imposto
Aspekto
imposto
Kazo | Ununombro | Plurnombro |
---|---|---|
Nominativo | imposto | impostoj |
Akuzativo | imposton | impostojn |
- Deviga kontribuo de civitanoj al la ĝeneralaj bezonoj de ŝtato, urbo kaj tiel plu.
- Mi devas pagi impostojn pri la aŭto.
- Ĉiuj aĉetantoj pagas nerektajn impostojn - impostojn, enkalkulitajn en la prezoj de varoj.
- Oni impostas vinon.
- Ŝi ne estas impostebla, ĉar ŝi nenie laboras.
- Li provis imposteviti, ĉar li tute ne volis pagi impostojn.
- Ĉu tiu ĉi varo estas senimposta?
- Mi ne komprenas, kial oni superimpostis ĝin (metis kroman imposton).
- Ni veturigis la varojn al alia lando kaj devis pagi limimposton.
- Vi devas pagi pontimposton por povi trapasi ĉi tiun ponton.
- Li jam estas plenkreska kaj devas pagi sangimposton (li devas militservi).
Tradukoj |
Referencoj kaj literaturo |