Sopron
Sopron | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo kun departementaj rajtoj (1990–) urbo kun komunumaj rajtoj (–1950) Hungaria urbo limurbo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Hungario | ||||
Departemento | Győr-Moson-Sopron | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 9400 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 61 589 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 364 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 41′ N, 16° 35′ O (mapo)47.68333333333316.583333333333Koordinatoj: 47° 41′ N, 16° 35′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 169,01 km² (16 901 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Sopron [+] | |||||
Sopron [ŝopron] estas urbo kun departementrajto kaj subregiona centro en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Sopron. Ĝi estas distrikta ĉefurbo. Sopron estas germane Ödenburg, latine Scarbantia.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Sopron situas je 16° 60'; de orienta longitudo kaj 47° 68'; de norda latitudo (47° 41′ N, 16° 36′ O (mapo)47.68166666666716.591666666667 .
Norde de ĝi situas la Lago Fertő (germane Neusiedler See), okcidente kaj sude la limo al Aŭstrio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Post la menciita romia erao post jarcentoj sekvis la hungara dominado. En 1273 ĉeĥa reĝo Přemysl Otakar la 2-a okupis la urbon pro perfido, tamen post 4 jaroj hungara reĝo Ladislao la 4-a (Hungario) reprenis ĝin, poste donacis titolon al Sopron: libera reĝa urbo. Inter 1297 kaj 1340 oni konstruis urbomuron 8-10 m altajn. Inter 1441 kaj 1463 la urbo estis hipotekita al la germana-romia imperio. En 1526 la judoj estis forpelitaj el la urbo. En 1529 la turkoj prirabis la loĝantojn. En 1553, 1622, 1625, 1635, 1681 la urbo estis hejmo de la hungara parlamento. En 1605 armeo de Stefano Bocskai prirabis la urbon. Pro pesto duono de la loĝantoj mortis en 1655, post 112 jaroj la plena urbo cindriĝis pro incendio. Sopron kontinue estis fidela al la Habsburgoj, en 1705 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a ne povis okupi la urbon, tamen ĝi sukcesis en la sekva jaro.
En 1716 en la urbo okazis la unua teatra spektaklo en Hungario germanlingve, en 1769 la urbo konstruis la unuan teatrejon en la lando. En 1753 en Brennbergbánya (nun jam apartenaĵo de Sopron) komencis minadi karbon en Hungario.
Post la unua mondmilito kaj la sekva redivido de Eŭropo fare de la usona prezidento Woodrow Wilson, Burgenlando estis donita al Aŭstrio, sed Hungario atingis plebisciton en 1921, kiu mirige donis al ĝi en la urbo preskaŭ du trionojn el la voĉoj (ekde tiu tempo Sopron havas titolon "Civitas Fidelissima" (latino) – plej fidela urbo). Tiu disigo de Sopron/Ödenburg el la resto de Burgenlando estis tre doloriga por la Aŭstroj kaj la Germanoj. Tiuj klarigas la elekton de Hungario fare de Germanlingvuloj per la fakto, ke oni timis komunismon, kaj Hungario regata de la tre konservativa admiralo Horthy ŝajnis pli sekuriga ol Aŭstrio, agitata de marksistaj movadoj. Oni decidis, do, ne laŭ sia lingvo aŭ etneco, sed laŭ sia politika sinteno.
Rezultis, ke Sopron fariĝas norde, okcidente kaj sude ĉirkaŭata de Aŭstrio. Inverse la aŭstria provinco Burgenland ne plu havis ĉefurbon. Pro tio necesis, ke la aŭstra urbo Eisenstadt (hungare Kismarton) iĝu ĉefurbo.
Pro la situo de Sopron ne estas mirige, ke Sopron ludis interesan rolon en la falo de la Fera Kurteno, kiam en 1989 pluraj centoj da GDR-anoj provis transiri la limon al Aŭstrio kaj sukcesis fari tion sen malhelpo de la hungariaj aŭtoritatoj. Pro tio poste okazis kelkaj vanaj protestoj de la mortanta GDR sed ankaŭ pluraj oficialaj dank-esprimoj de FRG al Hungario.
Datenoj
[redakti | redakti fonton]Iama kelta setlejo tiuloka havis la (probable latinan) nomon Scarbantia.
La proksima lago Fertő estas naturprotektejo, ankaŭ ĉe la aŭstria flanko de la lago.
Aliĝoj
[redakti | redakti fonton]Vilaĝoj Brennbergbánya kaj Balf aliĝis al Sopron. La unua estis ĝis 1956 grava karbonminejo, la lasta situas apud lago Fertő kaj havas gravan kuracbanejon kaj mineralakvo de Balf ricevis premion "Magyar Termék-Nagydíj 2005".
Bánfalva aŭ pli longe Sopronbánfalva estas pilgrimloko. Romkatolika preĝejo konstruiĝis en 1495, kiun la turkoj detruis. En 1827 la preĝejo estis renovigita. La turo estas 38 m-ojn alta.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Sakralaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Sopron)
- Preĝejo Sankta Mikaelo (Sopron), apude:
- Kirko Sankta Georgo (Sopron)
- Preĝejo Senmakula Koncipiĝo (Sopron)
- Preĝejo Sankta Spirito (Sopron)
- Preĝejo Johano Baptisto (Sopron)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Sopron)
- Preĝejo Reĝino de Ĉieloj (Sopron)
- Preĝejo Judaso Tadeo (Sopron)
- Preĝejo Sankta Volfgango (Sopron-Balf)
- Preĝejo Maria Magdala (Sopron-Bánfalva)
- Luterana preĝejo (Sopron)
- Luterana preĝejo (Sopron-Balf)
- Kalvinana preĝejo (Sopron)
- Malnova sinagogo (Sopron)
- preĝejo de Brennbergbánya de 1930, la turo estas 19 m. alta
Profanaj vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Eduko
[redakti | redakti fonton]Ekde 1919 aŭ altlernejo aŭ kampuso aŭ universitato funkcias en Sopron.
- Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) 1919-1934
- Kampuso de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József 1934-1949
- diversaj fakultatoj 1949-1952
- Arbarkultura Altlernejo 1952-1962
- Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato 1962-1966
- Universitato de Sopron 1966-2000
- Universitato de Okcidenta Hungario 2000-
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- en Sopron naskiĝis kaj mortis:
- arkitektoj Mihály Kubinszky kaj Oszkár Winkler
- István Hiller (bibliotekisto)
- István Csapody (botanikisto)
- geologo Miklós Vendel
- inĝenieroj pri arbaroj Rezső Bokor kaj Gyula Roth
- instruisto János Kristóf Deccard
- kemiisto Alfréd Romwalter
- kuracistoj János Vilmos Deccard, János Ádám Gensel kaj Vilmos Manninger
- oficisto Sándor Palló
- pentristoj István Dorfmeister (1770) kaj József Dorfmeister
- skulptisto Ernő Szakál
- en Sopron naskiĝis:
- agrikulturisto Pál Bezerédj
- astronomo Gyula Fényi
- bestkuracisto Rezső Manninger
- biologo László Patthy
- episkopo György Fenessy
- fizikistoj János Renner kaj Gusztáv Tarján
- geografo Gusztáv Thirring
- inĝenieroj Ferenc Bíró, Ferenc Ratkovszky kaj József Verő
- juĝisto Ferenc Vághy
- kemiistoj Móric Preysz kaj Károly Schügerl
- komponisto József Soproni
- lingvisto Zoltán Gombocz
- luterana episkopo Béla Kapi
- ministroj Bertalan Andrásfalvy, Kálmán Kánya kaj Manó Széchényi
- oficiro Károly Kőszeghi Mártony
- pedagogo Miklós Vermes
- poetoj Zsuzsa Rakovszky kaj Lajos Dóczy
- politikisto Bertalan Széchenyi
- reĝa juristo Antal Mózes Cziráky
- József Verő (terfizikisto)
- en Sopron mortis:
- botanikisto Dániel Fehér
- ĉefepiskopo Pál Széchenyi
- episkopo-poeto János Kis
- terfizikisto Antal Tárczy-Hornoch
- historiistoj Endre Csatkai, Iván Paur kaj Jenő Házi
- inĝenieroj Vilmos Fest, Zoltán Fekete, Lajos Bencze kaj József Finkey
- jezuitoj László Csapody kaj Ferenc Kunics
- juristo Pál Hoffmann
- komponisto Sándor Szokolay
- lingvistoj Vilmos Tolnai kaj József Aistleitner
- luterana episkopo Máté Haubner
- ministro Dezső Kolossváry
- pastro, ĉefabato Krizosztom Kruesz
- poetino Judit Dukai Takách
- en Balf mortis:
- literaturhistoriisto Antal Szerb
- zoologo Miklós Vasvári
Famaj nomportantoj
[redakti | redakti fonton]- József Soproni Horváth, pentristo
- József Soproni, komponisto
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Bad Wimpfen, Germanio (1990)
- Bolzano, Italio (1990)
- Eilat, Izraelo
- Eisenstadt, Aŭstrio (2002)
- Kazuno, Japanio (2002)
- Kempten (Algovio), Germanio (1987)
- Mediaș, Rumanio (1994)
- Rorschach, Svislando (1991)
- Seinäjoki, Suomio (1986)
- Banská Štiavnica, Slovakio (2008)
- Sparta, Grekio (2008)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Oedenburger Zeitung, germanglingva taggazeto (ĝis 1944)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- www.sopron.hu La urba ret-paĝejo havas la adreson[rompita ligilo]. hungare
-
El-aera vido de la urbocentro
-
Centra placo de Sopron kun triunua kolono kaj fajroturo
|
|