Alajos Rigele
Alajos Rigele | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 8-an de februaro 1879 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Pozono |
Morto | la 13-an de februaro 1940 en Slovakio Bratislavo |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario |
Okupo | |
Okupo | skulptisto pentristo portretisto |
Alajos Rigele [alajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Rigele Alajos, estis aŭstrohungara, poste ĉeĥoslovakiana skulptisto. Lia persona nomo germane Alois, slovake Alojz. Li laboris preskaŭ ĉiam en sia naskiĝurbo, kie multaj el liaj skulptaĵoj plejparte faritaj el marmoro kaj bronzo estas videblaj hodiaŭ.
Alajos Rigele naskiĝis la 8-an de februaro 1879 en Pozono (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Bratislavo en Slovakio), li mortis la 13-an de februaro 1940 en Bratislavo (Slovakio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]La unua ekspozicio de la juna Alajos okazis en sia aĝo dek en montrofenestro de librovendejo. Li akiris diplomon en Akademio de Belartoj de Vieno en 1907, liaj ĉefinstruistoj estis en:Edmund von Hellmer kaj de:Hans Bitterlich. Post la diplomo li studvojaĝis al Italio 3 jarojn helpe de stipendio, pli poste li hejmenvenis. Li estis tre ligita al sia naskiĝurbo kaj malakceptis multajn invitojn al Budapeŝto kaj Prago. Lia edzino naskis plurfoje.
Elektitaj skulptaĵoj
[redakti | redakti fonton]- skulptaĵo pri Elizabeto de Hungario (1907)
- reliefo pri Elizabeto de Hungario (1912)
- reliefo pri Péter Pázmány en Katedralo Marteno de Tours (Bratislavo) (1914)
- tombomonumento pri Imre Madách (1936)
- fontano pri knabino kun kapreolo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto Arkivigite je 2016-08-09 per la retarkivo Wayback Machine
- biografio hungare kun bildoj
- biografio hungare