(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Accept - Vikipedio Saltu al enhavo

Accept

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Accept

Vidu ankaŭ Portalo pri muziko
vdr

Accept estas germana muzikgrupo de ŝtonroko kaj metalroko, fondita en Solingen, Germanio, en la jaro 1971. Ĝi estis la unua grupo de ŝtonroko naskiĝinta en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio. En la 1980-aj jaroj ĝi kaj la grupo Scorpions kune estis la internacie plej atentataj kaj renomaj muzikgrupoj de ŝtonroko kaj metalroko. La grupo havis internacian influon sur diversaj ĝenroj de metalo, aparte rapida metalroko kaj "vera metalroko". Accept ankaŭ havis signifan influon sur resume eĉ pli sukcesaj grupoj kiel Metallica kaj Iron Maiden en sia frua fazo.

La grupo post la kreo malfondiĝis trifoje kaj refondiĝis same trifoje tiel ke ĝi ankoraŭ ekzistas: unua aktiva fazo estis inter 1971 kaj 1989, dua aktiva fazo de 1992 ĝis 1997, tria aktiva bloko estis en 2004 kaj 2005, kaj lastfoje la grupo refondiĝis en 2009.

La aktuala teamo laŭ la stato de 2024 estas

Kaj kiel eksaj membroj aparte menciindas

  • kantado: Udo Dirkschneider (1971–1986, 1992–2005) kaj

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]