Portalo:Homoj
|
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/2/2c/P_vip.png)
![Naciaj enciklopedioj](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/Nationalencyklopedin.jpg/150px-Nationalencyklopedin.jpg)
Biografio (el la greka bio, kio signifas vivo kaj graphein, kio signifas skribi) estas ĝenro de literaturo aŭ de aliaj medioj (ekz. filmo) fondita je priskribo de vivo kaj eventuale verko pri ia persono, kutime de personeco.
- Bv aldoni landon kaj la nomojn al la tagoj.
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/39/Blank_Calendar_page_icon.svg/45px-Blank_Calendar_page_icon.svg.png)
Hodiaŭ, la 30-a de julio festas sian nomtagon en la jenaj landoj tiuj personoj, kiuj nomiĝas:
red. La 30-an de julio
Naskiĝis
![Otto von Bismarck](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/24/Bismarck44.jpg/120px-Bismarck44.jpg)
- 1805: Alexis de Tocqueville,
- 1818: Emily Brontë, angla verkistino
- 1846: László Paál, hungara pentristo
- 1855: Wilhelm von Siemens, germana industriisto
- 1863: Henry Ford, usona industriisto
- 1898: Henry Moore, brita skulptisto
- 1909: C. Northcote Parkinson, brita historiisto kaj verkisto
- 1947: Arnold Schwarzenegger, aŭtra-usona aktoro kaj usona politikisto
- 1948: Jean Reno, franca aktoro
Mortis
- 1674: Karel Škréta, ĉeĥa baroka pentristo
- 1771: Thomas Gray, verkisto
- 1898: Otto von Bismarck
- 1933: Georgi Aktarĝiev
- 1978: Umberto Nobile
- 2004: Ellen Auerbach
![](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Nuvola_apps_download_manager.png/30px-Nuvola_apps_download_manager.png)
Personoj laŭ profesio:
Agrikulturistoj Aktoroj Artistoj Distraj profesioj Esploristoj Futbalistoj Historiistoj Instruistoj Juristoj Ĵurnalistoj Kuiristoj Pedagogoj Pilotoj Politikistoj Reĝisoroj Sciencistoj Soldatoj
Personoj laŭ ŝtato:
Angloj Argentinanoj Aŭstralianoj Aŭstroj Belgoj Britoj Bulgaroj Ĉeĥoj Ĉinoj Danoj Egiptoj Estonoj Finnoj Flandroj Germanoj Grekoj Gvatemalanoj Hispanoj Hungaroj Irakanoj Irlandanoj Italoj Japanoj Kanadanoj Katalunoj Kolombianoj Kostarikanoj Kroatoj Latvoj Libananoj Litovoj Nederlandanoj Norvegoj Poloj Portugaloj Rumanoj Rusoj Serboj Slovakoj Sudafrikanoj Svedoj Svisoj Turkoj Ukrainoj Usonanoj Valonoj Venezuelanoj
Tiu ĉi portalo estis fondita la 5-an de novembro 2006. Fondis ĝin: Petr Tomasovsky
Enmetu {{Portalo Homoj}} en artikolojn pri homoj kaj estiĝosSe vi volas aliĝi al administrado de tiu ĉi portalo, ne timu aligi vian nomon:
![Ludoviko BETOVENO](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6f/Beethoven.jpg/250px-Beethoven.jpg)
Ludwig van BEETHOVEN [LUDvig van BEThoven], ankaŭ nomata Ludoviko BETOVENO aŭ Betoveno (naskiĝis la 17-an de decembro, 1770, mortis la 26-an de marto, 1827), estis nederlandadevena germana komponisto de klasika muziko, la superreganta muzikisto en la transira periodo inter la klasika kaj romantikisma epokoj. Li estas vaste rigardata unu el la plej grandaj komponistoj. Lia reputacio inspiris — kaj en kelkaj okazoj timigis — komponistojn, muzikistojn, kaj aŭskultantarojn, kiuj venis post li.
![Korovajo grimpanta en domon sur arbo](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/b/bb/Korowai2.jpg/150px-Korowai2.jpg)
Korowai estas etna grupo de indiĝenoj vivanta en Indonezio, en Nov-Gvineo.
Korowai (ankaŭ arbaj homoj) estas neatingeblaj, ili vivas en pluvpraarbaro tiel, kiel dioj kreis ilin. Ili ne volas veni en kontakton kun civilizo nek kun aliaj triboj. Povas esti da ili eble kvindek diversaj klanoj. Ilia ĉasejo en blinda parto de insulo plena de marĉoj ne kaŝas malkovritajn trezorojn. Parto de korovanoj vivas malantaŭ nevidebla limo, kiun registaro nomas Pacification Line. Ĝi estas desegnita en nenia mapo, ties proksimecon oni ekkonos laŭ fortiĝanta silento kaj kreskanta rezisto de homoj kontraŭ entruduloj. Sajakhoj kaj pluaj triboj ankoraŭ ne havas sperton kun fremduloj. La ĝangalo konas nenian pli rapidan tempon de movado ol irado. Rado ĉi tie ankoraŭ ne estis inventita. Por kio ĝi estus ĉi tie?
red. Ladislav BOHÁČ (naskiĝis la 14-an de aprilo 1907; mortis la 4-an de julio 1978) estis ĉeĥa aktoro.
Li studis aktorecon en konservatorio. La teatro estis lia vivo, li dediĉis sin al ĝi seninterrompe ĝis sia morto. Li trairis tra ĉiuj fakoj, ekde roloj de amantoj tra karakteraj staturoj ĝis staturoj kun aroganteco rigardantaj ĉiuflanken ĉirkaŭ si.
Li brile taŭgis por filmo dank‘ al sia agrabla aspekto kaj la voĉo. Lia unua pli granda filma figuro estis kamparana junulo, kaj kamparanajn karakterulojn, junulojn de duraj karakteroj kaj sincera sento li kreadis poste iom post iom antaŭ filma kamerao ĝis fino de la 40-a jaroj de la 20-a jarcento.
![Olivia NEWTON-JOHN](https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f4/Olivia_Newton-John_1988b.jpg/250px-Olivia_Newton-John_1988b.jpg)
Olivia NEWTON-JOHN estas aŭstralia kantistino kaj aktorino. Ŝi naskiĝis la 26-an de septembro de 1948 en Cambridge en Anglio. Ekde sia 5-a jaraĝo ŝi elkreksis en Melburno, kie ŝi komencis kiel folka kantistino.
En la jaro 1966 aperas ŝiaj unuaj kantoj. En la jaro 1970 Olivia Newton-John aperas kiel anino de grupo Tomorrow en samnomata filmo. Pli grandaj sukcesoj venas nur sekve en aspekto de furorkantoj If Not For You (1971, de Bob Dylan), Banks Of The Ohio (1971), Let Me Be There (1974), If You Love Me (1974), I Honestly Love You (1974).