Genitivo
Genitivo estas gramatika kazo de substantivoj kaj adjektivoj en pluraj lingvoj (ekzemple latina kaj la germana), kiu indikas posedon (latine, canis puellae = hundo-NOM knabino-GEN = "la hundo de la knabino"). Esperanto ne havas genitivan kazon, ĝi uzas la prepozicion "de" kiel en la franca lingvo. (Esperante nur ĝermoj de genitiva kazo ekzistas, kiel en tabelvortoj finiĝitaj per -ES.)
Finaĵaj genitivoj
[redakti | redakti fonton]Ĉe kelkaj lingvoj la genitivo antaŭas, dum ke ĝi ĉe aliaj sekvas.
- Antaŭaj
Ekzemploj:
- angle: the girl's dog
- finne: tytön koira
- latve: meitenes suns
- litove: mergaitės šuo
- svede: flickans hund
- Sekvaj
- germane: der Hund des Mädchens
- latine: canis puellae
- malsuprasorabe: pjas źowća, pjas gólice
- perse : سگ دختر (Sage Dokhtar)
- pole: pies dziewczyny
- ruse: собака девочки
- suprasorabe: pos holcy
Aldona poseda finaĵo
[redakti | redakti fonton]Kelkaj lingvoj, precipe tjurkaj, aldone metas posedan finaĵon de la tria persono al la posedaĵo. Ekzemploj:
- En tjurkaj lingvoj
- En aliaj lingvoj
- keĉue: sipaspa allqon
Prepozicioj
[redakti | redakti fonton]Multaj lingvoj ne havas genitivon kaj tial uzas prepozicion anstataŭ tio.
Ekzemploj:
- angle: dog of the girl
- esperante: la hundo de la knabino
- france: le chien de la fille
- hispane: el perro de la chica, el perro de la niña
- itale: il cane della ragazza
- nederlande: de hond van het meisje
En astroscienco
[redakti | redakti fonton]En astroscienco, la genitivo de la latina nomo de stelfiguro uziĝas kun litero de la greka alfabeto por doni sisteman nomon de stelo; ekzemple, la genitivo de Orion (Oriono) estas Orionis, do Betelĝuzo, la plej brila stelo en Oriono, science nomiĝas
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.russianlessons.net/grammar/nouns_genative.php
- http://www.forumschoixpc.com/viewtopic.php?topic=53198&forum=10&post_flagged=398246&start=15#398246 Arkivigite je 2006-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
|