(Translated by https://www.hiragana.jp/)
nobla - Vikivortaro Saltu al enhavo

nobla

El Vikivortaro
Ĉi tiu kapvorto konsistas en fundamenta
radiko, derivaĵo aŭ kunmetaĵo.
Kazo Ununombro Plurnombro
Nominativo nobla noblaj
Akuzativo noblan noblajn
La nobla Korano en Esperanto
Vorterseparo
nobl + a

Signifoj

[redakti]
[1] Havanta altajn kaj malvulgarajn moralajn kvalitojn, senriproĉe justa, brava, honesta kaj malegoisma
Rimarkoj
Ne konfuzu „nobla“ kaj „nobela“!
Frazaĵoj
(figure)kemio, vivkemio: nobla gaso.
nobla karaktero, konduto, homo
Ekzemploj
[1] Tiu popolo sciis, kiel plori kaj malĝoji siajn noblulojn [...] Prefere: plori kaj malĝoji pri siaj nobeloj[1]
Derivaĵoj
[1] malnobla - Morale malbona, hontinda, malestiminda, fia: ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima! Marta; ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon[2].
malnoblulo - Homo malnobla, fiulo: li estas mensogisto kaj malnoblulo[3]
Derivaĵoj
etika, ideala, heroa, altruista, malavara, modela, sublima

Tradukoj

[redakti]
Referencoj kaj literaturo
  1. Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto.Roterdamo, 2005, paĝo 214-221
  2. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §33.
  3. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, §37.