Nacia Legado de “Quo Vadis”

Baldaŭ en tuta Pollando okazos Nacia Legado de la romano “Quo Vadis” de Henryk Sienkiewicz. Ĝian Esperantan tradukon faris en 1933 Lidja Zamenhof. Sabate la 3an de septembro je 14h00 ĉe la ĉefa placo de Bjalistoko kune kun Podlaĥia Libraro ni prezentos novan Esperantan eldonon de ĉi romano. Venu aŭskulti kiel sonas Sienkiewicz en la lingvo de LLZ 🙂

Respondi