(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Hubejo - Vikipedio

Hubejo

provinco de Ĉinio

Hubejo (ĉine 湖北こほく, pinjine: Húběi, «norde de la lago») estas provinco de Ĉinio.

Hubejo
Norma ĉine : 湖北こほく
Húbĕi
Mallongigo: 鄂 (è)
provinco de Popola Respubliko Ĉinio
Ĉinio kun Hubejo montrata
Ĉinio kun Hubejo montrata
Ĉinio kun Hubejo montrata
Signifo de nomo norde de la lago
Administra speco Provinco
Ĉefurbo Vuhano
Plejgranda urbo
Provincestro Wang Xiaodong

(ekde 20-a de januaro 2017)

Areo 187 500 km²
 - Latitudo
 - Longitudo
Loĝantaro (2020)
 - Ĉirkaŭ 57 752 557
 - Loĝdenso 311/km²
Ekonomio ()
 -  MEP
 -  MEP po kapo
HDI  () ()
Etnoj 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj
ISO 3166-2 CN-
Oficiala retejo
vdr

Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 57 752 557 loĝantoj sur areo de 185 900 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 311 loĝantoj/km². La provinca ĉefurbo estas Vuhano. Politika centro krom la ĉefurbo estas ankaŭ Jingzhou, ekonomiaj centroj krom la ĉefurbo ankaŭ Shiyan kaj Xiangfan.

Geografio

redakti

Hubejo situas en la granda Nord-Ĉinia Altebenaĵo. La provincon trafluas la riverego Jangzio, la plej longa rivero de Azio. Sian nomon la provinco havas pro sia situo norde de la laga regiono lime al la regiono Hunan, kiu troveblas laŭlonge de la rivero Ĉangĝiang.

La klimato estas subtropika, la unuopaj sezonoj klare diferencigeblas kaj la averaĝa jara temperaturo estas inter 15 kaj 17 °C. La vintro estas seka, la temperaturoj dum januaro atingas 3 ĝis 4 celsiusajn gradojn, dum la someroj varmas kaj humidas kun juliaj temperaturoj de 27 ĝis 29 °C. La jara kvanto de pluvo estas 600 ĝis 1.600 mm, el kiuj ĝis 50 procentoj pluviĝas inter junio kaj aŭgusto. La apud-riveraj regionoj ofte inundiĝas.

La evoluon de la provinco influis, ke Hubejo - kvankam sen mara haveno - havas bonajn riverajn konektojn kun la apudmaraj regionoj kaj la eksterlando. Vuhano post Ŝanhajo havas la duan plej grandan havenon borde de la rivero Jangzio. La grava nord-suda fervoja linio de Vuhano gvidas norden al Pekino (Beijing) kaj suden al Kantono.

Administra divido

redakti

La provinco sur regiona nivelo konsistas el 12 eksterdistriktaj urboj, kiuj fakte estas grandaj regionoj kaj multe pli ol "urbo", kaj el 1 aŭtonoma regiono. Aldoniĝas 3 urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado. En la unuopaj regionoj (la 12 eksterdistriktaj urboj) sur distrikta nivelo aldoniĝas 12 urbaj distriktoj, 37 distriktoj, 2 aŭtonomaj distriktoj, 1 arbara areo, kaj sur la komunuma nivelo 732 komunumegoj, 277 kvartaloj, 200 komunumoj, 10 komunumoj de naciaj malplimultoj.

La ekster-distriktaj urboj estas

  • urbo Vuhano (たけ汉市);
  • urbo Huangshi (黄石こうせき);
  • urbo Xiangfan (じょう樊市);
  • urbo Shiyan (じゅうせき);
  • urbo Jingzhou (荆州) kun siaj du urbodistriktoj Jingzhou kaj Shashi;
  • urbo Jiĉang (むべあきら);
  • urbo Jingmen (荆门);
  • urbo Ezhou (鄂州);
  • urbo Xiaogan (こうかん);
  • urbo Huanggang (冈市);
  • urbo Xianning (咸宁);
  • urbo Suizhou (ずいしゅう);
  • aŭtonoma regiono Enshi de la naciaj malplimultoj Tujia kaj Miao (おんほどこせ家族かぞくなえぞく自治じちしゅう).

Urboj sur distrikta nivelo, kiuj ne ligiĝas al regiona registaro, sed rekte al la provinca administrado:

  • urbo Xiantao (せんもも);
  • urbo Qianjiang (せん);
  • urbo Tianmen (てん门市);
  • Krome rekte de la provinco administriĝas la arbara areo Shennongjia (かみ农架はやし).

Partnera regiono

redakti

La provinco havas partnerajn rilatojn kun