Alajos Szabóky
Aspekto
Alajos Szabóky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de septembro 1873 en Budapeŝto |
Morto | 7-an de januaro 1931 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto statistikisto |
Alajos Szabóky [alajoŝ sabOki], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szabóky Alajos estis hungara statistikisto, subministro, politikisto. Lia nobela antaŭnomo estis budai.
Alajos Szabóky[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1873 en Budapeŝto, li mortis la 7-an de januaro 1931 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Alajos Szabóky maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris ŝtatsciencan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1895. Post la diplomo li eklaboris en la Hungara Statistika Oficejo. Li estis plurfoje levita, fine inter 1920–1923 li estis la oficejon. En 1924 li iĝis subministro en la financa ministerio, poste li ricevis aliajn ŝtatajn komisionojn. Inter 1927-1931 li estis parlamenta deputito. Li ricevis ŝtatan premion en 1926.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Az 1924/25 – 1928/29-es költségvetési évek beruházásairól (1929)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio hungare kun foto
- biografio hungare kun foto
- biografio hungare
- biografio hungare (legebla en la 398-a paĝo)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM70782 hungarlingva datenaro de muzeo