(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Gnostikismo - Vikipedio Saltu al enhavo

Gnostikismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:30, 5 dec. 2001 farita de Chuck SMITH (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Gnostikismo (floris jc II-III) estas formo de religio kiu ebledevenis de grekaj interpretoj de orienta religio. Estis multaj specoj kajsubspecoj de gnostikismo -- juda, kristana, zoroastria, idolkulta, ktp --sed el la multaj specoj, la plej forta kaj furora klare estis lakristana gnostikismo de Valentino (jc II), aleksandriano kiu preskaŭfariĝis la papo ĉ 140. Jen ni temas ĉefe pri ĉi tiu speco. (Alia ĉefaformo de kristana gnostikismo estis la deMarciono).


Gnostikismo estis la unua granda herezo de kristanismo. Se katolikismo estis la juda, proletarainterpreto de kristanismo, gnostikismo estis la greka, burĝa interpreto.Iasence, ĝi estis platonista interpreto de kristanismo: Alkatolikoj, ĝi ŝajnis kristana herezo, dum alplatonistoj, ĝi ŝajnis duon-bakita platonismokun arogantaj mitoj enmiksitaj.


(Notu bone: en tiu tempo, katolikismo kaj ortodoksismo estis unu eklezio, ne skisminteĝis la jarcento XI).


Gnostikismo instruis ke la materia mondo estas malbona, tial ĝiakreinto, la dio de Moseo, la Demiurgo, ankaŭ estas malbona. SedJesuo Kristo estis sendita de la vera, bona Dio,la nekonata Patro, por instrui doktrinon sekretan. Sed ĉar la materiamondo estas malbona, Jesuo klare ne estis homo, sed nur ŝajnis homo, kajnur ŝajnis morti sur la kruco. Tial Jesuo ne savas per sia morto, sed persia sekreta doktrino, la gnozo (greke, gnosis).


Gnostikismo floris tra la romia imperio, precipe enEgipto kaj estis simila al aliaj misteraj kultoj dela tempo kaj iafoje estis instruita de magiistoj.Sankta Ireneo de la jarcento II estis laĉefa kaj la plej fama batalinto kontraŭ la herezo, sed eĉOrigeno en la jarcento III devis batalikontraŭ ideojn gnostikajn.


La biblioteko de Nag-Hamado, eltrovita en 1945en la dezerto de Egipto, estas gnostika kaj enhavas multe de la sekretadoktrino de Jesuo.


Antaŭ 1945, Ireneo estis nia ĉefa fonto pri gnostikismo, sed nun laĉefa fonto estas la biblioteko de Nag-Hamado.


doktrino

Ni vivas en mondo plene de sufero, mondo klare difekta kaj absurda. Sedinterne de ni homoj estas io multe pli alta ol la mondo, io kio devenas deloko nemonda kaj nekonata, kio revokas nin en voĉo kvieta, apenaŭaŭdebla. La io estas semo dia, estas nia vera naturo, nia spirito. Ĝidevenas de la vera Dio, do ĝi estas vera kaj perfekta. Ĉio alia -- lamondo, la korpo, eĉ la animo kaj moralo, estas trompaĵoj, estas lakaduka, malsana, trista kreo de dio pretenda, la Demiurgo.


La Demiurgo estas la Kreinto de nia mondo, estas la dio de judismo, dekatolikismo, de islamo, de moralordonoj, sed li ne estas la vera Dio. Lamondo kiun li kreis estas difekta kaj plene de sufero, ĉar li ne estas lavera Dio, sed dio pretenda kiu fuŝis la laboron. Li kulpigas nin, lamalobeon de Adamo, la originalan pekon, sed ĉi ĉio estas grandamensogo. En la Ĝardeno de Edeno, nur la serpento diris la veron. Laserpento ne estis Satano, la diablo, kiel diras la Demiurgo, sed Sendito deLumo, sendito de la vera Dio, kiu volas liberigi nin per la vera scio perla gnozo.


La vera Dio sendis aliajn Senditojn de Lumo: Seth,Jesuo, Manikeo. Ili venis por liberigi nin de lamensogoj de la Demiurgo, de la malliberejo de karno kaj tero. Sed se nikredas la mensogoj kaj forgesas nian veran devenon, tiam morto ne liberigosnin kaj ni ne vidos Dion.


La granda problemo de homo estas tia forgeso, tia nescio. Laŭ laDemiurgo la granda problemo de homo estas peko, do li sendis Moseon kaj laDekologon. Do la katolikoj kredas ke Jesuovenis por morti por niaj pekoj. Sed ĉi ĉio estas mensogo. Jesuo ne venispor liberigi nin de peko, sed de nescio kja iluzio. Li ne portis pardononpor peko, sed la veron, la gnozon. La koro de la katolikaj evangelio estasla morto de Jesuo sur la kruco, sed la koro de la gnostika evangelio deTomaso estas la sekretaj diroj de Jesuo.


Homo estas estaĵo triparta: spirito, animo kajkarno. La spirito devenas de la vera Dio, sed estas malliberigitaen la karno, kiu estis kreita de la Demiurgo. La animo devenas deAĥamoth, la patrino de la Demiurgo.


Ĉar homo estas triparta, estas tri grandaj klasoj de homoj laŭ laparto kiu precipas en ĉiu:

    • spiritanoj (greke, pneŭmatikoj)estas gviditaj de la spirito, de la parto deveninta de Dio, ĉar iliposedas la veran scion, la gnozon. Ekzemplo: la gnostikoj mem. Post mortoili vidos Dion kaj loĝos kun li, ĉiu kun sia anĝelo.
    • animanoj (greke, psyĥikoj)estas gvidataj de la animo, la parto de la Demiurgo, kiu donas al la karnovivon animalan. Ili emfazas moralordonojn kaj erare servas la Demiurgonkiel Dio. Religiaj kaj piaj. Ekzemploj: religiaj judoj, katolikoj,islamanoj, protestantoj, ktp. Post morto, ili loĝos kun la Demiurgo.
    • karnanoj (greke, hylikoj)vivas tute en la mondo kaj ne eĉ levas la okulojn al la Demiurgo. Ili,gvidate de la karno, sekvas plezuron, monon, honoron, la bonan estimon dealiaj, ktp. Post morto ili estos detruitaj.

La mondo konsistas de du partoj: la kenoma("malpleneco"), nia mondo de fenomeno, kaj la pleroma("pleneco"), platonisma mondo de ideoj. Lavera Dio, la nekonata Patro, loĝas en la Pleromo kune kun la tridekaeonoj, la eternuloj, la ideoj: Vorto, Menso, Penso, Vero, Fido,Espero, Amo, Vivo, Plezuro, Eklezio, Homo, Saĝo, Kristo, Sankta Spirito,ktp. La aeonoj estas seksaĵoj kiuj kuniĝis por naski aliajn aeonojn engenealogio longa. La vera Dio, ankaŭ nomata Bythos en lagreka, ne kreis la unuajn aeonojn, sed ili emanas el li. La tento kaj pasiono de la plej malalta aeono, Sofia ("Saĝo" enla greka), kreis la kenomon. En la Kenomo estas la ok niveloj de la ĉieloj, Aĥamoth,kiu loĝas en la oka ĉielo, kaj ŝia filo, la Demiurgo, kiu loĝasen la sepa ĉielo. La Demiurgo ne scias pri la pli altaj niveloj kaj ĝiajloĝantoj, nek eĉ pri sia patrino. Li kreis la subĉielan mondon, kie niloĝas. Niaj spiritoj estas diaj semoj malliberigitaj en lia difekta mondo. Kristo estis unu el la aeonoj, ne Dio, kaj Sendito de Lumo kiualvenis al tero kiel homo. Sed lia korpo kaj suferado sur la kruco estisŝajna, ne vera. Kaj Jesuo Kristo ne mortis por niaj pekoj, sed portransdoni al ni la sekretan doktrinon, la gnozon. ...

Ili ŝajne praktikis bapton kaj ian eŭkaristion. Estis ritoj poredziĝo kaj morto. Ili sanigas per formulo por elpeli demonojn.


Ili kantis kaj himnis kaj preĝis. La Kantaro de Salomonoestis himnaro gnostika.


...


moralo

Moralo ne estas por la spiritanoj, sed por lapli malfortaj animanoj. La granda problemo de homone estas peko sed nescio kaj iluzio, do al multaj gnostikoj moralo negravas. Tial ili vivis tute libere kaj senmorale kaj (al la katolikoj kajplatonistoj) skandale. Ambaŭ la katolikaIreneo kaj la novplatonismaPlotino raportis pri la malmoralo de lagnostikoj.


Sed aliflanke, laŭ gnostikismo la mondo kaj la karno, kiel kreitaĵojde la Demiurgo, estas nature malbona kaj evitinda. Tial aliaj gnostikojvivis severe kaj evitis karnan plezuron. Labiblioteko de Nag-Hamado, kaŝita de monaĥo en kaverno en la jarcentoIV, raportis pri gnostikismo pli severa kaj ne menciis primalmoralo inter la gnostikoj.


...


organizo

Ne estis iu ajn centrigita eklezio aŭ normaj skriboj, kiel enkatolikismo, sed plurforma florado de sektoj, skriboj kaj skoloj deinventemaj instruistoj. La ero de organizo estis la instruisto (ekzemple,Valentino) kaj siaj studentoj.


Gnostikoj kritikis la episkopojn kaj diakonojn de la katolika ekleziokiel "malsekaj kanaloj" (Apokrifo de Petro, 79.22-80.7).


....


historio

30

Laŭ la kredintoj mem, la origino de gnostikismo estis en la sekretainstruoj de Jesuo Kristo. Laŭ la katolikoj de la jarcento II, gnostikismodevenis de la instruo de Simono, la magiisto menciita en la libroAgoj.Laevangelioj de Tomaso eble estisverkita en la jarcento I.


Studo de la biblioteko de Nag-Hamado montras, ke gnostikismo kreskis neel la sama radiko kiel katolikismo, sed paralele en la sama loko kaj tempo.


100

La plej frua, certa atesto pri gnostikismo estas de la jarcento II enla skriboj de Sankta Ireneo en la tempo deValentino.


Valentino estis la plej granda instruisto de gnostikismo kajpreskaŭ fariĝis la papo ĉ. 140. Liaj doktrinoj estis pluedisvolvigitaj de Ptolemeo, Herakleo, Teodoto, Marko, Aksioniko de Antioĥiokaj Kandido de Ateno. Ptolemeo kaj Herakleo verkis iujn el la plej fruajkomentaroj pri la evangelio deJohano. Aldone al Johano la gnostikoj estis interesitaj deGenezo kajla leteroj de Paŭlo. Ili ankaŭ havissiajn skribojn proprajn, ekzemple la evangelioj de Tomaso kaj Filipo, laagoj de Petro, la apokrifo de Jakobo, ktp.


Ireneo, Hipolito, Tertuliano,Origeno, Klemento de Aleksandrio, Krizostomokaj Aŭgusteno batalis kontraŭgnostikismo. Gnostikismo influis katolikismon per Klemento deAleksandrio kaj eble per ĝiaj ritoj. Klemento mem citis la evangelionde Tomaso.


200

En la jarcento III gnostikismo estis multe pli furora olkatolikismo: ekzemple, la greka filozofoPlotino, kiu loĝis en Aleksandrio kaj Romo kajeble estis la plej bona pensinto de sia tago, konis gnostikismon, sed nekatolikismon. Spite de tio, post unu jarcento katolikismo venkis. LaŭElaine Pagels, usona profesoro de Princeton, gnostikismo perdis ladarvinan lukton por travivo al katolikismo pro manko de papoj kaj martiroj:Ĉar la gnostika Jesuo ne suferis ĝis morto, neniu gnostiko volis martirisin por la fido. Aldone, sen iu ajn plej alta aŭtoritato de dogmo, ĉiugnostika instruisto disvastigis sian propran specon de gnostikismo, dodisiginte kaj malfortiginte la fidon.


Plotino, fondinto de novplatonismo,batalis kontraŭ gnostikismo en Eneadoj 2.9 por ĝustigi labedaŭrindajn erarojn de siaj eks-kristanaj disĉiploj.


300

En la jarcento IV, post lukto kontraŭ arianismo, katolikismofariĝis la oficiala religio de la roma imperio. En 367, SanktaAtanazio ordonis forigi ĉiujn herezajn skribojn. Eble en respondo al laordono, monaĥo kaŝis 13 librojn de gnostikaj skriboj en kavernon en ladezerto de Egipto. Tie ili kuŝis 16 jarcentojn, nekonataj, ĝis 1945 kiamili estis eltrovitaj hazarde. Ili estas la libroj debiblioteko de Nag-Hamado.


La disvolviĝo de monaĥismo kaj mistikismo en katolikismo farasgnostikismo multe malpli alloga.


Sed baldaŭ gnostikismo forvelkis. La preĝejoj de la gnostikismo deValentino daŭris ĝis la jarcento IV.


400+

Gnostikismo fine kunfandiĝis kun manikeismo, kiu ne estis eĉkristanismo hereza. Gnostikismo travivas al nia tempo inter la mandeanoj,kiuj loĝas en suda Irako.


Simpligita, katolikigita formo de gnostikismo aperis en Suda Francio enla jarcento XI kiel albiganismo. La katolika atakokontraŭ albiganismo donis al ni la rozarion, la Inkvizicion kaj la monaĥan ordonde la dominikanoj.



/Priparolu