenas, ke, atinginte sian celon, publike ekzekutinte danĝeranmalamikon, ili ofte damaĝas pli sin mem ol la malamkian partion. »
«Abomeno je la kolektivamortigo aperis tre antaŭnelonge. Ĝin oni ne supertaksu. Eĉ hodiaŭ ĉiu partoprenas en publikaj ekzekutoj, nome per gazeto. Nur nun li partoprenas en ili, same kiel en ĉio alia, kun pli granda komforto. Li trankvile sidas en sia hejmo kaj el centoj da sciigoj haltas ĉe tiuj, kiuj speciale ekscitas lin. »
« [pri la reganto] Sento de la minaco en ĝi neniam endormiĝas… timoj liaj devas iĝi ju pli fortaj, des pli da liaj ordonoj estas plenumataj. Li povas subpremi la dubojn nur per la agoj. Li ordonas ekzekuti iun nur por la ekzekuto mem, ne gravas, ĉu kulpas la viktimo. Li okazigas la ekzekutojn unu post alia dum multiĝas liaj duboj. La plej fidindaj, oni povas diri perfektaj liaj subuloj estas tiuj, kiuj mortis por li. »
« Pozon de genuado oni povas trakti kiel petegon pri la kompato. La kondamnito al ekzekuto metas la kapon, li abnegaciis pri tio ke oi forhakos ĝin. Li ne rezistas, lia pozo mem faciligas plenumadon de alies volo. Sed li kunpremas la manojn kaj petegas la reganton pri pardono en la lasta momento. La genuado estas ĉiam ludo en la lasta momento, eĉ se efektive temas pri io tute alia, pri iu servo, pri montro de atento. Tiu kiu ŝajnige fordonas sin en la manojn de la morto, aljuĝas al tiu antaŭ kiu li genuiĝas la plej grandan potencon — la potencon pri la vivo kaj morto. Al tiom pova reganto estos tute ne malfacile fari iun ajn favoron. Kaj tiu favoro devas esti ne malpli granda ol senpoveco de la genuanto. La ludata distanco devas esti tiom granda, ke nur grandeco de la reganto povus ĝin superi; kaj se tio ne okazos, la reganto mem en la sekva momento eksentos sin malpli granda ol en la momento, kiam antaŭ li oni genuiĝis. »