NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La gajno de mono kiel sola fokuso de onia vivo demonstras certan mankon de ambicio. Ĝi postulas tro malmulte de vi. Estas nur kiam oni aliĝas al pli granda kaŭzo ke oni plenumas sian veran kapablon. »
«La origino de la tuta scienco estas en la deziro koni kaŭzojn; kaj la origino de ĉiuj falsaj sciencoj kaj trompoj estas en la deziro akcepti falsajn kaŭzojn anstataŭ neniujn; aŭ, kio estas la sama afero, en la malemo agnoski nian propran nescion.»
« (angle) The origin of all science is in the desire to know causes; and the origin of all false science and imposture is in the desire to accept false causes rather than none; or, which is the same thing, in the unwillingness to acknowledge our own ignorance. »
« Kvankam penetri en la intimajn misterojn de la naturo kaj de tie lerni la verajn kaŭzojn de fenomenoj ne estas permesite al ni, tamen povas okazi, ke certa fikcia hipotezo sufiĉas por klarigi multajn fenomenojn. »
« Ni akceptu, ke la mondo estas mistero. Naturo estas nek nur materia nek tute spirita. La homo, ankaŭ estas pli ol karno kaj sango; alie, neniuj religioj estus eblaj. Malantaŭ ĉiu kaŭzo estas ankoraŭ alia kaŭzo; la fino aŭ la komenco de ĉiuj kaŭzoj ankoraŭ ne troviĝis. »
« [pri kaŭzeco en paranojo] Ĉi tie necesas indiki je la manio de kaŭzeco, kiam kaŭzeco iĝas celo en si mem, kion en tia skalo oni povas observi nur ĉe la filozofoj. Nenio okazas senkaŭze, necesas nur ĝuste starigi la demandon. Kaŭzo ĉiam troviĝos. Ĉio nekonata resumiĝos je la konata. Kiam venos io stranga, ĝi estos senmaskita kiel inspirita de iu. Malantaŭ masko de la nova tempo ĉiam malfermiĝos la malnova, necesas nur scii deŝiri ĝin per neŝancelebla mano. Bazado iĝas la pasio, trovanta sian esprimon pro iu ajn preteksto. »
« Procezo de deŝirado de la maskoj kaj senmaskigado por la paranojulo — kaj ne nur por li — estas unu el bazaj procezoj. Sur ĝia bazo estiĝas ankaŭ la kaŭza manio, ĉar ĉiuj kaŭzoj resumiĝas finfine je personoj. »
« …la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »
« Ankoraŭ en la 18-a jarcentoDavid Hume pruvis, ke neniu sinsekvo, ĉu natura aŭ logika, atestas iun ajn kaŭzecon. La sekva simple aldoniĝas al la antaŭa, sed ne estas kaŭzata de ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Neskribaj kaj nevidaj kulturoj interesiĝas ĉefe pri internaj ol pri eksteraj kaŭzoj. Pro tio la skribaOkcidento vidas la tutan restan mondon kiel ĉenitan per dense plektita araneaĵo de superstiĉoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]