(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Usona Sekretario de Hejmlanda Sekureco - Vikipedio Saltu al enhavo

Usona Sekretario de Hejmlanda Sekureco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 22:07, 4 apr. 2012 farita de Haruo (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

US Department of Homeland Security Seal.svg Janet Napolitano official portrait.jpg

La Usona Ministro pri Hejmlanda Sekureco (angle, United States Secretary of Homeland Security) estas la estro de la Usona Ministerio pri Hejmlanda Sekureco, kiu havas la taskon protekti la usonan hejmlandon kaj la sekurecon de usonaj civitanoj. La ministro estas membro de la tiel nomata Kabineto de la Prezidento, t.e. la usona ministraro. Tiu posteno

estas kreita post la teroraj eventoj de la 11-a de septembro, 2001. Komence, antaŭ ol la kreiĝo de la ministerio, estiĝis la posteno de Asistanto al la Prezidento pri Hejmlanda Sekureco.[1]

La aktuala ministro, konfirmita de la Senato la 20-an de januaro, 2009, estas Janet Napolitano.[2]

Antaŭaj ministroj pri hejmlanda sekureco estis:

  • Tom Ridge, de la 24-a de januaro, 2003, ĝis la 1-a de februaro, 2005, sub prezidento George W. Bush
  • George M. Loy, provizore, de la 1-a de februaro, 2005, ĝis la 15-a de februaro, 2005, sub prezidento George W. Bush
  • Michael Chertoff, de la 15-a de februaro, 2005, ĝis la 21-a de januaro, 2009, sub prezidento George W. Bush (kaj dum unu tago sub Barack Obama))

Citaĵoj

  1. [[Homeland Security Act]], Ŝablono:USPL
  2. [http://www.washingtonpost.com/wp-dyn/content/article/2009/01/20/AR2009012003605.html Obama Picks Confirmed, But Clinton Is on Hold], Shailagh Murray kaj Paul Kane, en The Washington Post, 2009-01-21, 2010-09-02