(Translated by https://www.hiragana.jp/)
aŭd/i

*aŭd/i PV

*aŭdi

(tr)
1.
Senti, percepti per la oreloj: orelojn ili havas, sed ne aŭdas [1]; vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno [2]; mi aŭdis la ĝemadon [3]; bojas hundido kiel ĝi aŭdas de hundoj PrV ; li aŭdas muzikon [4]; li kuŝis senmove kelkajn minutojn, provante aŭdi sian internon [5]. VD:aŭskulti
2.
Sciiĝi per aŭdado: mi aŭdis multon pri vi; mi aŭdis, ke vi rezignas vian postenon; kie ĵuron vi aŭdas, malbonon suspektu PrV ; kiu ĉion senpripense parolas, aŭdos tion, kion li ne volas PrV ; kiu aŭdis unuan, ankaŭ aŭdu la duan (ne ignoru tion, kio ne plaĉas al vi) PrV ; pri […] malfeliĉo vi certe aŭdas ĉiun tagon [6]; oni aŭdas […] dubeman opinion [7]; kiu ne ridetis, tion aŭdante [8]? VD:ekscii, kompreni
1. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 135:17
2. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 3:10
3. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Eliro 6:5
4. Will Green: Will Green kondukas vin tra sia telefona labirinto, Monato, 1994/01, p. 13
5. Konstanten Krysakov: Kota akvo, Monato, 2000/03, p. 28
6. Spomenka Štimec: Saluton el Absurdistano, Monato, 1993/12, p. 9
7. Pejno Simono: Plansprache und Phraseologie, Monato, 2000/06, p. 33
8. Gerrit Berveling: Tro senkosta pentemo, Monato, 2000/08, p. 22
afrikanse:
hoor
albane:
dëgjojë
amhare:
መስማት
angle:
hear
arabe:
سمع
armene:
լսել
azerbajĝane:
eşitmək
beloruse:
чуць
bengale:
শ্রবণ
birme:
ကြား
bosne:
čuti
bretone:
klevet
bulgare:
чувам
ĉeĥe:
slyšet
dane:
høre
estone:
hear
eŭske:
entzun
filipine:
pakinggan
france:
entendre (un son)
galege:
escoitar
germane:
hören
guĝarate:
સાંભળવા
haitie:
tande
haŭse:
ji
hebree:
לשמוע
hinde:
सुनना
hispane:
oír
hungare:
hall
indonezie:
mendengar
irlande:
chloisteáil
islande:
heyra
itale:
1. udire 2. sentire (udire)
japane:
[きく]
jave:
krungu
jide:
הערן
jorube:
gbọ
kanare:
ಕೇಳಲು
kartvele:
მოვისმინოთ
katalune:
sentir, sentir-hi
kazaĥe:
тыңдау
kekĉie:
ab̕ink
kimre:
clywed
kirgize:
угуу
kmere:
koree:
듣다
korsike:
state à sente
kose:
eniyivayo
kroate:
čuju
kurde:
gûhdarkirin
latine:
audite
latve:
dzirdēt
laŭe:
ຍິນ
litove:
išgirsti
makedone:
слушаат
malagase:
mihainoa
malaje:
mendengar
malajalame:
കേള്ക്കുക
malte:
tisma
maorie:
rongo
marate:
लक्ष देऊन ऐकणे
monge:
hnov
mongole:
сонсооч
nederlande:
horen
nepale:
सुन्छन्
njanĝe:
akumva
norvege:
høre
okcidentfrise:
hearre
okcitane:
ausir
panĝabe:
ਸੁਣਦੇ
paŝtue:
ډرا
pole:
słyszeć
portugale:
ouvir
ruande:
umva
rumane:
auzi
ruse:
слышать
samoe:
faʻalogo
sinde:
ٻڌي
sinhale:
සවන්
skotgaele:
eisdibh
slovake:
počuť
slovene:
slišal
somale:
bay maqlaan
ŝone:
nzwa
sote:
utloa
sunde:
ngadenge
svahile:
kusikia
taĝike:
мешунавед,
taje:
ได้ยิน
tamile:
செவி மடுத்து கேள்
tatare:
ишет
telugue:
విను
tibete:
ཁོ་
tokipone:
kute
ukraine:
чути
urdue:
سن
uzbeke:
eshitmoq
vjetname:
nghe
volapuke:
lilön
zulue:
zwa

aŭdo

1.
Aŭdado: unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj PrV ; ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn [9]; lia rigardo kaj aŭdo svagiĝis [10]; misaŭdo [11];
2.
=aŭdpovo
9. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jesaja 11:3
10. Monato, Lode Van de Velde: Trancporto, 2010
11. Pejno Simono: Ĉu ni mortu miskomprene? (2), Monato, 2000/10, p. 23-25
angle:
hearing
beloruse:
слых
bretone:
klev, kleved
france:
unu vido taŭgas pli ol dek ~oj: voir c'est croire.
germane:
1. Hören unu vido taŭgas pli ol dek ~oj: ein Bild sagt mehr als tausend Worte.
hungare:
hallás
indonezie:
pendengaran
itale:
1. ascolto 2. udito
pole:
słuch
rumane:
auz
ruse:
слух

aŭda

Koncernanta la aŭdadon: frekvenco detektebla per la aŭda sistemo [12]; la aŭda subfrekvenco estas 7,74 MHz [13]; aŭda sistemo [14].
12. Vikipedio, Ondo
13. PEJNO Simono: Poloj per pelvo , Monato, 1995/04, p. 17
14. Aŭda sistemo
angle:
auditory
beloruse:
слыхавы
bretone:
-klev
france:
auditif
hungare:
halló-, hallás-, auditív
indonezie:
auditori
itale:
auditivo, uditivo
nederlande:
auditief
pole:
słuchowy
rumane:
auditiv
ruse:
слуховой
tokipone:
kute

aŭdado

Sentado de sonoj: aŭdado de instruo [15]; ne pleniĝas la orelo de aŭdado [16]; revolucia nova maniero de aŭdado [17]; nia aŭdado alkutimiĝis [...] al la ja tre „malĝustaj“ tercioj kaj sekstoj [18].
beloruse:
слых
germane:
Hören
hebree:
שמע
itale:
ascolto
kekĉie:
ab̕iil
nederlande:
gehoor
norvege:
hørsel
pole:
słuch
rumane:
auz
ukraine:
слух

aŭdigi

(tr)
Fari aŭdeblan sonon: leonido aŭdigis sian voĉon [19]; la tondro aŭdigadis brue frapon post frapo [20]; sensonan kvakadon ŝi de tempo al tempo aŭdigadis, tute tiel, kiel aŭdigas infano, kiam ĝi ĝemas en sonĝo [21].
angle:
make a sound
beloruse:
выдаваць гук
france:
faire entendre
germane:
anheben, erheben, verlauten lassen, zu Gehör bringen
hebree:
להישמע
hungare:
hallat
indonezie:
memperdengarkan
itale:
far udire, far sentire (udire)
pole:
rozgłaszać, rozlegać
rumane:
difuzat, răspândirea
ruse:
издать (звук)
ukraine:
подавати голос, видавати звуки, робити чутним

aŭdilo PIV1

ELE Aparato, tenata proksime al la orelo kaj transformanta elektran kurenton en sonon: li levis la aŭdilon (de telefono) [22]. SIN:aŭskultilo
22. M. Ende, trad. W. Diestel: La Senĉesa Rakonto, 1997
beloruse:
слухаўка
bretone:
selaouell
ĉine:
听筒 [tīngtǒng], 聽筒 [tīngtǒng], 电话听筒 [diànhuàtīngtǒng], 電話でんわ聽筒 [diànhuàtīngtǒng]
france:
écouteur
germane:
Hörer (Telefon-), Hörmuschel
indonezie:
pelantang telinga, penyuara telinga
pole:
słuchawka
rumane:
căști
ruse:
телефонная трубка, наушник, головной телефон, шлемофон
ukraine:
рупор, слухавка, телефонна трубка

misaŭdi

Aŭdi malĝuste; kompreni ion, kio ne estis dirita: ŝi misaŭdis miajn vortojn mi ne diris pli maldika, sed pli dika VaK ; „vi misaŭdis, Jano,“ ŝi diris per tre stranga voĉo, […] laŭ maniero incite nekomprenebla ChM ; se mi ne misaŭdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, ĉu? MkM ? VD:miskompreni
angle:
mishear
beloruse:
аслухацца, недачуць
germane:
verhören (missverstehen)
indonezie:
salah dengar
nederlande:
verkeerd verstaan
pole:
przesłyszeć się, źle usłyszeć
rumane:
auzit greșit, auzi prost
ruse:
ослышаться
ukraine:
не те почути, зле/погано почути

neaŭdita

1.
Sen, ke oni aŭdas ion: ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus droni neaŭdita Marta .
2.
Ne jam aŭdita, nekredebla, senekzempla: tio ĉi estis neaŭdita, nekredebla moko de la sorto FK ; neaŭdita projekto FK ; terura, nenatura, neaŭdita [23].
23. W. Shakespeare, trad. L. L. Zamenhof: Hamleto, reĝido de Danujo, 1894
angle:
2. unheard-of
beloruse:
1. нячутны, непачуты 2. няслыханы, нечуваны
ĉine:
1. ぼつ聽到 [méitīngdào], ぼつ听到 [méitīngdào], まえしょ未聞みもん [qiánsuǒwèiwén], まえしょ[qiánsuǒwèiwén], 听不いた [tīngbudào], 聽不いた [tīngbudào], 聞所ききどころ未聞みもん [wénsuǒwèiwén], 闻所[wénsuǒwèiwén] 2. 艰苦卓越たくえつ [jiānkǔzhuóyuè], 艱苦かんく卓越たくえつ [jiānkǔzhuóyuè], 岂有此理 [qǐyǒucǐlǐ], あにゆう此理 [qǐyǒucǐlǐ], ふみ前例ぜんれい [shǐwúqiánlì], ふみ前例ぜんれい [shǐwúqiánlì]
france:
2. inouï
germane:
1. ungehört 2. unerhört
hungare:
2. hallatlan
indonezie:
tak terdengar
itale:
2. inaudito
nederlande:
2. ongehoord
norvege:
2. uhørt
pole:
1. niesłyszalny 2. niesłychany
rumane:
1. inauzibil 2. neobișnuit
ruse:
2. неслыханный
slovake:
2. neslýchaný
ukraine:
нечуваний

kapaŭdilo

[24]
ELE Aparato kun aŭdilo, fiksita sur la kapo aŭ en la oreloj: mia kapaŭdilo flugis de sur mia kapo [25]; hometoj kun kapaŭdiloj kaj magnetofonoj [26].
beloruse:
навушнік (галаўны)
ĉine:
みみつくえ [ěrjī], みみ [ěrjī], みみとう [ěrtǒng], 听筒 [tīngtǒng], 聽筒 [tīngtǒng]
france:
casque (à écouteurs)
germane:
Kopfhörer
indonezie:
penyuara telinga
pole:
słuchawki {pl} (nagłowne)
rumane:
căști
ruse:
наушник, головной телефон, шлемофон
ukraine:
радіо навушник

aŭdpovo, aŭdkapablo

Senso, per kiu oni perceptas sonojn: mi havas tre bonan aŭdpovon [27]; kiel 16-jarulo Lorm perdis sian aŭdkapablon [28]; se mia aŭdkapablo povus kapti ĉiun bruon en la mondo, mi aŭdus liajn paŝojn [29]; [ĉar multe oni] skribas, Esperanto […] estas sendube preskaŭ tiom utila al la surduloj kiom al aŭdopovaj [30].
27. Claude Piron: Lasu min paroli plu!, 6
28. Monato, Gert Heintze: Alfabeto por surdblinduloj, 2003
29. J. L. Borges, trad. M. Giorgini: La domo de Asteriono, 2006-12
30. Garbhan MacAoidh: Ne ĉiuj lingvoj estas langaj, Monato, 2000/06, p. 14
beloruse:
слых
ĉine:
听觉 [tīngjué], 聽覺ちょうかく [tīngjué], 兽耳 [shòuěr], ししみみ [shòuěr], 听官 [tīngguān], 聽官 [tīngguān], 听力 [tīnglì], 聽力ちょうりょく [tīnglì]
france:
audition (sens), ouïe (sens)
germane:
Gehör, Hörvermögen
hebree:
יכולת שמיעה
indonezie:
pendengaran
itale:
udito (senso)
nederlande:
gehoor
norvege:
hørsel
pole:
słuch
rumane:
auz
ukraine:
слух, здатність чути

administraj notoj