(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Relikvo - Vikipedio

Relikvo

antikvaĵo (ekz. parto de kadavro de sanktulo) konservita pro religio
Ĉi tiu artikolo temas pri religia objekto. Por biologia termino rigardu la paĝon Relikvo (biologio).

Relikvo (latine por "postrestaĵo") estas objekto de religia adoro. Plej ofte temas pri eta korpoparto aŭ persona posedaĵo de sanktulo. Specialaĵo estas "tuŝitaj relikvoj", do objektoj kiel vestaĵoj, kiun (laŭdire) tuŝis iu sanktulo. Plej konata tuŝita relikvo estas la tomba tuko de Jesuo en la katedralo de Torino en Italio.

Sankta najlo, laŭdire de la kruco de Jesuo, en la katedralo de Bamberg, Germanio
Relikva ekspoziciejo kun la ostoj de la sankta Hildegard de Bingen en la preĝejo de Eibingen, Germanio

Vidu ankaŭ

redakti