(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Gyula - Vikipedio Saltu al enhavo

Gyula

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gyula kaj departemento Békés en Hungario

Gyula (djula), rumane Giula, germane Deutsch-Jula estas urbo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés kies iama departementejo estis, en subregiono Gyula, kies centro estas.

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra flanko de Blanka Körös, laŭ ĉefvojo Békéscsaba-Kisjenő, laŭ fervojo Békéscsaba-Püspökladány.

Kastelo de Almássy en Gyula
Brika fortikaĵo de Gyula

La unua mencio devenis el 1214. la komunumo iĝis departementejo ekde la 15-a j.c., kampurbo ekde 1419, forta brika fortikaĵo konstruiĝis en 1405. La turkoj okupis ĝin en 1566 post vana sieĝo per sukcesa malsatigo. Same tiel okazis la reokupado en 1695, poste germanoj kaj slovakoj alvenis. Inter 1715-1949 la urbeto denove iĝis departementejo. En 1855 inundo okazis. En 1959 oni trovis termalan akvon apud la fortikaĵo. En la banejo situas arbo de muzikisto Ferenc Erkel. En 1977 vilaĝo kaj samtempe limtrapasejo Gyulavári aliĝis al Gyula, kiu lasta iĝis limourbo.

La urbo famas en Hungario pro la someraj teatraĵoj en la mezepoka fortikaĵo, krome pri kolbaso, farita en la loka viandaĵfabriko. La komunumo estas kultura kaj eduka centro de la hungarlandaj rumanoj.

Urbodomo de Gyula

Esperanto

Dum la socialismo longe okazis renkontiĝo Somera Universitato en Gyula.

Ĝemelurboj

vidu

oficiala paĝo

Eksteraj ligiloj

greke http://www.hevesitamas.hu/eletrajz greke http://maps.google.com/maps?q=Gyula,+Hungary&t=k&hl=en