Ŝorbeto
Ŝorbeto, estas nomo por glacia trinkaĵo aŭ duonfrostigita manĝaĵo el fruktsuko, fruktpulpo kaj sukero. Ekzistas ankaŭ ŝorbetoj kiuj konsistas ne el fruktsuko, sed el ŝaŭmvino aŭ vino. Tre konata estas citronoŝorbeto.
La amason oni devas plurfoje kirli dum la frostigado, por teni la manĝaĵon supla.
Acida ŝorbeto kiel trinkaĵo estas ofte servita ĉe plurplada menuo, ĉar ĝi plibonigas la digestadon. Kiel duonfrostigaĵo ĝi estas deserto. Krome ĝi helpas neŭtraliĝi inter la pladoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La araban vorton (شربة= šarba =trinkaĵo) (senalkohola trinkaĵo) transprenis dum la 16a jarcento el la persa ( شربت/شربة =šarbat) kaj la turka (şerbet) la eŭropaj lingvoj, en la italan al sorbetto, en la francan al sorbet. Ankaŭ la preparo venis el proksima oriento. Ĝi estis servita nur dum specialaj eventoj. En Turkujo ŝorbeto estas servita dum bankedo kiel malgranda refreŝiga trinkaĵo inter pluraj pladoj, ĝi estis preparita tie kaj en Egiptujo kiel ĉiutaga trinkaĵo surbaze de fruktsiropo.
Dum la 17a jarcento ŝorbeto en Francujo estis trinkaĵo el akvo, sukero kaj citrono. Nur jam en la 19a jarcento ĝi estas duone frostigitaĵo kiu enhavas duone frostigitan substancon, kiu plej ofte enhavas alkoholon kaj estas pli ensorbita per kulero ol esti trinkita.
Konataj ŝorbetoj estas
- „ŝorbeto el asperulo”
- „citrona ŝorbeto“, partikulare Sgropino
- „Ĵankia ŝorbeto“ (akvo, vino, sukero, oranĝ- kaj citronsuko)
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alan Davidson: Sherbet. In: The Oxford Companion to Food. 2. Auflage, Oxford University Press, Oxford 2006, ISBN 0-192-80681-5, S. 717.