Saluton!
, mi estas Andy Hernández Martínez (Անդի Էրնանդյան), mi naskiĝis en Florida, Camagüey, Kubo en 1985.
Mi eklernis esperanton en majo de la jaro2001 kaj ekaktivis en la movado en julio2004. Mi partoprenis diversajn E-renkontiĝojn dise en Kubo kie ofte prelegis pri diversaj temoj, kiaj la Bahaa Kredo kaj la Ido-lingvo/movado (kvankam mi mem ne plu estas nek bahaano nek neniam aliĝis al Ido-movado). Mi studis Terkultivadon en Politekniko sed poste mi eniris en Pedagogian Universitaton kaj fariĝis studento kaj dume instruis historion en supera lernejo sed forlasis la karieron en la 3-a jaro. Ekde julio 2008 ĝis septembro 2018 mi loĝas en Madrido, sed mi ankaŭ loĝis duonjaron en Erevano, Armenio, kaj pli mallonge en Tuluzo, Francio, okaze de volontulado por la Esperanto-KulturCentro, kaj membras en Universala Esperanto-Asocio de tempo al tempo kaj aktive tradukas artikolojn por la esperantlingva vikipedio kiam eblas. Mi interesiĝas pri diversaj aferoj: landoj, kulturoj, Armenio, Mitologio, religioj, lingvoj, politiko, veganismo, instruado de esperanto kaj ĝia diskonigo kaj disvastigo... pri kio mi ofte okupiĝas en vikipedio!