(Translated by https://www.hiragana.jp/)
Arnold Behrendt - Vikipedio Saltu al enhavo

Arnold Behrendt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Arnold Behrendt
Persona informo
Naskiĝo 29-an de aprilo 1877 (1877-04-29)
en Tilsit, Germana Regno
Morto 24-an de februaro 1935 (1935-02-24) (57-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj Esperantogermana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Elisabeth Behrendt Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto (1908–)
poŝtoficisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Arnold BEHRENDT [berent] (naskiĝis la 29-an de aprilo 1877 en Tilsit, mortis la 24-an de februaro 1935 en Berlino per kormalsano) estis germana poŝtkonsilisto kaj esperantisto. Li estis prezidento (ekde 1933 "gvidanto") de GEA inter la jaroj 1929 kaj 1934.

Li esperantiĝis en 1908. En 1909 li faris paroladon en Breslau en bankista unuiĝo pri la temo „Nuna stato kaj estonteco de Esperanto”. Estas kreita en 1911 Internacia Ligo de Esperantistaj Poŝtoficistoj (ILEPO) kun oficejo en Breslau. La ligo celis disvastigi Esperanton inter poŝtoficistoj ĉiulandaj kaj la publiko, la ĉiumonata organo estis „Poŝta Esperantisto”, kaj Arnold Behrendt iĝis sia prezidanto (1911-1914). Multnombraj fakaj artikoloj de li en la organo Poŝta Esperantisto, kiun li dumtempe ĉefredaktis, informis la anojn de ILEPO pri specifaj temoj de la poŝta, telegrafa kaj telefona servo. Ekde la sama jaro li membris en la Lingva Komitato.

En 1912 ekzistis en Breslau entute 17 novaj kursoj, inter ili unu en la imperiestra telefonoficejo, sub gvidado de Arnold Behrendt, nur por poŝt- kaj telegrafoficistoj (136 anoj) kaj Ruĝkruca kurso kun 50 partoprenantoj. En la numero januaro/februaro 1913 de la bulteno Mitteilungen der Ortsgruppe Breslau estis publikigitaj artikoloj pri „Elias Zepler kiel esperantisto” de Georg Mahn kaj „Esperanto und Ido” de Arnold Behrendt. La lasta artikolo speciale atentigas pri la tie eldonita nova flugfolio pri tiu ĉi temo, verkita de d-ro Haller-Leisnig. Ankoraŭ en februaro, Arnold Behrendt propagande parolis en „Libera Studentaro, sekcio por ŝtata kaj popola scienco”, kaj en la loka grupo de „Vortrupp”. En marto li faris paroladon en la loka grupo de „Alldeutscher Verband” pri „Esperanto-movado kaj Deutschtum”. En 1913 li iĝis prezidanto de konsilantaro de Germana Esperanto-Asocio, kies prezidanto li poste estis de 1929 ĝis 1934.

Dum la Unua Mondmilito li kunlaboris en la Internacia Bulteno, tradukis multajn paroladojn ktp. de germanaj ŝtatistoj, broŝurojn pri la milito, statistikon kaj similajn. Post la milito li tradukis kelkajn broŝurojn pri Supera Silezio kaj eldonis komence de 1923 unu kajeron de la periodaĵo Bulteno Germanlanda pro la invado en la germanan Ruhr-teritorion.

Li verkis kelkajn lernolibrojn de Esperanto, inter ili lernolibron por poŝt- kaj telegrafoficistoj. La studado naskis multajn artikolojn prilingvajn por Esperanto-Praktiko kaj Germana Esperantisto. En iama Revuo aperis liaj unuaj poemoj; poste Esperanto-Praktiko publikigis poemojn kaj prozaĵojn de li.

Inter la jaroj 1929 kaj 1934 sekvis lia prezidanteco de Germana Esperanto-Asocio.

Estas indikoj, ke li favoris la adaptiĝon de la Esperanto-Movado en Germanio al la novaj politikaj kondiĉoj ekde 1933.[mankas fonto] Li estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, publikigita en 1934.

En 1933, jen kiel skribis Arnold Behrendt mem en sia posteno kiel prezidanto de GEA en Enciklopedio de EO: "En 1933 la germana nacio ree konsciiĝis pri si mem: unue la necesoj de la propra nacio, poste la internaciaj bezonoj! Jen principo, defendita de la GEA-gvidanto jam antaŭ dudeko da jaroj […]". GEA devis forlasi internacian kunlaboron, elĵeti siajn judajn membrojn kaj ŝanĝi sian celon al propagando de la naziaj ideoj per Eo.

En Germana Esperantisto, aprilo 1935 estis longa nekrologo, verkita de Friedrich Ellersiek.

Broŝuro de Arnold Behrendt.

1911-1920

  1. Provo de teknika vortaro por poŝto kaj telegrafo. En la germana, franca, angla kaj Esperanto. Breslau, 1911, 22 p.
  2. En la domo tie kontraŭa. Skizo laŭ la vivo. Arnold Behrendt, eldonis la aŭtoro, Breslau, 1912
  3. Die Esperanto-Sprache. Lehrgang. Breslau: Deutsche Post- und Telegrafenbeamten-Vereinigung für Esperanto, 1912, 14 p.
  4. Universala leterafranko: raporto al la 3-a Kongreso de Universala Esperanto-Asocio en Krakovo (11-18 aǔgusto 1912), Diĵono (Francio): Laborista Kooperativa Presejo (1912) 16 paĝoj
  5. Radia telefonado kaj Esperanto, Germana Esperantisto 1914 B paĝoj 3 kaj 53
  6. Helfferich, Karl: La origino de la mondmilito laŭ la publikigaĵoj de la Triple-Entente-ŝtatoj. Esperantigis Arnold Behrendt. Berlin: Deutscher Esperanto-Dienst (Germana Esperanto-Servo), 1915 Stilke 32 p. 8". BTZE p.v.198, no. 3 (titolo germane: Die Entstehung des Weltkrieges im Lichte der Veröffentlichungen der Dreiverbandmächte, von Dr. Karl Helfferich)[1]

1921-1930

  1. Germana Esperantistoen 1925 informis ke la radio-ĉefstacio Königs Wusterhausen la 16-an de novembro 1925 disaŭdigis sur ondo 2450 paroladon de telegrafia direktoro Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis telegrafia direktoro Behrendt, vicprezidanto telegrafia direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo instaliĝis en la eldonejo Ellersiek & Borel.
  2. Arnold Behrendt: Klara Zamenhof, Germana Esperantisto 1925 No.1, p. 1
  1. Arnold Behrend, Internationaler Rundfunkdienst und Esperanto, Lübeck: Westphal [1925] 11 paĝoj; 8 en: Das Esperanto - ein Kulturfaktor; [5, Beilage]
  2. Behrendt, A.: Esperanto-Schule Lehrgang für Anfänger, Zweite Lehrstunde, paĝo 26: Germana Esperanstisto kun Esperanto-Praktiko 22a Jaro Nr. 1 (347) Januaro 1925.
  3. Arnold Behrend. Achtung! Welle Esperanto. 1926.

1931-1940

  1. Deutscher Esperanto-Bund e.V.: ein Rückblick auf 25 Jahre / Arnold Behrendt, Nachdruck der Ausgabe Magdeburg 1931 mit einem bibliographischen Nachtrag von Reinhard Haupenthal, Saarbrücken : Iltis-Verlag 1996, 16 paĝoj; 21 cm
  2. Arnold Behrend: Achtung! Welle Esperanto; Hilfsbuch für den Esperanto-Unterricht durch Rundfunk; Wanderungen durch das Esperanto-Sprachgebiet Berlin: Ellersiek & Borel, 1926, 56 paĝoj; kl. 8 Deutsch-Esperanto-Bücherei; 10
  3. Arnold Behrendt: Esperanto: die internationale Hilfssprache; ein Lehrbuch für Post-, Telegraphen- und Fernsprechbeamte (unter Berücksichtigung des Funkwesens), F. Westphal, 216 paĝoj
  4. Behrendt, Arnold (1931): Deutscher Esperanto-Bund e.V. - Ein Rückblick auf 25 Jahre (1906-1931), zusammengestellt von Postrat Behrendt, Vorsitzender des D.E.B., 16 paĝoj, Magdeburg
  • Adolf Hitler. La Mondo atentu: Parolas Adolf Hitler. Parolado farita de la germana kanceliero Ad. Hitler, la 3-a de septembro 1933 en la fino de kunveno de la germana naci-socialista laborista partio en Nurembergo. Eld. Germana Esperanto-Asocio, 1933

Pri Esperanto: die internationale Hilfssprache; ein Lehrbuch für Post-, Telegraphen- und Fernsprechbeamte

Citaĵo
 Se la titolo de tiu libro, 216 paĝa, konfesus, ke ĝi estu poresperanta propagandilo ĉe poŝtistoj, telegrafistoj, kaj instruu resume la mirindaĵojn de l’ radio, ĝi pli ĝuste signus ĝian valoron, kaj — supozeble — ankaŭ ĝian celon. Mi komentarius dirante, ke la tekstoj estas interesaj kaj tre bonstilaj, kelke da detalaĵoj gramatikaj eĉ allogas, ekz. klarigo de la genitivo objektive, aludo al germanaj vortoj por montri la etimologion de l’ afiksoj. Sed nomi ĝin taŭga lernolibro mi tute ne povas. Stranga mikso de instrumetodoj, kies unu efike kontraŭas la alian. Ĝi montras la afiksojn, gramatikajn regulojn tie, kie hazarde ekzemplo de l’ teksto instigas; sed ju pli bona, flua la teksto, despli netaŭga ofte estas ĝuste tiu okaza ekzemplo. Penpene oni devas serĉi alian, pli evidenten paradigmon en iu posta leciono. Mi forte dubas, ĉu komencanto — ja por tia estu lernolibro — komprenas la artikolojn pri elektraj ondoj, Radio, kaj internacia telegraf-konvencio. Se li ilin komprenas, li jam ne bezonas instruon pri tro simplaj gramatikaĵoj. La instruato eble lernos pli da stilaĵoj de la germana lingvo ol de Esperanto. Mi ripetas bedaŭre: propagandilo, ne lernilo. 
— d-ro Leo Blaas. Aŭstria Esperantisto n.47 (okt 1928)

Pri En la domo tie kontraŭa. Skizo laŭ la vivo.

Citaĵo
 Pia skizo, odoranta senteman melankolion ; la lastaj tagoj de maljunulo mortonta. Vere malgaja flanko de la vivo, en kiu la verkisto metis pecon de sia koro kaj animo. Belega sed malgaja. Legu ĝin. 
— Belga Esperantisto n042 (apr 1912)

Pri Achtung! Welle Esperanto

Citaĵo
 Malgranda tre praktika lernolibro de Esperanto por la perradiokursoj. 
— Belga esperantisto n147 (maj 1927)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. # La origino de la mondmilito laǔ la publikigaĵoj de la Triple-Entente-ŝtatoj / de Karl Helfferich. Esperantigis Arnold Behrendt, Berlin: Deutscher Esperanto-Dienst, 1915, 32 paĝoj; 8 (germana titolo: Karl Helfferich, Die Entstehung der Weltkrieges im Lichte der Veröffentlichungen der Dreiverbandmächte)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-AsocioPoste:
Ernst Kliemke1929 - 1934Kurt Walther