(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Etno - Vikivojaĝo Saltu al enhavo

El Vikivojaĝo
Etno
Etno
Lando Italio
Regiono Sicilio
La vulkano Etno, vidita de Randazzo
[[ File:Ŝablono:LANLIN-situobildo por regiono de Italio |400px|noframe|Situo de Etno.]]

Etno, (itale: Etna), estas vulkano en la insulo Sicilio, en Italio.

Etno estas la plej alta eŭropa vulkano kaj kun siaj 3.330 m super marnivelo ĝi estas la plej alta pinto en Sicilio. Etno estas parto de la mondaj heredaĵoj protektataj de Unesko.

Kompreni

[redakti]
Municipoj de la Etna areo

Ĉi tiu sicilia vulkano estas celloko por turistoj ĉiujare pro la sensaciaj laftorentoj, kiujn ofte oni povas observi vive.

Etno estas vulkana komplekso kiu originis en la Kvaternaro. Tra la jarmiloj, per siaj erupcioj ĝi kontribuis al formado de la ĉirkaŭa teritorio, modifante la pejzaĝon kaj ankaŭ minacante la loĝantarojn kiuj loĝas en la areo. La vulkano ankaŭ kontribuis al kreado de multaj legendoj kaj en greka kaj latina mitologio kaj en pli postaj tempoj. La teritorio estas vasta kaj varia: urbaj areoj, arbarkovritaj areoj kaj vastaj dezertaj areoj kiuj estas submetitaj al laftorentoj aŭ iĝas skideklivoj dum la vintro kiam neĝo falas. Ekde 2014 ĝi estas enmetita en la liston de havaĵoj protektataj de Unesko.

Etno leviĝas ĉe la orienta marbordo de Sicilio, ene de la teritorio de la provinco Katanio kaj estas traigata de la 15-a meridiano oriente, kiu prenas sian nomon de ĝi. Ĝi okupas areon de 1.265 km², kun diametro de pli ol 40 kilometroj kaj baza perimetro de proksimume 135 km.

Post Strombolo, Etno estas la plej aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo. La vaporoj ofte estas liberigitaj kaj erupcioj akompanitaj de laf-torentoj ankaŭ estas oftaj.

Sur la orienta flanko, grava referenco estas la valle del bove, granda depresio plenigita de la laf-torentoj kiuj periode plenigas ĝin. La ĉeffluoj okazas en tiu areo de kiam unu flanko de la monto kolapsis kaj glitis direkte al la maro je ĉirkaŭ la jaro 6000 a.K.

La okcidenta deklivo neniam estas atakata de fluoj, same kiel la norda. Ekzistas eĉ neniuj alirvojoj krom preni longajn grimp-ekskursajn vojojn.

Estas du flankoj viziteblaj, t.e. tiuj kie estas vojoj kiuj kondukas ĝis la alto. Sur la nordorienta flanko oni atingas la Piano Provenzana je 1.800 m kun la samnoma rifuĝejo. Dum sur la suda flanko la Rifugio Sapienza je 1,923 m.

La nuntempe aktivaj krateroj estas la pintaj:

  • La Bocca Nuova
  • Nordorienta Kratero
  • Sudorienta Kratero
  • Nova sudorienta kratero (Nuntempe la plej aktiva kratero).

La Valo de la bovo

[redakti]
Dosiero:The Valle del Bove Etna.jpg
Vido de la Valle del Bove el Rocca della Valle

La Valle del Bove estas platfunda kaldero situanta sur la orienta flanko de Etno. Ĉi tiu granda depresio kun surfac-areo de 37 km2 estis kreita ne de unu evento sed de serio de fenomenoj el periodo inter 10.000 kaj 2.000 jaroj antaŭe. La sinsekvo de eksplodemaj, sismaj kaj negravaj kolapsofenomenoj finfine ekigis gravitan gliton kiu kaŭzis la kolapson de enorma parto de la orienta flanko de la vulkano kun la sekva formado de tiu depresio kun tipa hufum-formo. La larĝo de la Valle del Bove estas proksimume 7 km. - kaj la longeco, kiu iras de okcidento al oriento, mezuras 6 km. El la sudaj kaj nordaj randoj de la Valo de la Bovo aperas spektaklaj magmaj rokoj; la digoj, vertikalaj entrudiĝoj de magmo, malvarmiĝis ene de la vulkano kaj poste elmontriĝis pro pliaj kolapsoj kaj erozio. La plej altaj digoj situas sur la suda flanko de la Bovo-valo kiuj atingas 400 metrojn en alteco, la "Serra del Salifizio". La okcidenta muro de la Bove-valo estas dividita en multnombrajn krestojn: Serra Perciata, Serra Vavalaci, Serra Cuvigghiuni, Serra Giannicola grande, Serra Giannicola piccola. Ene de la Bovo-valo estas cindrokonusoj, inter la plej videblaj kaj konataj estas: Monte Simone kaj la Montoj Centenari, ambaŭ sistemoj devenantaj de du erupcioj de la 19-a jarcento. La Valle del Bove funkcias kiel kolektejo por la laftorentoj kiuj fluas de la pintkrateroj direkte al la oriento, sudoriento kaj nordoriento. La erupcio de 1991-1993 kiu daŭris 472 tagojn (la plej longa de la 20-a jarcento) radikale ŝanĝis la aspekton de la sudorienta parto de la valo, kovrante ĝin per dika tavolo de lafo kaj detruante terpecojn de kultivita tero. Kelkaj el la plej novaj lastatempaj erupcioj en 2021 kaj denove en 2022 fluis ene de la Valle del Bove. Kaj sur la suda kaj norda flankoj estas punktoj de kiuj eblas super-rigardi la Valo. En la suda flanko la pado Dorso de Azeno estas unu el la plej facilaj, dum en la norda flanko per la pado 723 oni povas atingi Rocca della Valle je alteco de 2700 metroj.

Flaŭro kaj faŭno

[redakti]
La kvar protektaj areoj de Etno

Flaŭro

[redakti]
Astragalo sicilia
Flaŭro de Etno

Faŭno

[redakti]


Historio

[redakti]
Mapo de la erupcio de 1983

Geologiaj esploroj montris ke en 1500 a.K. amasa erupcio okazis. La erupcio de 693 a.K estis la unua erupcio registrita skribe. Pliaj erupcioj okazis en 475, 426-425 kaj 394 a.K. Dum romiaj tempoj, gravaj erupcioj okazis en 350, 141, 135 kaj 126 a.K. La plej forte registrita erupcio okazis en 122 a.K. En 44, 38 kaj 32 a.K. Post mallonga tempo, grandaj erupcioj okazis, kiuj mallumigis la ĉielon de Romo kaj kaŭzis malsukceson de rikolto same malproksime kiel Egiptio.

La erupcio de 2002
La erupcio de la nordorienta kratero de 2006
La erupcio de oktobro 2013

Mitoj kaj legendoj

[redakti]
La giganto Tifono
La morto de Empedocle, verko de Salvator Rosa

Urboj

[redakti]

Municipoj en la areo de la Parko de Etno:

  • Adrano - Antikva urbo de sicilaj originoj, hodiaŭ hejmo de interesa muzeo kaj bela historia centro.
  • Belpasso - Etna urbo kie ĉeestas la fenomeno de la Salinelle di San Biagio, t.e. kotvulkanetoj verŝajne ligitaj al la agado de la vulkano.
  • Bronte - Urbo fama pro pistako sed ankaŭ referenco por vizitado de proksimaj lokoj.
  • Castiglione di Sicilia - Unu el la plej belaj vilaĝoj en Italio, en ĝia teritorio estas la bizanca Kubo de Santa Domenica.
  • Linguaglossa - Bonega alirpunkto al la norda flanko kaj la pintkrateroj.
  • Mascali - La urbo estas menciita en la romano Don Giovanni in Sicilia de Vitaliano Brancati, sed ĝi ankaŭ estas la centro de la produktado de vino Nerello Mascalese.
  • Milo - La komunumo estis elektita de Franco Battiato kiel dumviva loĝejo.
  • Nicolosi - La urbo de kiu la plej multaj turistoj grimpas Etnon al la rifuĝejo Sapienza.
  • Pedara - Etna urbeto kun pompa patrinpreĝejo.
  • Piedimonte Etneo - Kiel sugestas la nomo, ĝi estas unu el la municipoj kun klara Etna identeco.
  • Ragalna - La astronomia observatorio Serra la Nave apartenas al sia teritorio.
  • Randazzo - Mezepoka urbo banita de la rivero Alcantara, bonega punkto de kiu komenci esplori la nordan flankon de Etno kaj la proksimajn parkojn Nebrodi kaj Alcantara.
  • Sant'Alfio - La urbo estas fama pro la festoj de siaj patronoj Alfio, Filadelfo kaj Cirino kaj pro la ĉeesto de la jarcenta Kaŝtanarbo de la Cent Ĉevaloj.
  • Santa Maria di Licodia - Estas pluraj antikvaj monumentoj inkluzive de unu el la tiel nomataj piramidoj de Etna kaj cisternoj de la romia epoko.
  • Trecastagni - Urbo plena de preĝejoj el kiuj eblas admiri belan panoramon de la Ionia marbordo.
  • Zafferana Etnea - Konata pro la jarcenta minaco de lafo kaj tertremoj kiuj turmentis ĝin, ĉiujare en oktobro ĝi altiras multajn vizitantojn por la Ottobrata.

Klimato

[redakti]

Etno havas specifan klimaton kompare kun la resto de Sicilio. Ĝis 1.000 m super marnivelo, la klimato estas varma kaj temperita, kun malmulte da pluvo kaj kun minimumaj temperaturoj kiuj restas super 4 °C, dum la temperaturo povas superi 40 °C somere en la pli malaltaj lokoj. Super 1.000 m la klimato estas malvarma, temperita kaj pluvokvanto estas abunda. Temperaturoj falas ĝis -5 °C vintre kaj neĝadoj kovras la pinton de la vulkano de novembro ĝis marto ĉiun jaron. La ĉeesto de preskaŭ konstantaj fortaj ventoj supre donas perceptitan temperaturon de ĝis -10 °C vintre.

Eniri

[redakti]
Etno de la satelito en 2010

Eniri avie

[redakti]

Eniri trajne

[redakti]

Eniri buse

[redakti]

Transportiĝi

[redakti]

Transportiĝi perpiede

[redakti]

Publika transporto

[redakti]

Transportiĝi aŭte

[redakti]

Vidi

[redakti]

Fari

[redakti]

Lerni

[redakti]

Labori

[redakti]

Aĉeti

[redakti]

Vendejaroj

[redakti]

Manĝi

[redakti]

Trinki

[redakti]

Loĝi

[redakti]

Esperanta loĝado

[redakti]

Kampadejoj

[redakti]

Hosteloj

[redakti]

Hoteloj

[redakti]

Sekureco

[redakti]

Esperanto

[redakti]

Lokaj esperantistoj

[redakti]

Konsulejoj

[redakti]

Viziti plu

[redakti]

Rimarkoj

[redakti]
    skizo
    Ĉi tiu artikolo estas ankoraŭ skizo kaj bezonas vian atenton.
    Ĝi jam enhavas skizon sed ne multan plian enhavon. Kuraĝu kaj plibonigu ĝin.